24
Featherstone, Neil kaj Jackson en Annan Court 1989 DIA REGNO • dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 5 (890) • 2011 DIA REGNO ISSN 0167-9554 Kongresa ekskurso 1992 en Velence Ekskurso 1998 en Nantes Kongreso 2000 en Janské Lazné. Polnický kaj Leja 2002 en Berekfürdő

O DIA REGNO

  • Upload
    others

  • View
    2

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

Featherstone,Neil kaj

Jackson enAnnan Court

1989

DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 5 (890) • 2011 •

DIA

REG

NO

ISS

N 0

167-

9554

Kongresa ekskurso 1992 en Velence

Ekskurso 1998 en NantesKongreso 2000 enJanské Lazné.

Polnický kajLeja 2002 en

Berekfürdő

98 DIA REGNO 5/2011

REDAKTORAJ VORTOJ

Jam estas novembro kaj nia gazetoDia Regno malfruas. Pro labora kajfamilia kaŭzoj, mi/ni parte translokiĝiskaj tio rabis multe da tempo. Tamen laredaktora adreso en la kolofono daŭretaŭgas. Kelkaj formalaj ŝanĝoj okaziskiujn mi petas vin observi: 1) la sekre-tario havas alian retadreson, 2) la kasis-to nun estas alia, 3) KELI havas novanbank­konton (vidu ankaŭ sur paĝo 118).

Kiel kutime en la kvina numero vitrovas la aliĝilon por la sekvontjarakongreso. Ĉi­foje (2012) la kongresookazos en Germanio. Pro la malfruadecido pri la kongresejo, mi ĉi­numerebedaŭrinde ne povas prezenti la lokonpli bone. Sed tio ne baru vin aliĝi!

Ĉar la sekvonta numero venos al vien la dua duono de decembro, mi nunkaptas la okazon deziri al vi belajnadventajn semajnojn kaj bonan kajtrankvilan kristnaskan preparadon.

KELIKristana Esperantista Ligo Internacia

fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el

diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,

FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]

Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,

CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420 325 615 651;: [email protected]

Kasisto: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS* Klauzál utca 32,

HU 1072 Budapest, Hungario) +36 302 000 306;

: [email protected]

Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume€20,- • Membro-subtenanto €30,- • Nura abono:

pagante rekte al KELI €16,- • pagante alLibroservo €18,- • Sendoj de okcidentaj monbiletoj

per registrita letero al la kasisto de KELI. •Se estas en via lando UEA­poŝtĝirkonto(informiĝu ĉe UEA) bonvolu preferepagi al UEA por konto kelk-p de KELI •

Franca bankkonto de KELI: BIC: CMCIFRPP;IBAN: FR76 1009 6182 4800 0368 7480 104Vizitu ankaý la ttt-paøon www.chez.com/keli/

---------------

DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908

dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON

* Västergårdsg 15; 256 64 Helsingborg; Svedio;) +46 70 2004574;: [email protected]

Kontrollegis: Pavel POLNICKÝ

Abonprezo sen membreco en KELI: €16,­ aŭegalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al la

kasisto de KELI (vidu supre).Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur la

aŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ

traduko oni sendu al la redaktoro.

Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario

Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady,Ĉeĥio: [email protected]

Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec

ENHAVOLa ĉefurboj de la centjara KELI 99Religio estas opio de la popoloj 105Mi memoras 106Eterneco en iliaj koroj 107Invito al kongreso 2012 – aliĝilo 109Leteroj inter Hoog kaj Cseh 112Ŝercoj kolektitaj (6) 114Evidente vivu: vid-x 115Kiel vortumi la kristanan bazonde KELI

116

La tero granda tablo estas 117Informetoj 118Eterneco 120

DIA REGNO 5/2011 99

En la revuo de UEA, Esperanto,troviĝas rubriko nomata: loke,fake, persone.

En nia revuo Dia Regno mi jamprezentis kelkajn gravajn personojn enla vivo de KELI. Nun mi volas prezential vi kelkajn lokojn, kiuj ankaŭ estisgravaj en nia jarcenta historio. Tio neestos sistema historia pritrakto.

La ĉefaj fontoj de mia prelego estosla libro Nia Historio, kaj mia memoropri homoj kaj renkontiĝoj. Mi certe neestas inter ni la plej malnova ĉeestantode KELI-kongresoj, sed dum pli ol 30jaroj mi havis la okazon renkonti multajnhomojn, viziti multajn lokojn, spertidiversajn okazaĵojn.

La lokojn, kiujn mi citos, mi dezirasnomi la ĉefurboj de KELI. Ni ne estaskiel niaj katolikaj gefratoj, kiuj havasunu ĉefurbon, Romo. Ni ne havas pil­grimlokojn. Tamen, la KELI­anoj ĉiu­jare pilgrimas, sed al ĉiam ŝanĝantapilgrimejo.

La unua menciinda loko estas la urboAntverpeno. En ĝi, la 25­an de aŭgusto1911 fondiĝis io, kio poste fariĝis nialigo, KELI. Ili ne estis multaj en tiuUniversala Kongreso, sed ili antaŭvidisgravan rolon al la lingvo Esperanto enla kristanaj rilatoj kaj en la misiado.Kiam oni rigardas la foton antaŭ lakonstruaĵo kie okazis la kunveno, onituj vidas, ke ne temas pri moderna foto

pro la vestaĵoj. Sur la foto Henk de Hoogidentigis homojn el Anglujo, Skotlando,Norvegujo, Francujo, Belgujo, German-ujo, Usono. Jam tre internacia societo.

Tiu dato estas la “principa komenco”,ĉar pro diversaj malfacilaĵoj la efektivakomenco okazis du jarojn poste enBerno, Svislando. La unuaj jaroj vidisdu malsamajn viziojn de la movado. Tiukiun mi nomos la angla politiko estistuja uzo de la lingvo, per literaturo,himnoj, Diservoj kaj misiado, kaj la aliapost Hübner, kiu celis unue la agnoskonde Esperanto en grandajn kristanajnorganizojn, kiel KAJV (YMCA aŭUCJG en angla aŭ franca mallongigo)aŭ Kristana Celado (Christian En­deavour).

Por resumi, Antverpeno estas gravapor ni, sed ĝi estas nia teoria naskurbo.Homoj tie naskis nin, sed la naskiĝodaŭris pli ol unu kunvenon.

La ĉefurboj de la centjara KELIPrelego dum la KELI-kongreso en Podĕbrady 2011

Philippe COUSSON, FR

Gildodomoj en la ĉefa placo de Antverpeno

100 DIA REGNO 5/2011

La dua urbo, pli ĝuste urbeto, sedĉefurboj ne ĉiam estas vastaj, estasMülheim en Germanio. Fakte, ĝi devusesti la unua, ĉar tie loĝis Paul Hübnerkaj de tie li eldonis la unuan numeronde tio, kio poste fariĝis nia revuo DiaRegno. Tio okazis en februaro 1908. Dekvin (5!) abonantoj por la dua numero,la bulteno kies titolo ankoraŭ ne fiksiĝis,havis en decembro 1908 jam pli ol 80abonantojn. La agado de nia organizoaŭ de ties premisoj okazis tie enMülheim dum multaj jaroj. Kompren-eble troviĝis ankaŭ aliaj homoj kiujaktivis en aliaj lokoj, sed la centrotroviĝis precipe ĉe Hübner, tio estasMülheim.

Por nia tria ĉefurbo, mi lasas jarojn,kaj alvenas post la dua mondmilito.Multaj vundoj estis tiam en la karnoj,en la spiritoj. Kaj venis nia unua kon-greso. Ĝi okazis en malgranda svedaurbo, Tostarp. Mi pensas ke nun, ne plutroviĝas inter ni homoj kiuj ĉeestis ĝinen 1948 [redaktora rimarko: fakte jes,ekz. Arne Lundkvist]. Ĝi estas por niĉefurbo de la kristana paco kaj de lanova espero, komenco de nova erao,kiam la kongresoj fariĝas la ĉefaelemento de nia vivo, apud la revuo. Mikompreneble ne komentos ĉiujn niajnkongresurbojn. Mi mencios kelkajn prola tiam okazintaj simbolaj eventoj.

Sed antaŭe mi mencios alian urbon,gravan pro la kristana esperantismo. Ĝifakte estas en si mem granda urbo, veraĉefurbo. Temas pri Londono. En ĝi aŭapud ĝi disvolviĝis tre gravaj agadoj porni. Ekde 1909 ili organizis esperant-lingvajn Diservojn, kiuj eble daŭras ĝis

hodiaŭ. Pro tio, ili ankaŭ tradukis kajkunmetis himnaron. Ankaŭ en Anglioestiĝis la grupo kiu ebligis la eldononde la Esperanta Biblio.

Pro la Biblio mi povas aldoni plianbritan ĉefurbon en nia listo. Temas priEdinburgo, kie en 1926 estis solenedediĉita la Esperanta Biblio. Tiuneventon ni jubileis en la kongreso en lasama urbo en 1977, mia unua KELI-kongreso, fakte mia unua esperantistakongreso entute. Eble pro tio mi metisEdinburgon en la liston.

En pli proksimaj jaroj, alia ĉefurboestis grava en nia movado, ĉar en ĝiokazis kunvenoj kiuj havis kons-ekvencojn por ni en la formo de multajkongresoj. Tiu kvina ĉefurbo de KELIestas Budapeŝto. Mi volas nepre menciila biblian studgrupon kiu kunvenis enla Reformita Preĝejo de la edzo de EvaFarkas. Pro tio establiĝis en la urbosufiĉe forta kristana esperantista grupo.Kaj krome tio estis dum periodo kiamesti kristano ne estis facile. En la samavejno, mi povus apudmeti en la samaspirito la “muzikan” grupon de RudolfHorský en Praha.

Tute alia aspekto de la aktivado dela KELI­anoj: misiado. Kaj la ĉefurbo

Rudolf Horský kun edzino. Fotis Åke Ahlrén

DIA REGNO 5/2011 101

de tiu agado troviĝis dum multaj jarojen Svedio, en la malgranda vilaĝoÖstansjö. Tie vivis la paro Sandgren,kiuj ĉu per prelegvojaĝoj, ĉu per kore­spondaj kursoj, ĉu per sendita literaturodissendis la Evangelion per Esperanto.Se vi ne jam aŭdis pri Esperanto Misio,vi certe mistrafis unu el la flankoj deKELI. Se vi jam ne havis en la manojunu ekzempleron de Greneroj por laanimo, vi ankoraŭ ne konsciiĝis pri laesperantlingva kristana literaturo.

Kvankam tio ne okazis en Östansjö,kvankam ĝin ne prizorgis la sama paro,mi ne volas forgesi la elsendojn deIBRA­radio. Tio estis en la antaŭaperiodo, kiam ne ekzistis la reta radio.Mi ne scias ĉu ni havus la rajton enretigitiujn jam jardekajn elsendojn. Eble ilinun malmodiĝis. Estis provoj troviposteulojn por tiu misia agado, sed ĝisnun nenio vere daŭre efektiviĝis. Niamisia ĉefurbo restas Östansjö, eĉ sehistoria ĉefurbo.

Por la sekvanta ĉefurbo de nia ligo,mi revenas al nia revuo. Dum multajjaroj ĝi estis eldonita en la sama neder­landa urbo, en la sama presejo. Tiu urbo,kies nomo troviĝis sur la kovertoj kiujliveris nian revuon, estas Hardinxveld.Por multaj dum multaj jaroj, tiu nomosignifis KELI revuon.

Tamen, malgraŭ granda fideleco kajpro ŝanĝo de prezo se mi bone memoras,ni transiris al alia presisto, en nia unuaĉefurbo, nome Flandra Esperanto­Ligoen Antverpeno. Tio daŭris dum kelkajjaroj, kaj post pola periodo en Czeladź,nia revuo alvenas nun al vi el nia ĉijarakongresa urbo, nome Poděbrady, ĉar la

sendadon prizorgas Pavel Polnicky.Do, post Mülheim, post Hardinxveld,

kaj ankaŭ aliaj, nia nuna ĉefurbo porsendado de Dia Regno estas Poděbrady.

Vi ĉiuj scias, ke krom sendado deDia Regno, nia frato Pavel deĵoras ankaŭkiel sekretario. Tio havas kiel kon-sekvencon ke multaj leteroj kaj mesaĝojvenas el la sama urbo Poděbrady.

En mia mallonga memoro estis dutiaj ĉefurboj de KELI, ĉar en ili loĝis dufamaj sekretariinoj de KELI, ambaŭvirinoj, ambaŭ nederlandaninoj.

La unua el tiuj urboj estas Ede enGelderland. En ĝi loĝis Tini Putto. Mine priserĉis ekzakte kiom da jaroj ŝi estissekretariino, sed multajn. Mi supozas kerestas tamen kelkaj ĉi tie kiuj ankoraŭmemoras ŝin.

La posta sekretaria ĉefurbo estisAlphen a/d Rijn. En ĝi daŭre loĝas Elsvan Dijk. Ankaŭ ŝi multajn jarojn funk­ciis kiel sekretariino.

Krome, troviĝas alia urbo nederlanda,kiu laŭ mi devus esti unu el niaj historiajĉefurboj, nome Vlaardingen. En ĝi loĝisnia multjara redaktoro, Jan van Keulen.Li eĉ sukcesis arigi ĉirkaŭ si grupon datradukistoj, kiu aperis kiel “Kolektivo

Karl-Olof kaj Anna (Alamo) Sandgren

102 DIA REGNO 5/2011

Vlaardingen”. Mi havis la okazon vizitilin en lia apartemento. En la sama urbotiam loĝis ankaŭ alia grava homo por laBiblio, kiu tradukis la duakanonajnlibrojn, Gerrit Berveling. Ankaŭ enVlaardingen loĝis nia multjara kasistoLeen Hordijk. Do urbo multflanke unuel niaj ĉefurboj.

Mi nun daŭre estas en nia duaduonjarcento. Mi elektis kelkajnkromajn ĉefurbojn, gravajn por niahistorio, kaj ankaŭ kiel simboloj por niakristana evoluo.

Gravega kongresa urbo, kiu devasresti kiel komenco de nova erao, kaj kiumeritas esti nomata unu el niaj ĉefurboj,estas fakte ne tre granda urbo, enGermanio. Temas pri Limburg a/d Lahn.En 1968 okazis tie la unua ekumenaesperantista kongreso, komuna al KELIkaj IKUE, sub la gvidado de tri personoj,unue Adolf Burkhardt, prezidanto deKELI, due Jacques Tuinder, tiam pre-zidanto de IKUE kaj trie Stefan Maul.Jam de la komenco estis diskutoj enKELI pri la “vera kristano”. Tiu kon-greso komuna kaŭzis malkontentecojn

ĉe kelkaj membroj de KELI kaj ĝojonĉe kelkaj aliaj. Nun oni multe pli bonekomprenis la grandan signifon de tiukomenco. Post tiu unua epopea kongresookazis multaj aliaj ekumenaj kongresoj.Ni restas malsamaj, sed ni nun kon-sideras la aliajn kiel fratojn en Kristo,eĉ se ni ne diras kaj praktikas niankredon same.

Ni do kongresis samloke samtempe,sed restis kaj restas la disiĝo ĉe laDiservo, kaj ĉefe ĉe la Sankta Manĝo.Tamen ni povis profiti mallonganperiodon, kiam tio estis pli facila,relative pli facila, kun ebleco de provoj.

En du el tiuj ekumenaj kongresojokazis tiuj provoj. Simbole, tiujkongresejoj povus ankaŭ fariĝi ĉefurbojde KELI, aŭ almenaŭ de ekumenaesperantismo.

La unua ekumena kongreso kun tiasperto estis Annan Court, en Britio, en1989. Tiam oni celebris la SanktanManĝon paralele, sur du apudmetitajtabloj, per la samaj vortoj. Amuze eĉestis kiam, ĉe la disdono, la homoj poviselekti inter la katolikaj pano kaj pokaloaŭ la protestantaj, sed montriĝis ke estisnur unu vico en kiu la homoj elektis unuaŭ alian disdonanton. Troviĝis pli daprotestantoj, kaj la katolikaj pastroj,vidante neniun plu veni al ili formanĝisĉion antaŭ ol la vico elĉerpiĝis, kaj enla fino troviĝis katolikoj kiuj ne poviskomunii.

Tiu komunia Diservo en Annan Courtestis jam forta paŝo, tamen, pli forta paŝookazis kelkajn jarojn poste, kaj pri tiomi ĉiam memoros.

Estis en 1992 en Velence, malgranda

DIA REGNO 5/2011 103

hungara urbeto apud lago. Tie lakomunia Diservo okazis laŭ la liturgiateksto de Lima, ne plu paralele sed verekomune, kun sinsekva legado de latekstoj, kaj unu sola pano kaj pokalo.Ne plu mi vidis tion ie ajn, enEsperantujo aŭ aliloke. Mi ĉiam kon­servos en mia memoro, kaj se vi konaslin, vi komprenos, kiam, ĉe la tablo kieni kuncelebris kun aliaj, mi ricevis lapanon kaj pokalon de Jozef Zielonka.Li eĉ estas unu el la malmultaj kiuj havisla okazon veni al mia fora domo. Doankaŭ Velence estas unu el simbolajĉefurboj de KELI. Malgraŭ ke, se mibone komprenis, ke tie partoprenintajkatolikaj pastroj reveninte en hejmonestis avertitaj.

Kiam oni parolas pri ekumena agadoen Esperantujo, oni tuj vidas alian urbon,kiu kvankam nerekte ligita al KELI,meritas esti unu el niaj ĉefurboj. Multajcerte komprenas ke mi parolas pri

Villingen-Schweningen. En tiu duoblaurbo loĝas katolika pastro kiu motorisesperantan ekumenismon dum multajjaroj. Multajn iniciatojn li prenis. Lieldonis germanlingvan bultenon. Lihelpegis por eldono de la ekumenaDiservo-libro Adoru, por la lasta eldonode la Biblio. Kompreneble, se li estussola, tio ne efikus, sed sen li, mi dubaspri la rezultoj. Villingen-Schweningen,alia simbola ĉefurbo de KELI. Mi pensaspri Bernhard Eichkorn.

Apud li troviĝis du homoj, AlbrechtKronenberger kaj Adolf Burkhardt, niadufoja multjara prezidanto. Kiam liaperas unue kiel prezidanto, li loĝis enGechingen kie li pastris. Li poste trans-lokiĝis en Bissingen. Mi ne povas dirikiu el la du, se ne ambaŭ, devus estiankaŭ unu el niaj historiaj ĉefurboj.Tiom da aferoj por nia ligo naskiĝis enili. Tiu ĝisosta ŝvabo ne nur estis pastoroluterana, interpretisto de la angla en

Historia urbodomo kaj bazareja puto enAalen. El Vikipedio, fotis Memorino

Adolf Burkhardt

104 DIA REGNO 5/2011

konferencoj, prezidanto de KELI, sed liestis ankaŭ la prizorganto de labiblioteko de la Germana Esperanto-Instituto. Tiu biblioteko dum multaj jarojokupis almenaŭ unu ĉambron de lasinsekvaj pastraj domoj. Post liaemeritiĝo, oni devis trovi lokon por lakolekto, kaj oni trovis bonan ejon en laurbo Aalen, en la urba biblioteko, kienun direktoras ĝin Karl Heinz Schaeffer.Kaj tiu alia ŝvaba urbo estas ankaŭsimbola por KELI en tio ke en labiblioteko troviĝas niaj kongresajalbumoj. Nia kongresa memoro troviĝasen Aalen, alia grava urbo por ni, alia niaĉefurbo. Aŭ ĉu la tuta Ŝvabujo estuĉefurbo por KELI ?

Nun mi volas reveni al Nederlando,ĉar en ĝi troviĝas alia urbo al kiu multajsendis leteron aŭ eble monon aŭpakaĵon. En tiu urbo loĝis jam menciitahomo, homamanto, Diamanto, kiu netoleris ke iu ne kapablas vidi kiam eblaskuraci. En Heemskerk loĝis JacquesTuinder. Se vi memoras en pli antaŭajkongresoj kiam li provis vendi pupojnkaj aliajn donacojn kiujn li ricevis, vipovas imagi kia estis lia domo, kiu fojesimilis al stokejo de donacoj por helpi

al la blinduloj. Li loĝis en Heemskerk,sed li travojaĝis preskaŭ la tutanmondon, ĉar helpendaj homoj troviĝasĉie. Ni certe ne forgesos lin, kaj Heems­kerk daŭre restos unu el niaj ĉefurboj.

La lastaj lokoj, kiujn mi mencios,markas evoluon en la tempoj de Eŭropo.Pluraj inter ni certe memoras la rubrikonen Dia Regno kiu nomiĝis, A kaj A,Adopta kaso. Temis pri helpo al lamembroj en la tiel nomataj “nepagipovajlandoj”, metaforo por diri “en lakomunismaj landoj”.

En diversaj kongresoj aŭ okaze depersonaj renkontoj, oni aŭdis pri tio, kiookazis en tiaj landoj.

Mi volas speciale mencii du, eĉ tri,el niaj kongresaj urboj, pro la simbolo.

La unua estas Brno. Post la grandegasukceso de la kongreso en Debrecen,Hungario, 1966, fakte teorie antaŭ­kongreso de la Universala Kongreso enBudapeŝto, en tiu ĉeĥa urbo estis planitakaj komplete preta kristana esperanto-kongreso. Tio estis en 1970. Ses semaj-nojn antaŭ la komenco de la kongresola ricevitaj permesoj estis nuligitaj. Lasukceso estis tro granda. Kaj la orga-nizantoj devis trovi tre rapide alian kon-gresan urbon. Feliĉe ili trovis Klagenfurt,ne tre malproksime, sed multaj orient-eŭropanoj kompreneble ne povis veni.Do mia antaŭlasta simbola ĉefurboneniam estis efektiva kongresurbo.

La lasta estas Kaunas en Litovio. Tioestis en 1995. Kvin jaroj antaŭe, tietroviĝis Sovetunio. La etoso de tiuekumena kongreso estis sufiĉe bona,kvankam ni multe paŝis en la urbo deunu loko al alia, multe pli ol ni farasLaiconas kaj Prutko en Velence 1992

DIA REGNO 5/2011 105

kutime. Sed la praktikaj cirkonstancojestis teruraj, kelkaj diris primitivaj. Mitamen supozas ke nun, ili ne nur riparissed modernigis la ekipaĵojn, akirantenovajn. Malgraŭ tiu aspekto, tiu kon­greso restas por mi simbola kongreso,kiun ni ŝuldas al Erikas Laiconas.

Dum mi prezentis ĉiujn ĉi tiujnĉefurbojn de KELI, mi ne povis eviti lamencion de homoj, ĉar ili konsistigas

nian ligon. Multajn lokojn kaj homojnmi ne menciis. Neniu ofendiĝu. Ĉiuhavis sian rolon kaj gravecon.

Tamen, post jarcento mi volas unuedanki al nia Dio, kiu provizis al ni tiunĉi rimedon por komuniki kaj dividi niankomunan fidon, kiu permesis al ni spertila komunecon en nia Sinjoro JesuoKristo, malgraŭ ke restas malkonsentojinter la Kristanoj, malkonsentoj kiujn nine povas nianivele forpreni, sed niatestas ke komuna kristana praktiko kajpenso eblas inter kredantoj el diversajlingvoj kaj kulturoj. Tio estas la atingode tiu unua jarcento de KELI.

Mi finos citante la du finajn frazojnde la libro Nia Historio de Henk deHoog:

“Ni scias batali por bonaafero. Ni trankvile daŭrigu.”

Mi dankas.

Religio estas opio de la popoloj

Per tiu senreplika aserto, Karl Marx denuncadis la danĝeron de la religioj. Nemalpravis Marx. Se iu religio estas uzata de riĉuloj kaj povtenantoj por gardi

la regadon super amaso da malriĉuloj kaj subprematoj, ĝi vere estas opio, tio estasnarkotaĵo kiu senefikigas la energiojn kaj la vivigajn fortojn de la popolo. Sur labenko de la akuzitoj, unuavice inter la religioj, estis laŭ Marx, ĝuste kristanismo,kaj aparte la mesaĝo de Jesuo konata kiel “beatecoj”.

Gekaraj, vi povas legi “Ĉu opio aŭ adrenalino?” ĉi tie:http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/tekstoj.html

Plej amikeMarco Menghini

Pavel Klimeš kaj Philippe Cousson.Fotis Václav Pospíšil

106 DIA REGNO 5/2011

Mi finis mian studadon ĉe lakomerca gimnazio en Stok-holmo en la jaro 1939. Post la

militista servo mi deĵoris diversloke enSvedio. Februare 1947 mi komencis enMalmö. Mi vidis, ke tie iĝos Esperanto­kongreso en 1948 kaj pro tio mi aliĝis alkomenca kurso. Ni estis 25 gejunuloj.

Sur la placo de St. Knut mi aŭskultisAnna Alamo, kiu rakontis, ke la unuakristana kongreso okazos en Tostarp. Ŝidiris, ke venos 22 el Nederlando kaj petismin aranĝi tranoktadojn en privataj hejmoj.Tio bone sukcesis. Dum la kongreso Annafianĉiĝis kun Karl­Olof Sandgren kaj iligeedziĝis en septembro en Stokholmo.

Dum la kongreso mi konatiĝis kunMijntje van Steenwijk el Rotterdamo. Niiris al la lago Finja kaj ŝi diris “ik hebzand in schoen”. Mi pensis ke la lingvodevas esti facila kaj mi legis Nieder-ländische Sprachlehre. Post tio la neder-landa lingvo estas mia dua lingvo.

Inter la nederlandanoj mi dum multajjaroj havis kontakton kun Dirk de Boer,C.P. Brakké, R. van Spronsen kaj deHoog. Post Tostarp okazis la UEA-kongreso en Malmö. Dum la jarkunveno

de KELI, Ivar Karlsson fine povis demetila prezidantan taskon. Unu jaro fariĝispor li dek jaroj, 1938-1948. Multon KELIŝuldas al tiu simpatia, modesta viro, kiuhelpis KELI dum multaj malfacilaj jaroj.KELI ekhavis jenan estraron: ErikCarlén, prezidanto, D de Boer sekretario,Karin Larsson kasistino.

Dum la dua semestro de la Esperanto-kurso mi iĝis sekretario de la klubo enMalmö. Mi aranĝis kunvenojn por AnnaAlamo en la regiono. Fariĝis KELI­grupoj en Malmö, Göteborg, Lund kajNorrköping.

Mijntje studis la svedan lingvon enRotterdamo. Kiam ŝi vizitis min ŝi ankaŭkantis nederlandajn kristnaskajn kantojnen la Malmö­klubo. Nia geedziĝo okazisla 1-an de majo 1951. Mi laboris tri jarojnen Malmö kaj poste laboris enKarlskrona. Mia edzino ricevis laboronkiel sekretario kaj pro tio mi kun Mijntjetranslokiĝis al la domo de miaj gepatroj.En Stokholmo mi partoprenis en lagranda KELI-grupo kaj en la GrupoEsperantista.

Arne Lundkvist

Mi Memoras

DIA REGNO 5/2011 107

La Biblio estas tre klara ke lakristana fido estas la sola verareligio. Jesuo diris: “Mi estas la

vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venasal la Patro krom per mi.”(Joh. 14,6) Nilegas ankaŭ: “Kaj en neniu alia estassavo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo(ol la nomo de Jesuo Kristo), donitainter homoj, per kiu ni devas estisavitaj.” (La Agoj 4,12) Multaj kristanojkaj ne kristanoj havas demandon: Do,kio pri la personoj kiuj neniam vidisBiblion kaj neniam sciis pri Jesuo Kristo?

En la sama libro de Agoj, en laĉapitro 10, estas rakonto pri Kornelio,centestro de la Roma Armeo. Kornelioestis tre bona viro kiu preĝis al Diokonstante kaj li donis multajn almozojnal la malriĉuloj. Malgraŭ ĉio tio, li nekonis Jesuon; li ne estis savita. Diosendis al Kornelio anĝelon kiu diris keKornelio devis sendi virojn al urbonJafo kie ili trovos Petron en domo detanisto. (Antaŭe Kornelio neniam konisPetron.) Laŭ la ordono de la anĝelo,Kornelio sendis virojn al Jafo, kaj lialportis Petron al urbegon Cezarea.Petro predikis pri Jesuo Kristo alKornelio kaj al liaj parencoj kaj amikojkunvokitaj en la domon de Kornelio.Ĉiuj ili fidis al Jesuo kaj estis baptitaj.

Dio multfoje estas respondinta persimilaj manieroj al koroj kiuj malsatiskaj soifis por koni Lin. Ekzemple, mi

havas libron kun titolo “Eternity InTheir Hearts” (“Eterneco En IliajKoroj”). Don Richardson, la aŭtoro,skribas ke multaj indiĝenaj triboj ĉirkaŭla mondo havas tradiciojn kaj legendojnpri la vera Dio, la Kreinto. La prapatrojde tiuj popoloj forlasis ilian scion de laKreinto kaj ekadoris la demonojn kaj laidolojn. La prapatroj ankaŭ perdis lalibron per kiu la Kreinto atestis pri SiMem. Tio estis la kazo de dek triboj enBirmo, Hindujo, kaj Ĉinio.

La “Lahu” tribo de Birmo havislegendon pri “Gui’Sha” – la Kreinto deĉio – ke Li donis al iliaj prapatroj Sianleĝon skribitan sur kukoj de rizo. Sedokazis tempo de malsatego kaj la pra-patroj manĝis la kukojn. Tio estis tregranda perdo. La Lahu popolo havis“profetojn de Gui’Sha” kiuj subtenisvivante la esperon en la koroj de iliapopolo, ke Gui’Sha sendos helpon al ili.Laŭ tiuj profetoj: “Je la ĝusta tempo,Gui’Sha mem sendos al ni blankanfraton kun blanka libro enhavanta lablankajn leĝojn de Gui’Sha – la vortojperditaj por niaj prapatroj antaŭ longe.Tiu blanka frato alportos la perditanlibron al niaj propraj hejmoj!”

Iuj el la anoj de la Lahu eĉ surportisĉirkaŭ iliajn manradikoj ŝnurojn, kiujsimboligis ilian sklavecon al la de-monoj, la malbonaj spiritoj. Tiuj ŝnurojankaŭ montris la bezonon, kiun la Lahu

Eterneco en iliaj korojde Vilĉjo GOLDSMITH, Usono

108 DIA REGNO 5/2011

havis de dia liberiganto, kiu tranĉos laŝnurojn.

En la jaro 1890, amerikana misiisto,William Marcus Young, venis al laurbegon Kengtung, en Birmo. Iun tagonli iris al la bazaro. Li laŭte legis la DekOrdonojn. S-ro Young alte levis laBiblion kaj – kun la suno brilanta surĝiajn paĝojn – li komencis prediki prila leĝoj de “la vera Dio”. Tiu sama tago,iuj viroj el la Lahu tribo malsuprenirisel la malproksimaj montoj por komerciiliajn varojn. Ili vidis la misiiston. Ilirigardis lian blankan vizaĝon kaj lablankajn paĝojn de la libro en lia mano,kaj ili aŭskultis lian klarigon pri la leĝojde Dio enhavitaj en tiu libro.

Tiuj viroj el la Lahu tribo egeemociiĝis. Ili ĉirkaŭis William MarcusYoung kaj ili petegis lin ke li sekvu ilinal la montoj. Ili preskaŭ forkaptis lamisiiston! Ili diris al li: “Nia popoloatendas vin dum multaj jarcentoj. Ni eĉhavas domojn konstruitajn en iuj el niajvilaĝoj pretajn por via alveno.” Iuj ella viroj montris al la misiisto braceletojnde ŝnuro. Ili diris: “Ni la Lahu surportisŝnurojn kiel ĉi tiuj ek de la pratempoj.Ili simboligas nian sklavecon al lamalbonaj spiritoj. Sola vi, kiel mesaĝistode Gui’Sha, povos fortranĉi ĉi tiujnmankatenojn – sed nur post ol vi portos

la perditan libron de Gui’Sha al niajhejmoj!”

Tre mirintaj, S-ro Young kajmisiistoj de alia tribo sekvis la Lahuvirojn al la montoj. Miloj kaj miloj daLahu iĝis kristanoj. Tiel granda estis lalaboro ke S-ro Young bezonis la helponde siaj du filoj, Haroldo kaj Vicento. Iliestis nur knaboj sed ili iĝis instruistojde la Biblio. Ek de ilia infaneco, ilivestiĝis kiel Lahu. Ili laboris, ridis, kajludis kun la Lahu. Harold kaj Vicentoparolis la Lahu lingvon pli bone ol laanglan lingvon. Kiam Vicento estisplenaĝulo, li tradukis la Novan Testa­menton al la Lahu lingvo.

Ĝis lia morto je 1936, WilliamMarcus Young, liaj filoj, kaj iliajhelpantoj baptis 60 000 homojn el laLahu tribo en la kristana fido. S-inoNelda Widlund, filino de VicentoYoung, kaj nepino de William MarcusYoung persone rakontis ĉi tiun historional S-ro Richardson.

William Marcus Young laborisankaŭ inter la Wa tribo, sovaĝa tribo deBirmo. La anoj de tiu tribo tranĉis kajforportis la kapojn de iliaj malamikoj.La Spirito de Dio moviĝis ankaŭ intertiu tribo kaj preparis ĝin por la alvenode la evangelio de Jesuo Kristo.

a

La verkisto sin jene prezentas:

Mi estas esperantisto ek de la jaro 1987. Mi estas servinta kiel misiisto enBolivio (kvin jarojn kaj duonon), Porto Riko (dek tri jarojn), kaj la Respublika

Dominikana (du jarojn). En Usono mi estis pastro kaj misiisto en suda Teksaso ĉela landlimo kun Meksiko (dek ok jarojn), kaj pastro de hispana preĝejanaro en laŝtato Arkansas (sep jarojn kaj duonon). Mi emeritiĝis en la jaro 2008.a

DIA REGNO 5/2011 109

Ger

man

a se

kcio

de

KE

LI in

vita

s Vin

kor

eal

la 6

2-a

KO

NG

RES

O29

.7 –

5.8

201

2, Z

ÖB

LIT

Z, G

erm

anio

A L I Ĝ I L O

Perso

na no

mo:...

........

........

........

........

........

........

........

......

Fam

ilia no

mo: .

......

......

......

......

......

......

......

......

......

......

......

Adre

so:

........

........

........

........

........

........

........

........

.. La

ndo:

......

......

......

......

......

......

......

......

......

......

......

.

Telef

ono:.

....

........

........

........

........

........

........

........

......

Retad

reso

: ...

......

......

......

......

......

......

......

......

......

......

....

Mi mendas ĉ

ambron:

¨ u

nu-lit

an¨ d

u-lita

n¨ 3

-4 lit

an

Mi es

tas ve

getar

ano:

¨ J

ES¨ N

E Krom

a info

rmo p

ri manĝado:................................................................

Mi prefe

ras loĝi kun: ...........................................................................................................................................................

Dato:

....

........

........

........

.....

........

........

........

........

........

........

........

........

........

........

........

........

........

........

........

........

....su

bskri

bo

110 DIA REGNO 5/2011

Organizaj inform

oj:

Mi estas preta gvidi ĉiutagajn preĝojn:

¨ JES

¨ NE

Mi povus prelegi pri : ...................................................................................................

Mi postulus (specialajn dezirojn): ..................................................................................

.......................................................................................................................................

Mi alveturos:

¨ trajne

¨ buse

¨ aŭtom

obile

kaj alvenos proksimum

e:......................................................................................

Notoj de LK

K

DIA REGNO 5/2011 111

La aliĝilon sendu al: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, CZ 290 01 Poděbrady, Ĉeĥio Telefono : 420 325 615 651 E-mail: [email protected]

La kongreson organizas KELI, sed partopreni povas ankaŭ IKUE‐anoj kaj ĉiuj aliajesperantistoj, kiuj volas ĝui kristanan medion en belega naturo. Zöblitz estasĉarma montara urbeto 40 km de Chemnitz kaj estas atingebla trajne, busekaj aŭtomobile (parkejo ĉe la kongresejo). La kongresejo estos: Bibel undFreizeitheim Hüttstattmühle, 4 km de la urbeto. Je nia dispono estos 1 – 4 litajĉambroj, kelkaj kun necesejo kaj duŝo.

Kostoj (Sumoj estas en EURoj)La aliĝo validas nur post la pago de garantia sumo Restadkosto

ĝis 31.12.2011 ĝis 31.3.2012 post 1.4.2012Kategorio A : 20 30 40 150Kategorio B : 40 50 60 240 (290)*

Kategorio A: ekssocialismaj landoj, Afriko, Sudameriko * unulita ĉambroKategorio B: ĉiuj aliaj landoj

Monsendoj de monbiletoj (EUR) per registrita letero al Pavel Polnický. Se eblas, uzu UEA‐postĝirkonton aŭ pagu prefere al UEA por konto

kelk-p de KELI

El provizora programo:

n oficiala malfermo de la kongreson interkona vesperon diservo kun sankta manĝon prelegoj, kantadon koncertojn jarkunveno de KELIn tuttaga busa ekskurzon duontagaj ekskursoj – pieda kaj busaj (detalajn informojn pli poste)n akcepto de la urbestro

112 DIA REGNO 5/2011

En la leter­arĥivo de Internacia Esperanto­Instituto, Hago, troviĝas lakorespondaĵo inter Henk de Hoog kaj Andreo Cseh. Ĝi kovras laperiodon de 1942-1959. El tiu materialo mi selektis leterojn el

1942-1943, eble interesaj por niaj legantoj.En tiu tempo la germanaj nazioj, okupantaj Nederlandon dum la dua

mondmilito malpermesis la uzadon de Esperanto, i.a. kunvenojn deesperantistoj. Ili ankaŭ ordonis en 1942, ke multaj haganoj forlasu siajndomojn en la ĉe­mara kvartalo, por ke la germana armeo povu pli facilekontraŭbatali la albordiĝontajn soldatojn el Britio. Cseh ne plu restis enRiouwstraat 172 kaj De Hoog trovis lokon en Amsterdam.

Hago, 1942-12-04

Al s-ro A. Cseh,

Same kiel la antaŭan jaron ni decidis doni al nia ordinara decembro­kunvenopli specialan karakteron pro la memortago , la 15-a de decembro. Tiu kunveno(ĉirkaŭ 10 personoj) okazos sabaton, la 19­an en la posttagmezo dome de s­ro DeBoer.

Ni invitas ankaŭ vin ĉeesti, se la zorgoj pro la evakuado ne tro premas aŭ ĝenasvin. Estus tre agrable, se vi volus fari al ni alparolon pri ia temo, kiun vi opiniastaŭga por tia kunveneto. La elekton ni tute lasas al vi.

samideane, via H. de Hoog

Hago, 1943-07-13

Al s-ro H.de Hoog

Ŝajnas, ke proksimiĝas la fino de la milito, kaj tial pli diligente mi pensadaspri la estonteco/de Esperanto/. Ankaŭ kun vi mi volonte parolus pri tio, se doniĝastaŭga okazo. Eble vi faradas vizitojn al Hago. Ankaŭ povas esti, ke mi faros iamviziton al Amsterdamo, kaj tiam ni povos renkontiĝi.

samideane, A. Cseh

Leteroj inter Henk de Hoog kaj Andreo Cseh

Redaktis Ed BORSBOOM, NL

DIA REGNO 5/2011 113

Amsterdam, 1943-07-16

Al s-ro A. Cseh,

Certe, ankaŭ al mi ŝajnas ke pli ol 50 elcentoj de la milito estas pasintaj.Bedaŭrinde, ke oni ne povas scii ĉu 51 aŭ 99 %.

Jam dum kelkaj monatoj mi estas korespondanta kun antaŭaj klubestroj kajprezidantoj de la

N.C.E.V­sekcioj. Ĉiam mi distamtamas, ke estas necese post la milito fondiion novan, ion pli bonan, pli ampleksantan ol la antaŭmilita disfendita movado.Sed kun bedaŭro mi devas konstati, ke en mia nederlanda, ortodokse­protestanta(do trioble konservativa) rondo la entuziasmo ne estas granda. Oni certe ne aliĝosal unu granda “rondo familia”, sed nepre volas restarigi apartan organizaĵon kunaparta organo. Ankaŭ post ĉi tiu morala kataklismo povus okazi ke praviĝas lavereco de la centjara vorto (iom ŝanĝita) “la esperantistoj estis lernintaj neniomkaj forgesintaj neniom”.

Dankon pro viaj afablaj deziroj. La vivo ĉi­tiea estas ankoraŭ pli malfacila olen Hago. Legomojn oni “malavare” liveras al ni .... unu fojon en semajno. Niloĝas en tuja proksimeco de fervoja manovrotereno, do eble ke iam la germanajbomboj provos detrui ĝin ĉe la ĝenerala retiro. Sed kie trovi sekuran lokon?

Hazarde, ke ĝuste antaŭ fermado de ĉi tiu letero, serĉante en Plena Vortaro lavorton “kataklismo”, pri kies uzo mi ne estis certa, mi trovis sub “katedralo” laproverbon: “Por konstrui preĝejeton, oni projektu katedralon.” Do, tia estu viaprojekto.

Salutojn, H.de Hoog

Hago, 1943-07-22

Al s-ro H. De Hoog,

Mia plano /pri granda esperanta organizo/ daŭrepli konkretiĝas kaj tial mi volonte parolus kun vi kieleble plej baldaŭ. Mi estas preta viziti vin enAmsterdam. Sed unue vi proponu taŭgan tagon kajhoron.

La proverbo de Plena Vortaro estas tre trafa kajaktuala. Plurfoje mi spertis ĝian pravecon. Sed iufojemi spertis ankaŭ la malon: projektita preĝejeto iĝiskatedralo. Kiel okazos nun?

samideane, A. Cseha

Redaktis Ed BORSBOOM, NL

Andreo Cseh

114 DIA REGNO 5/2011

Ŝercoj kolektitaj (6)MU Binghua, Ĉinio

“Ĉu tiu ĉi vesto nuntempe estas la plej moda?” demandas la kliento la vendiston.“Jes, ĝi vere sekvas la modon.” “Ĉu ĝi perdos sian koloron, se sub la suno?”“Kial vi tiel demandas? Sciu, tiu ĉi vesto pendis en la montrofenestro jam trijarojn, sed ĝis nun ĝi ankoraŭ aspektas kiel nova.”

Aro da turistoj el eksterlando venis al ĉina vilaĝo kun tre bela pejzaĝo.Pli­ol­dek­jara knabino de la vilaĝo estis ilia gvidanto. Unu el la turistoj ŝin treafable konsultis: “Knabineto, bonvolu diri al ni, kiom da grandaj personojnaskiĝis en via vilaĝo?” “Neniu.” mirigite la knabino pligrandigis la okulojn:“Tie ĉi ĉiuj naskitoj senescepte estas beboj.”

Patro demandas: “Kia estas via rezulto de la ekzameno por esti licenciulo? Ĉuvi povos diplomiĝi?” Filo respondas: “Mian universitaton mi tro amas. Pro tiomi ne volas ĝin forlasi; mia instruisto jam promesis min restigi por unu jaro.”

Unu homo antaŭ publiko voĉe fanfaronis dirante: “Iam, kiam mi loĝis enAntarktiko, tie mi mortigis plurajn tigrojn!” “Antarktike ne troveblas tigro!”protestis unu el la aŭskultantoj. ”Jes, vi pravas, ĉar mi jam mortigis ĉiujn tigrojnsur tiu kontinento.”

Iu persono vendis al eldonejo roboton. Post kelkaj monatoj li denove vizitis laeldonejon. Sed li tamen vidis, ke la nova roboto ankoraŭ ne estas uzata kaj lisurpriziĝis. Li do demandis: “Ĉu la aparato ne taŭgas por redakti?” “Ne”,respondis la ĉefredaktoro, “nun nia kvanto pliiĝis kaj ankaŭ nia efiko plialtiĝis!”“Kial?” “Ĉiumatene mi avertas miajn oficistojn: la nove aĉetita maŝinoanstataŭos vin, se vi ne diligente laboros kaj duobligas vian penon.”

Unu infano diras: “Mia paĉjo estas ŝipestro, la tuta ŝiparo devas lin obei.”Aliadiras:”Mia paĉjo, fabrikestro, kaj ĉiuj laboras laŭ lia komando.” Tiam la triareplikas: “Sed mia paĉjo kapablas dispozicii viajn. Kiam ordonas ilin sidi, ilisidiĝas. Kiam ordonas mallevi la kapon, ili nepre ne ĝin levos.” “Kio do li estas?”“Mia paĉjo estas barbisto!”

a

DIA REGNO 5/2011 115

MU Binghua, Ĉinio

Antaŭ nelonge forpasis la ini­ciatinto de “Evidente”, JacquesTuinder. Laca li revenis de

elĉerpa vidmezurada misio en Tan­zanio. Jam antaŭe malsano malebligisal li akompani optikistojn al Kongo.Nun la streĉa agado en Mwanzeforprenis lian energion. Saĝe li jamtransdonis la prezidon de sia fondaĵo“Zienderogen” (Evidente), kiun likomencis en 1966, kiam li legis, ke perbagatela sumo eblas preventi blindiĝonal afrikanoj. Tiam li alvokis ninesperantistojn: “Esperantistoj, esperiguesperantojn!” Zamenhof ja mem dediĉisunu tagon semajne al la plej malriĉajpacientoj, etpage-senpage.

Tiu E3 financis veturantajn okul-klinikojn, instalis optikajn centrojn aŭekipis malsanulejojn per optika fako.Sed ankaŭ por blinduloj mem Jacquesfondis lernejojn, aŭ havigis brajlilojnkaj aliajn helpilojn, ĝuste en la plejmalriĉaj regionoj en Afriko, Azio,Orienta Eŭropo, Mez­Ameriko. Kajofte li sponsoris vidhandikapitajnesperantistojn por partoprenigi ilin enkongresoj. Kostojn li pagadis el lapropra poŝo.

Plurajn blindajn infanojn li“adoptis”. Plej impresis kaj konsciigis

liajn kunlaborantojn lia larĝanimeco:prizonulojn (eble “krimulojn”) kajciganojn li traktis samrajte.

Tuj post la emocia informo atakis latimo, ke perdiĝos tiel esenca agado.“Tiu Tuinder ne estas anstataŭebla”,rimarkigis mia najbaro. Mi konsentis.Tamen… retkorespondo kun la novaestraro de “Zienderogen” evidentigis lagravecon de Esperanto-kontaktoj kajrego de la brajla skribo.

Kaj ĵus UEA malfermis novankonton de “Evidente”: vidi-x. Kvankamne mankas bonaj celoj en nia Esperanto-movado mem (Fondaĵo Canuto kaj tielmulte plu), la Zamenhofa ekzemplomemorigu nin pri niaj malpli bonŝancajgefratoj.

Jam la Z-estraro publikigis sianunuan bultenon “Één Ogenblik” (unumomento/ekrigardo) kun multajmemoroj pri Jacques Tuinder, la ĉi­jarajmisioj en Ukrainio kaj Tanzanio, sedpluse plano pri nova misio en oktobro:al Gambio.

La tekston ni povos traduki (enklubo) kaj volonte disponigos rete.

R. [email protected]

Evidente vivu: vidi-xR MOERBEEK, NL

116 DIA REGNO 5/2011

En Dia Regno 888 (nr 3 de 2011)mi legis proponon pri statut-ŝanĝo.

La unuan eron, pri nomo kaj sidejo,supozeble ĉiuj tuj akceptas. La nomone devas ŝanĝiĝi, kaj ke la sidejo estuformale fiksita ĉe la adreso de laprezidanto Philippe Cousson, se tio estaspli taŭga pro Francaj reguloj, supozebleal neniu estas problemo.

La dua ero laŭ mi persone estas pligrava temo.

Ĉe la nova formulado oni deiras dela nuntempa Ekumena Movado – tutebona ideo. Tamen, kiel la aldonitakomento tuj rimarkigas, povas estiproblemaĵo por Unitarianoj. Nu, mi kielRemonstranto same hezitas.

Mi volas iom klarigi tion.Kiam en 1948 en Amsterdamo oni

fondis la Mondkonsilantaro-n deEklezioj (la termino laŭ DeklingvaManlibro pri Politiko de Monato), laRemonstrantoj estis unu el la fondantajeklezioj. Kiel bazon oni prenis tradicianformuladon de Kristanismo laŭ Tri­nitaria konfeso. La Remonstrantoj pritiu kontraŭ­unitaria formulado protestis.Tamen per preskaŭa unuanimeco oniĝin akceptis, farante pro nia ekleziorimarkigon, ke tiu trinitaria konfeso nenepre estu deviga.

Post tio ni, Remonstrantoj, tamenpovis kunfondi la Mondkonsilantaro-nde Eklezioj. Depost tiam ni daŭre plukunlaboras en ties organoj, kvankampro la nunaj reguloj ni eĉ ne plu povusmembriĝi: la nunaj postuloj pri kvantoda membroj estas por nia eklezio troaltaj. Ni ja estas nur malgranda, tipenur-nederlanda eklezio, kvankam kunlonga historio kaj multe da gravajkontribuoj tra la teologia historio. Sedtio estas alia temo.

Mi persone ŝatus proponi por la novaformulado de la bazo de KELI version,kiu multe pli proksimas al vortigoBiblia. Vidu ekzemple en 1 Kor 12:3:Jesuo estas la Sinjoro.

Jen mia propono:KELI estas Ligo de membroj, kiujkonfesas Jesuon kiel Sinjoron laŭ laSkriboj, kaj kiuj strebas kune plenumisian vokiĝon adori kaj servi launusolan Dion.

Laŭ mi tio devus esti sufiĉa, por ĉiujkristanoj de kiu ajn eklezio; ĉio ceteraestas teologiaj diskutoj, kiuj laŭ mi nedevas trovi lokon en Statuto.

Gerrit BervelingRemonstranta pastoro.

Kiel vortumi la kristanan bazon de KELIGerrit BERVELING, NL

DIA REGNO 5/2011 117

Karaj, sur la lasta paĝo de DIA REGNO 3/2011 estas poemo de d­roUlrich Matthias. Mi al ĝi faris melodion: mia kontribuo por kongreso,ĉar mi ne povas ĉeesti (almenaŭ ne korpe).

Salutas Albrecht KRONENBERGER

La tero granda tablo estas(originale verkita)

LA TERO GRANDA TABLO ESTAS • M: Albrecht Kronenberger 2011-06-24 • E (originaleverkita): Ulrich Matthias en DIA REGNO 3/2011, p. 72, inspirita de la germana poemoDie Erde ist ein großer Tisch de Rolf Krenzer

2.La tero granda fonto estas.Se ni ĝin ne detruas,la akvo ĉiam fluas,soifo ne plu restas.

3.La tero laborejo estas.Se agas kun sindononi por tutmonda bono,mizero ne plu restas.

4.La tero granda templo estas.Malsamas la adoro.Kun tolerema koromalpaco ne plu restas.

118 DIA REGNO 5/2011

informetoj

Ni laŭtlegas la Biblion! –jen ĝisdatigo pri la Aŭdebla Biblio

7 libroj finitaj: Psalmaro, Johano, Galatoj, Filemon, 2. Johano, 3. Johano, Judas8 libroj legataj: La Predikanto, Sentencoj, Mateo, Luko, Agoj de la Apostoloj,

Efesanoj, Tito, 1. Johano

Nun 9 personoj kontribuas al la projekto!

Kunlaborantoj:http://audioboo.fm/keneto http://audioboo.fm/Dachjohttp://audioboo.fm/Marko_it http://audioboo.fm/gerohttp://audioboo.fm/zmjb1 http://audioboo.fm/Hanjohttp://audioboo.fm/Larisa http://audioboo.fm/Rokyusanhttp://audioboo.fm/novkreitaĵo

Se iu volas kunhelpi, necesas nur komputilo kun mikrofono – aŭ eĉ nurpoŝtelefono kun la programo Audioboo. Mi volonte helpos vin ankaŭ per sugestojkiel solvi iujn ajn komencoproblemojn, aŭ kun Audioboo, aŭ kun Audacity.Baldaŭ ni kreos paĝojn por faciligi al vizitantoj la aŭdadon de la legitaj Bibliajlibroj. Viajn ideojn tiurilate mi ankaŭ bonvenigas!

Amike salutas vinKen Caviness

[email protected]

Nova bank-konto de KELIJen la numeroj de nia KELI baz-konto,al kiu ni ek de nun povas sendi monon:

IBAN: FR76 1009 6182 4800 0368 7480 104BIC: CMCIFRPP

Por francoj, la numeroj estas: - Banko : 10096 ­ Giĉeto : 18248 - Kont-numero : 00036874801 ­ Ŝlosil­numero : 04

DIA REGNO 5/2011 119

informetoj

Forpasis nia membrino s-ino Rie van der Kooij-Waal.Ŝi naskiĝis la 21­an de januaro 1920 kaj forpasis la 23­ande oktobro 2011.

Ŝi estis multjara membrino de KELI kaj ĝia nederlanda sekcio,patrino de Madzy kaj bopatrino de Gerrit Berveling. Gerrit eklernisEsperanton dank'al Rie kaj Madzy. La dankdiservo por ŝia vivookazis vendredon la 28­an de oktobro en la remonstranta preĝejode Hago kaj poste sekvis la kremacio en Nieuw Eykenduynen,ankaŭ en Hago.

Dum la lastaj jaroj Rie estis prizorgita en flegejo.

Els van Dijk

Pri la kvakeroj en 15 lingvoj

La kvakera movado ekestis en Anglio, kaj pro tio la modernaj eŭropajkvakeroj multe uzas la anglan internacie. Tial estas ĝojige ke novainterreta kurso, kiu prezentas kvakerismon al novuloj, aperas en 15

lingvoj, kaj ke inter tiuj estas Esperanto.Kvakerismo estas sendogma religio kun radikoj en la kristanismo de la

17a jarcento, bazita sur silentaj kunvenoj, kaj la kurso celas konatigiinteresiĝantojn pri la kvakeraj tradicioj kaj praktiko per interdiskutoj ĉirkaŭklasikaj kaj klarigaj tekstoj.

Kvakera E-Societowww.noos.ch/kes

Amike salutasDouglas Draper, NO

Marie Agatha van der Kooij-Waal— Rie —

120 DIA REGNO 5/2011

Eĉ se Ci ne estus

Mi inventus Cin

Kaj tiel Ci ekzistas por mi

Mi bezonas Cin

Ci estas por mi

La absoluta certeco

La unusence

Bela, bona kaj vera

La superĉio

Eĉ se Ci ne estus

Mi inventus Cin

Ĉar ne eblas vivi sen Ci

Ci estas ĉio por mi

La vero de la verecoj

La realo de la realaĵoj

Fabela tono de la muziko

Sankta ĉielarko de la koloroj

Ĉiela odoro de la mirindaj floroj

La velura kareso de la manoj

La varmego de la sufoka somero

La silento de la animfrostigo

Eĉ se Ci ne estus

Mi inventus Cin

Kaj tiel Ci ekzistas por mi

Mi donacas Cin al ĉiuj

Ke Ci estu ne nur por mi

Sed por la tuta mondo

Granda feliĉo: Ci estas por mi

Ja ne mi inventis Cin

De eterneco Ci ekzistas

'Sigmond Jùlia

Veano, 05.10.2011.

ETERNECO