Upload
others
View
1
Download
0
Embed Size (px)
Citation preview
DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 3 (900) • 2013 •
DIA
REG
NO
ISS
N 0
167-
9554
Jesuo k
aj la riĉa v
iro (M
arko 10
.). El Ĉ
inio.
La vi
ro en
la m
ortot
uko,T
orino
.
La pl
ej ma
lnova
resta
nta pa
nela
ikono
(6a j
c).Mo
naĥejo de Sankta
Kata
rina, mo
nto Sina
jo.
Murpentraĵo el 4a jc en
la ka
takom
boj de R
omo.
Unu e
l la un
uaj b
ildoj
kiuj m
ontra
s Jes
uo ku
n bar
bo.
Bildoj pri JesuoKiel ni perceptas Jesuon?
50 DIA REGNO 3/2013
REDAKTORAJ VORTOJ
Iom malfruas la gazeto pro divesajkaŭzoj, mi pardonpetas.Kiel kutime la gazeto havas variajn
artikolojn. Laŭ mi la artikoloj ankaŭreprezentas la multflankajn vidpunk-tojn de nia kredo. Por mi tio signifasriĉecon kaj en la gazeto kaj precipe enmia/nia vivo. Ne ekzistas nur unu“bildo” pri nia kredo – kiel ni devaskredi kaj sekve opinii pri la kredo dealiulo. Lastatempe mi spertis en dualiaj cirkonstancoj ke homoj volas barialiajn opiniojn ĉar ili ne kongruas aŭsupozeble konkurencas. Ankaŭ prikonfesioj eblas havi diversajn vid-punktojn kaj malsamopinii pri la“ĝusta” kredo. Mi ĝojas ke en niagazeto vi povas legi diversajn temojnkaj kredesprimojn. Daŭre mi esperaske la ricevotaj artikoloj formu buntanflorbukedon por ĉies ĝuo kaj ĝojo.
Mi esperas al vi bonan somerantempon kaj espereble ni renkontiĝosdum la kongreso en Ĉeĥio.
KELIKristana Esperantista Ligo Internacia
fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el
diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,
FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]
Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,
CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420 311 241 406;
Kasisto: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS* Klauzál utca 32,
HU 1072 Budapest, Hungario) +36 302 000 306;
Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume€20,- • Membro-subtenanto €30,- • Nura abono:
pagante rekte al KELI €16,- • pagante alLibroservo €18,- • Sendoj de okcidentaj monbiletoj
per registrita letero al la kasisto de KELI. •Se estas en via lando UEApoŝtĝirkonto
(informiĝu ĉe UEA) bonvolu prefere pagi al UEApor konto kelk-p de KELI • Franca bankkonto de
'KELI Ligue Chrétienne Espérantiste Internationale':CIC-banko, BIC: CMCIFRPP;
IBAN: FR76 1009 6182 4800 0368 7480 104Vizitu ankaý la ttt-paøon www.chez.com/keli/
---------------
DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908
dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON
* Nygatan 10 A; 281 48 Hässleholm; Svedio;) +46 70 2004574;: [email protected]
Kontrollegis: Éva FARKAS -TATÁR
Abonprezo sen membreco en KELI: €16, aŭegalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al la
kasisto de KELI (vidu supre).Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur la
aŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ
traduko oni sendu al la redaktoro.
Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario
Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady,Ĉeĥio: [email protected]
Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec.
ENHAVOLa kareso 51Inkunabloj en Esperanto 52Ĉu ekzistas la arkeo de Noa 53Nova vivo 57Evangelia Eklezia Foiro 58Skizoj pri filozofoj-kuracistoj VIIIb 60El nia arhivo – sur recepton 61Kara Redaktoro 63Raportoj kaj informo pri lakongreso en Svitavy
64
Informetoj 70Invito al seminario – TOLE 71En Kristo feliĉaj 72
DIA REGNO 3/2013 51
La kareso
Julia SIGMOND, RO/IT
La infanetoj ricevas multajn kare-sojn. Kaj la patrinoj kaj aliulojkaresas ilin. Eblas alkutimiĝi kaj
ekami la karesantan manon.Poste ankaŭ ili karesas, unue la
patrinon, poste ankaŭ aliulojn. Ili eklernas karesi.
Kiel belega estas tiu ĉi vorto!Kaj kiel mirinda estas la sento, kiam
nin, plenkreskulojn iu ekkaresas. Nisentas la varmon fluantan polmon kajtiun neniam enuigan amon, kiun kon-stante ni bezonas. Kaj ni sentas la fortonde la kontraŭ ni radianta energio.
Tute alian vivon havas tiu homo, kiuricevis multajn brakumojn kaj karesojnen sia infanaĝo.
Male, kiel tristiga estas la sorto detiuj sennombraj malfeliĉuloj, kiuj spertisla batojn. Anstataŭ kareso la frapon.
Poste oni miradas, ke la infanojkonstante interbatalas. Oni eĉ ne pensas,ke ni, la plenkreskuloj kulpas pro tio.Ĉar ni ne karesis sufiĉe multe la infanojn. Pri tio eĉ ne parolante, ke nipermesas al ili rigardi la televidon, porke ili ĉiutage “lernu”: anstataŭ karesi,oni devas frapi.
Por la solece vivantaj gemaljunulojmankas multaj aferoj. Ne nur la mono,sed ankaŭ la bonaj vortoj. Oni ne povasimagi, kion signifas por ili ricevi ĉirkaŭbrakon aŭ kareseton.
Ne nur okaze de naskiĝtago ni donudonacon!
Ankaŭ la labortagojn eblas transformial festotagoj, per simpla donackareso.
Ni portu nian koron en nia polmo!
El Preĝo por ĉiu Tago de Jelly Koopmans-Schotanus
Tiun‐ĉi libreton Vi povas mendi ĉe sekretario Pavel Polnický(adreso sur paĝo 2). Per la aĉeto Vi subtenas la agadon deStichting Zienderogen, kiun iniciatis Jacques Tuinder.
23. junioSankta Patro, benu min por ke mi estu beno poraliaj. Torentoj de vivanta akvo eliru el mi. Mi portual la homoj en malfacilaj cirkonstancoj veran ĝojon.Mi estu kiel fonto, kiu refreŝigas la soifantanvojaĝanton
Preøoporæiu
Tago
Jelly Koopmans-Schotanus
52 DIA REGNO 3/2013
La unuajn presitajn librojn en na-ciaj lingvoj oni indikas perinkunabloj. Estis la franco, Gas-
ton Waringhien, kiu transprenis tiunnocion por la Internacia Lingvo. Li memskribis:Ofte venis al mi la ideo, ke ankaŭnia Esperanto povas pretendi siajn inku-nablojn. Pravigon por tiu pretendo:temas pri la absoluta komenciĝo de unulingvo, fenomeno unika en la homahistorio.
Laŭ mi lia grava argumento pro laatentigo kaj okupiĝo pri inkunabloj estisla fakto, ke la libroj, naskitaj en tiujluliljaroj de Esperanto fariĝis ne nurraraj sed ofte tute ne plu ekzistas. Niprenu ekzemple la prabroŝuron, kiunZamenhof sendis al diversaj personoj,por konatigi sian projekton. Tiu kreaĵoricevis poste la nomon “Unua Libro”.
De ĝi nun probable ne plu ekzi-stas unu sola ek-zemplero. PetroStojan ankoraŭdisponis unu,kiam li kompilisdum 1926-1929sian “Bibliogra-fion de Inter-nacia Lingvo”.Sed hodiaŭ en2013, kie ĝi kuŝas? Almenaŭ ne
en la esperantaj bibliotekoj en Vieno aŭRotterdam. Ni esperantistoj devas savitiajn trezorojn. Jam temp’ está. Warin-ghien prave rekomendis eksciti ladeziron de kolektemuloj, aĉeti kaj ŝirmila maloftajn binditaĵojn el la frua epokode la lingvo.
En kiu periodo aperis esperantajinkunabloj? La komenco ne starigasproblemon. Zamenhof publikigis en1887 sian manuskripton pri Esperanto.Sed ĝis kiam ni parolas pri inkunabloj?En septembro 1889 eliris la unua gazetoen nia lingvo “La Esperantisto”. Zamen-hof multe kontribuis al ĝi, i.a. kompilisliston kun la libroj, kiuj ĝis tiu momentoestis presitaj “Nomaro de l’ verkoj prila lingvo internacia Esperanto”. En tiuĉi registro troviĝas 29 titoloj.
Waringhien proponis, ke tiun precizefiksitan serion oni indikas per inku-nabloj, sekve ĉio aperinta antaŭ la 1ade septembro 1889.
En pli posta vivofazo la franca eseistomem elektis laŭ mia memoro novanjaron, nome 1900. Lia rekonsiderita datoŝajnas al mi tute akcepteble fina limo,ĉar kajeroj de antaŭ tiu tempo same kiella menciita dudeknaŭo apenaŭ nunekzistas. La sporadaj ekzempleroj el ladeknaŭa jarcento emocie instigu lainteresitan samideanon, preni tiajn uni-kaĵojn en la mano. Kia peco de verdstelahistorio!
Inkunabloj en Esperanto
Ed BORSBOOM, NL
DIA REGNO 3/2013 53
La mondfama rusa verkisto, Alek-sandro Solĵenicin, faris prelegonal la studentoj kaj profesoroj de
la usona universitato Harvard je la fruaparto de la jaroj okdek. Sro Solĵenicindiris en tiu parolado ke se li estusdemandata pri la kialo por la kruelaĵojde la germanaj nazioj kaj pro la sesdekmilionoj (60,000,000) da viktimoj mor-tigitaj de la rusaj komunistoj, li respond-us ke la modernaj homoj estas forgesintajDion. Jesuo Kristo aludis al tio kiam Lidiris: “Kaj kiel estis en la tagoj de Noa,tiel estos en la tagoj de la Filo de homo.Oni manĝis, trinkis, edziĝis, edziniĝis,ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,kaj venis la diluvo kaj pereigis ĉiujn”
(Luko 17: 26, 27).Jesuo ne menciis la maljustaĵojn per
kiuj pleniĝis la tero en la tagoj de Noa(Genezo 6: 11). Sed Li menciis lanormalajn agadojn de la vivo. La homojen la tagoj de Noa estis tro okupataj pritiuj aferoj kaj ili forgesis Dion. El tiufekunda tero eksteriĝis la maljustaĵojpro kiuj Dio sendis la Diluvon.
Ekzistas multaj pruvaĵoj ke mondadiluvo okazis. Fosilioj de maraj bestojestas trovitaj en dezertoj kaj alte sur lamontoj kie la Diluvo delasis ilin. Plue,multaj popoloj el diversaj tempoj kajlokoj havas legendojn similajn al lahistorio de Noa kaj la Diluvo en laĉapitroj 6 – 9 de Genezo. La babilonanoj, egiptoj, asirianoj, persoj, hindoj,grekoj, ĉinoj, polinezianoj, kaj laindiĝenoj de Nordameriko kaj Sudameriko ĉiuj havas legendojn pri grandadiluvo kiu detruis la tutan homaronescepte de unu familio.
En ĉi tiu artikolo estas rakontitajokazoj el la 20-a jarcento kaj el la 19-ajarcento kiam homoj vidis la Arkeon deNoa. (La sekvanta informo estis ĉerpitael la libro “Noah's Ark: Fable or Fact”[La Arkeo de Noa: Fablo aŭ Fakto] deV. M. Cummings.)
La fotoj kiuj malaperisLa inĝeniero George J. Greene flugisper helikoptero, farante inspektadon por
Ĉu ekzistas la arkeo de Noa?
Vilĉjo GOLDSMITH, Usono
54 DIA REGNO 3/2013
sia petrola kompanio. Je la fino de lasomero de 1953, S-ro Greene estis enla oriento de Turkujo. Dum tiuj mo-mentoj, la helikoptero portis lin ĉirkaŭla nordorientan flankon de la famamontaro Ararat kie la Biblio diras ke laArkeo (ŝipo) de Noa kuŝis post la grandaDiluvo (Genezo 8:4).
Dume ke la suno subiĝis, ĝiaj radiojlumigis la pruon de grandega ŝipo kiukuŝas sur rifo de roko en la monto. Nurunu flanko de la granda strukturo vidiĝissed ĝiaj ĉarpentlignoj estis klare videblaj. “La Arkeo. Certe mi vidas laArkeon de Noa!” pensis la miregitainĝeniero dum li rememoris la rakontojnel la Malnova Testamento kiujn li lerniskiam li estis knabeto. Feliĉe, SroGreene havis atingeblajn de la manofotografilojn tre bonajn de sia kompanio.Ordoninte al la piloto ke li plu al-proksimigu la helikopteron al la objektotie malsupre en la monto, li faris serionde fotografaĵoj, iujn nur 30 metrojndistance. Tiel la inĝeniero elportis pruvaĵon nerefuteblan pri la antikva kaj
grandega ŝipo kiun li eltrovis.Dum la sekvantaj jaroj, S-ro Greene
montris al siaj amikoj la fotografaĵojnkaj la mapojn kiujn li faris de tiuregiono. Kvankam multaj el ili kredislin, li neniam sukcesis organizi ekspe-dicion por reiri al Turkujo por serĉi laArkeon. Fine, S-ro Greene foriris alSudameriko kie li mortis la 27-an dedecembro de 1962, naŭ jarojn post siagrava eltrovaĵo. Ankaŭ liaj fotografaĵojmalaperis .
La intereso de la sovetaj regantojLa doktoro kaj kuracisto Donald M.Liedmann, filo de gepatroj judaj rusaj,renkontis en 1947 en Hamburgo, Ger-manio, majoron de la aera armeo deSovetunio. Dum la dua Mondmilito, lasoveta oficiro havis sub sia aŭtoritatotri aviadilojn kiuj flugis en specialajekspedicioj super la montaron Ararat.La oficiro klarigis al la usona doktoroke nur estas inter 30 kaj 38 tagoj jarekiam la glaciriveroj en tiu regionodegelas sufiĉe por prezenti bonajn kon
DIA REGNO 3/2013 55
diĉojn por fari fotografaĵojn. Dufoje, lamajoro montris al doktoro Liedmannfotografaĵojn de la montaro Ararat,faritajn je altitudo de 4.000-4.500metroj. Ĉiuj fotografaĵoj prezentis grandan ŝipon kiu – la majoro diris – estasla Arkeo de Noa. Unu el la fotografaĵojprezentis sekcion preskaŭ 30 metrojnlongan kiu estis libera el la glacirivero.Kial la intereso de la soveta registaropri la Arkeo?
La soldatoj de la caro kaj la arkeoLa montaro Ararat estas proksime al lalandlimo de Rusio. Dum la Unua Mond-milito, la rusa armeo invadis Turkujonkaj ĝi etendis siajn liniojn de batalopreter tiujn montaron. Rusa aviadistoraportis ke dum flugo kiun li farisproksime al Ararat li vidis ion kiu ŝajnisesti grandega ŝipo. Kiam la Caro ricevisla raporton, li sendis ekspedicion de 150viroj por serĉi la lokon. Post monato degranda penado, la ekspedicio trovis laArkeon je la fino de decembro de 1917.
Estis konstatite ke la Arkeo havaslongon de 160 metroj, larĝon de 25metroj, kaj alton de 15 metroj. Lapostaĵo estis plenplena de glacio. Sed laekspedicianoj povis eniri la ŝipon perpordo farita proksime al la pruo. Ilitrovis multajn ĉambrojn grandajn kajmalgrandajn. Estas grandegaj ĉambrojkun baraĵo de trunkoj, por bestoj grandajkiel elefantoj, rinoceroj, k.t.p. En laĉambroj estas kaĝoj en vicoj de la plankoĝis la plafono. La kaĝoj havas makulojnde rusto kie estis ferovergoj antaŭe. LaArkeo estas konstruita de ligno tremalmola simila al cipreso. Ĝi estas
kovrita ekstere kaj interne per io similaal vakso kaj verniso.
Tuj, oficiro estis sendita al la Carokun fotografaĵoj kaj aliaj dokumentojpri la esplorado. Sed jam eksplodis larevolucio bolŝevista kaj la Caro, malliberigita, baldaŭ estis mortigita kaj nepovis vidi la rezultojn de la ekspedicio.Estas onidiroj ke la mesaĝisto estiskaptita kaj pafmortigita, kaj ke liaraporto alvenis en la manojn de Trockij,la ĉefkomandanto de la Ruĝa Armeo.
La sciencistoj kaj la arkeoEn la jaro 1916, Haĵi Jeram, armenanokiu loĝis en la ŝtato Kalifornio de Usono,antaŭ ol li mortis, rakontis la sekvantanrakonton al tiuj, kiuj lin zorgis. Lagepatroj de Haĵi Jeram antaŭ multaj jarojloĝis proksime al la montaro Ararat. Laŭla tradicioj de la armenanoj, iliaj praulojdevenis de tiuj kiuj eliris el la Arkeo deNoa. Dum iuj jarcentoj post la Diluvo,la antikvaj armenanoj jare kutimis pil-grimi al la Arkeo por fari oferojn kajadori Dion.
Unufoje, la malamikoj de Dio dezirisdetrui la Arkeon. Sed kiam ili alprok-simiĝis al la loko, okazis grandegaŝtormo kun forta pluvo, kiu forviŝis lavojeton kaj kun fulmoj, kiuj detruis larokojn. Ekde tiu tempo, la armenanojne plu pilgrimis al la Arkeo. Komenciĝisla kredo inter ili ke Dio deziras kaŝi ĝinĝis la fino de la mondo estos proksimekaj tiam ĝia ekzisto estos revelaciita alla tuta homaro. Tamen, ŝafistoj kajĉasistoj de tempo al tempo venisrakontinte ke ili vidis la Arkeon en valotre supre en la monto.
56 DIA REGNO 3/2013
Kiam Haĵi Jeram estis junulo, proksimume en la jaro 1856, tri fremdulojalvenis al lia hejmo. Ili estis sciencistoj,kiuj faras ekspedicion speciale por pru-vi, ke la Arkeo ne ekzistas kaj ke lalegendo pri la Diluvo estas mensogo.La junulo kaj lia patro supozis ke jam
estis tempo por montri al la mondo, kela Arkeo ankoraŭ estas tie sur la monto.Tial ili konsentis gvidi la sciencistojn alĝi.
Post longa marŝado malfacila kajdanĝera, la grupo alvenis al valo kiepruo de grandega ŝipo estis videbla
(Dua Epistolo de Petro 3: 3-13)
U nue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irantelaŭ siaj propraj voluptoj, kaj dirante: Kie estas la anonco de lia alveno?
Ĉar de kiam la patroj endormiĝis, ĉio restas kiel de post la komenco de lakreo.Ĉar ili volante forgesas, ke la ĉielo ekzistas de antikve, kaj tero kunmetita
el akvo kaj meze de akvo, laŭ la vorto de Dio; per kio la tiama mondo,diluvite, pereis; sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitajpor fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj.Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas
kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas;
sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaŭ ŝtelisto; en tiu tago la ĉielo forpasos
kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj lafaritaĵoj en ĝi forbrulos.Ĉar tiamaniere ĉio tio solviĝos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta
konduto kaj pieco, atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio,pro kio la ĉielo flamanta solviĝos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidiĝos?Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas
justeco.Malgraŭ la mokado de multaj homoj, la reveno de Jesuo Kristo estas certa,
tiel certa kiel okazis la Diluvo. Ĉar ni vivas en la atoma erao, estas facile kompreniĉi tiun profetaĵon, ke la nuna mondo pereos per fajro. Se ni sole interesiĝas porla nuna vivo kaj por akiri materialajn varojn, ni vere laboras por la fajro. Laŭĉi tiu profetaĵo, la du mil jaroj, kiuj estas pasintaj ekde la unua alveno de JesuoKristo, estas ĉe Dio kiel la pasintaj kvardek ok horoj ĉe ni. Dio deziras doni alĉiuj homoj tempon por penti kaj forlasi siajn pekojn. Tiuj, kiuj pentas kaj fidasje Jesuo, kiel sia Savanto havos lokon en Lia eterna regno. Nia espero devasesti ĉe la reveno de Jesuo Kristo kaj la nova ĉielo kaj la nova tero, “en kiuj loĝasjusteco.”
DIA REGNO 3/2013 57
ekster la glacio. La fremduloj estiskonsternitaj kaj furiozaj pro trovi tionkion ili nek esperis nek deziris vidi. Iliforprenis iujn ĉarpentlignojn kaj penisbruligi ilin, sed la ligno estis tielŝtonigita ke la fihomoj malsukcesis.Tiam la sciencistoj ĵuris ke se unu el ilidiskonigus tion kion ili trovis ke tiuindividuo estos torturita kaj murdita. Ilisame minacis Haĵi Jeramon kaj lianpatron se ili ne silentus pri la afero. Tial,S-ro Jeram ne rakontis la historion al iupersono ĝis kiam lia morto alproksimiĝis. Du jarojn poste, en 1918, mallonga artikolo aperis en la ĵurnalojcitinte scienciston mortantan en Anglujokiu rakontis la saman historion kun la
sama informo kiun Haĵi Jeram estisrakontinta.
-------------------------Ĉi tiuj pruvaĵoj montras ke la Arkeo
ankoraŭ ekzistas. La historio pri Noa kajla Diluvo ne estas legendo. La mondode tiu tempo estis juĝita kaj punita prosia malboneco kaj perforto kiel la Bibliodiras. Denove, ni vidas ke la Biblio estasla Vorto de Dio kaj ke ĉi tiu fakto estasapogata de firmaj historiaj pruvaĵoj. Tial,ni devas atenti ĉi tiujn vortojn de laapostolo Petro pri la reveno de JesuoKristo al la mondo.
Iam juna knabo devojiĝis en grandaurbo. Li forlasis sian loĝejon, kunla intenco viziti siajn familianojn,
kaj staris, tremante, timema kiam lividis multajn rapidajn aŭtojn antaŭ si.
Lia patrino estis ie, ĉi tiu juna knabone sciis kiel returni sin al la loĝejo desia patra onklo.
Tamen, neatendite, lia patra onklostariĝis flanke de li. Kia miraklo!
– “Mia infano kio okazis? Ĉu videvojiĝis? Venu, mi vin direktas al laloĝejo” diris la patra onklo.
La juna knabo tremante kaj kunangoro etendis sian dekstran manon al
la patra onklo, feliĉa kaj entuziasmatrovi fidelan personon kiu sciis lastraton al la loĝejo. La viro ektenis lianmanon kaj fine gvidis lin ĝis la loĝejo.
Ĉi tiu eta historio nur koncernastiujn, kiuj etendas siajn manojn al JesuoKristo kredante al li kiel sia savanto.La malforteco de via fido ne estasgrava. Necesas nur ke Jesuo Kristoestas fidela kaj havas eblecon savi ĉiujnkiuj venas al la mizerikorda Dio laŭ Liavojo.
Nova vivo
Honoré SEBUHORO, [email protected]
58 DIA REGNO 3/2013
Por karakterizi la Evangelian Ekle-zian Foiron okazintan de la 1a ĝisla 5a de majo en Hamburgo la
plej trafa adjektivo ŝajnas esti “serena”.Ne nur ke suno kaj milda vento zorgispor taŭga vetero, ankaŭ la sinteno de lamultegaj vizitantoj kaj kunlaborantojkaŭzis bonegan etoson. Ĉie en la urbovideblis la bluaj flagoj kun la moto“Kiom vi bezonas”. Kaj montriĝis, keoni ĉiam kaj ĉie pretis pripensi kaj
diskuti la moton.La gaja etoso senteblis ankaŭ ĉe nia
stando, kiu troviĝis en la temaro “spiritualeco”, kodvorto “ekumeno vivanta”.Kunlaboris kun mi ses Hamburganoj (nenepre eklezianoj) kaj Japano, loĝanta enFrankfurt/Oder. Dum tri tagoj preskaŭĉiam staris interesiĝantoj antaŭ niajafiŝoj kaj libroj, starigis inteligentajn
demandojn kaj kunportis informma-terialon.
Estis ĉefe grizharuloj, kiuj alproksimiĝis kun la demando: “Esperanto? –Ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas?” Kaj ili plejoftedaŭrigis rakontante, ke ili en junaĝoalmenaŭ multon aŭdis pri Esperanto aŭeĉ eklernis la lingvon. Sed bedaŭrinde...
La junaj homoj, kiuj vizitis nianstandon, plejofte starigis lingvajn de-mandojn. Malmultaj volis diskuti kunni, kial oni entute lernu Esperanton.
Preskaŭ ĉiuj interesiĝis pri la Biblioen Esperanto, impresis ilin ankaŭ niaekumena kant kaj preĝlibro “Adoru”.La plej ŝatata teksto ĉe nia stando klareestis la “Patro nia”. Ĝin ni oftege laŭtlegis, samtempe klarigante bazajn regu-lojn de nia lingvo. Ĉar ni sciis, ke en aliahalo troviĝis stando de GermanaEsperanto-Junularo, kie oni ofertis mal-longajn enkondukajn kursojn, ni volontesendis la junajn scivolemulojn al ili.
Esperanto-Ligo por Kristanoj en Germaniopartopenis en la Evangelia Eklezia Foiro
Hedwig FISCHER, DEsekretario de la Esperanto-Ligo por Kristanoj en Germanio
Jutta Sültz (HES) kun junaj klientoj
Goro Kimura (Japanujo) kun tri junulinoj
DIA REGNO 3/2013 59
Minimume trifoje venis maljunulinodirante ke ŝi jes konas Esperanton, tamenmem ne parolas, sed la nepo/nepino/filokun familio ... Ili ege ĝojis kiam ni povisdiri, ke lin/ŝin/ilin ni kompreneble konas. Min persone ĝojigis, ke vizitis nianstandon kelkaj membroj de nia “Esper-anto-Ligo por Kristanoj en Germanio”.Parte mi ĝis tiu vizito ne konis ilin.
Resume mi ŝatus diri, ke regis gajaetoso, alparolis nin homoj afable, kelkajeĉ laŭdis nin pro nia engaĝiĝo, kaj nisukcese plenumis nian taskon, montrial la Kristanoj, ke Esperanto vivas kajtaŭgas por liturgio kaj aliaj teologiajkampoj.
La “Esperanto-Ligo por Kristanoj enGermanio”, landa sekcio de KELI (Kris-tana Esperantista Ligo Internacia) klo-podas ja en du direktojn: unuflanke ĝireprezentas kaj konfesas Kristanan kre-don inter la Esperantistoj, aliflanke ĝivarbas por Esperanto inter la Kristanoj.
Kiel unu el la plej favoraj medioj porla tia varbado montriĝas la EvangeliaEklezia Foiro. Jam dum multaj jaroj laGermana KELI-sekcio regule parto-prenas. Sed prizorgi informstandonapenaŭ eblas sen helpo de la ĉelokajEsperantistoj. La membroj de HES
(Hamburga Esperantista Asocio) modelesubtenis nin. Mi ŝuldas grandan dankonal la ses Hamburgaj Esperantistoj kaj alla Japano, kiuj fidele helpis ĉe la stando,eĉ transprenis pli da laboro, kiam duanoncitaj homoj malsanis.
La venonta Evangelia Eklezia Foirocetere okazos en la jaro 2015 en Stuttgart.
Viglaj interparoladoj
Wilhelm Sprick (Hameln), Jutta Sültz (HES),Hedwig Fischer (KELI), Gerald Roemer (HES)
Plena agado
Plena agado
60 DIA REGNO 3/2013
2 Albert Schweitzer(Kaysersberg 1875 – Lambarene 1965)
“Esti homo malfacilas,sed esti io alia ne indas.”
Albert Schweitzer naskiĝis la 14ande januaro 1875 en eta germana vilaĝode Rejnlando, Kaysersberg, kie lia patro,Ludwig Schweitzer, estis protestantapastoro. Albert havis tri fratinojn kajunu fraton. Duonjaron poste la familiotransloĝiĝis en alian vilaĝeton, Gunsbach, proksime al urbo Münster.
Fininte la mezlernejon en Münsteren 1893, li veturis Parizon, por lerniartan orgenludadon. Poste li studis teo-logion kaj filozofion en la universitatode Strasburgo, kaj iĝis pastoro de la tieapreĝejo Sankta Nikolao.
En 1904, leginte varbantan flugfolionde Luterana Misia Societo en Parizo,Albert decidis iĝi kuracisto, por helpila suferantajn homfratojn. Li studismedicinon ekde 1905 ĝis 1911, kunspeciala atento al la tropikaj malsanoj.
Li ankaǔ konstruis orgenojn. Liaverko pri J. S. Bach, aperinta en 1905-1908, akiris al li kaj al la lejpciga majstromultajn admirantojn. Li verkis ankaǔpri teologio kaj filozofio. Tiujn verkojnkarakterizas protestanta liberalismo.
En 1913 A. Schweitzer edziĝis al
Helene Bresslau, kaj ili kune veturis alAfriko. En la vilaĝo Lambarene (Gabono) Schweitzer fondis malsanulejonpor prizorgi, flegi kaj kiel eble kuraci lamalriĉajn, eĉ neniohavajn nigrulojn.
La unua mondmilito ŝanĝis la situacion. Estante germana civitano, la in-stancoj de Gabono, kiu tiam estis francakolonio, en 1915 malpermesis alSchweitzer praktiki medicinon. En 1917la francoj sendis lin kaj lian edzinon enFrancion, kaj unue internis ilin, postefermis en tendaron de militkaptitoj enSaint Rémy. En 1918 ili ricevispermeson returni al la vilaĝo Gunsbach.Tie naskiĝis en 1919 ilia filino Rhena.
Post la packontrakto de Versailles(1920), Albert Schweitzer – jam francacivitano – iĝis helpkurcisto en la hospitalo de Strasburgo, kaj denove ankaǔ
Skizoj pri filozofoj-kuracistoj, VIII bMedicino, mistiko, muziko – Albert Schweitzer
DUDICH, Endre, HU
DIA REGNO 3/2013 61
pastoro de la preĝejo Sankta Nikolao.La universitato de Zuriko en la samajaro elektis lin Honora Doktoro. Ĝis1924 ili nelacigeble rondvojaĝis enEǔropo, prelegante kaj koncertante.
En 1924 ili revojaĝis al Lambarene,kaj restis tie ĝis 1948. Poste Schweitzeraktivis en Eǔropo kontraǔ la atombombo. En oktobro 1953, li ricevisNobel-premion pri paco.
Helene forpasis en 1957, kaj Alberten 1965. Ili ambaǔ ripozas en la tombejode Lambarene.
Okaze de lia entombigo, la repre-zentanto de la registaro de la jam sen-dependiĝinta Gabono nomis lin “la plejrespektinda, tutmonde plej estimata, kajplej aĝa civitano de Gabono.”
Albert Schweitzer havas buston enBudapeŝto, hospitalo portas lian nomonen urbo Hatvan (60 km oriente deBudapeŝto), kaj eĉ kamera orkestroadoptis lian nomon.
Iu konsideras ke li estis protestantasanktulo. Aliaj, male, emfazas ke “litute ne estis sanktulo.” Ili riproĉas alSchweitzer ke li traktis la nigrulojn kielmense handikapulojn. De tempo altempo en Lambarene aperis surskriboj:“Schweitzer iru hejmen!”
Verkoj de Albert Schweitzero Johann Sebastian Bach, la lejpciga
majstroo Esploroj pri la vivo de Jesuoo La mistiko de apostolo Paǔloo Rande de la praarbaroo Respekto de la vivo 1915o Leteroj el Lambareneo Alvoko al la homaroo Kulturo kaj etikoo Mia vivo, miaj pensoj
Sur receptonPast. Jozsef Farkas, en “Reformétusok Lapja”
(el la hungara, E.F./A.B.)
Kiel ”kurac-indikon” por multajmalsanaj homoj oni devus skri-bi ĉi tion: “Lernu Esperanton!”
Tiel deklaris antaŭ nelonge unu entuziasma instruistino de la internacia lingvo.En ĉi tiu penso estas frapa ne tio, ke eĉmalsana homo povas ellerni tiun facilanlingvon, sed tio, ke homo komencanta
lerni ĝin eĉ resanigas el sia malsano.Kompreneble tiu lingvo-instruistino nepensis pri ‘korpaj malsanoj postulantajintensan intervenon, sed pri la karakteri-zaj animaj malsanoj de la moderna homo– pri la minusa komplekso, mishumoro,la turmenta sento de forlasiteco, pri lakompleta manko de mem-estimo ktp.
El nia arĥivo –
Dia Regno 1967, nr 11
62 DIA REGNO 3/2013
Por pruvi sian aserton, ŝi citis longanvicon da ekzemploj. Ŝi parolis ekzemplepri vigla edzino de pensiita viro, kiuenverŝis siajn energiojn, ĝis eksplodokunpremitajn, en la kadron de la “1ingvo-lerna uzino”, kaj nun, kiel flankaprodukto, el tiu 61 “entrepreno”, nask-iĝis gajo, vivĝojo, entuziasma celkonscio. La sola, tre zorge edukita filo deiu vidvino forlasis la gepatran landonkaj poste baldaŭ forgesis sian patrinon.La senespera, vivenua virino enmiksiĝisen iun esperantistan grupon, kaj tuj ŝitrovis okupadon, taskon, celon por siasoleca vivo, apude ŝi ricevis aldonegeamikojn, “fami1ion”, amon en la novamedio. Iu junulo faris studan planon porsi mem, kiu superis liajn fortojn. Li nepovis daŭrigi la studadon kaj tio tutedeprimis lin. Liaj amikoj logis lin en larondon de la lingvo-gelernantoj, kaj detiam reordigis lia vundita memkonscio.
Tiu entuziasma esperanto-instruistinoklarigis, ke tiu praktika arta lingvo havastiajn sanigajn psikologiajn efikojn protio ke en ĝi oni povas eksterordinarerapide atingi certajn plaĉaspektajn sukcesojn. Post kelkaj lecionoj oni jampovas kunmeti frazojn el la simplajvortoj, povas komenci korespondi kunla ĉie troveblaj entuziasmaj lingvofratojen la tuta mondo, ktp. La plimulto de laaliaj lingvoj estas plena de malfacilajreguloj kaj eĉ pli malfacilaj esceptoj, kajtial multe da homoj post kelkaj horojjam senkuraĝige ĉesigas la lingvolernadon. Dume, ĉi tie la rapidaj sukcesojdonas kvazaŭ flugilojn al tiuj anoj, kiujhavas nur pli malfortan kapablon kaj plimalgrandan vol-forton.
Tio meritas pripenson: Esperantoestas surskribinda sur “recepton”, ĉarkiel “flanka produkto” de la lingvo-lernado rezultas jeno: a) La lernantofariĝas aktiva kaj lia tuta vivo akirasserenan vivimpeton. b) Li alvenas interhomojn, kaj eĉ laŭmatura ermito gustumas la bonan guston de komunumavivo. c) La baldaŭ aperantaj sukcesojentuziasmigas ankaŭ homon kun vunditamemestimo al memkonfido kaj novajesperoj.
Aperas la demando: Ĉu ankaŭ la“kristanismo” estas surskribebla plen-rajte sur recepton por la resanigo dehomoj, kiuj ricevis vundojn en la vivo?Ja ankaŭ; la kristanismo fariĝis speciala“1ingvo” inter la aliaj lingvoj! Abundasen ĝi la parolo, kaj oni devas ellerni tutenovajn vortojn – Dio, animo, peko, graco,savo, pravigo, repacigo, ktp. ktp. Ofteni atentas nur pri tio, ke la homoj boneellernu tiun “1ingvon”, kvankam antaŭDio pli gravaj estas la “f1ankaj pro-duktoj" – la serena viv-impeto, la entre-prenita komunuma vivo, la ĝusta memtakso, la helpemo al la aliaj, la bonvolo– pli gravaj ol la preciza “1ingvoscio”.Sur tiu kampo, la diligenta ekzercado dela pia lingvo ne estas fincelo en si mem.Ĝi estas nur ilo por atingi la verajnrezultojn.
Ni devas esperi kaj klopodi al tiudirekto, ke plejeble baldaŭ alvenu latempo, kiam la homoj tiel parolos pri laanime vunditaj: Al tiu ĉi senkuraĝaamara homo oni devus surskribi surrecepton iom da ”kristanismo", tio certereordigus lin kaj farus lin denove serena,feliĉa homo.
DIA REGNO 3/2013 63
Hodiaŭ mi legis DR 2/2013 kaj volas aldoni rimarkon, ĉar via titolbildotemas pri la ŝtonumigo de Stefano, kiun ĉeestis Saŭlo/Paŭlo. Poste mi nelegis en la gazeto eĉ unu vorton pri tio. Ankau ĉe la artikolo de Berveling
mi trovis nenion kompareblan. Se tio estas korekta, vi certe havas ion por lavenonta DR. En la germana vikipedio mi trovis ion taŭgan kaj mi el tio ĉerpas(bazita sur la germana teksto kaj tradukita per la helpo de Guglo):
Persekutanto de kristanojPaŭlo sekvis sian konvertiĝon de strikta fariseismo, kiu postulis ke prozelitoj (kiujkonvertiĝis al judismo, nejudoj) estu cirkumcidataj (Agoj 15,5). Li vidis sin kiel“fervorulo de la leĝo” (Gal. 1,14), kies regulojn ankaŭ la konvertitaj nejudoj tuteplenumu (Fil 3,6). En ĉi tiu persekutado li iĝis amara kontraŭulo de tiuj helenismaj judajkristanoj kiuj faris misiistan laboron en la juda diasporo, dum novbaptitaj ne-judajkristanoj dum la obeado al la Torao, ne devis fari cirkumcidon.Laŭ Luko, Paŭlo ĉeestis la ŝtonmortigon de Stefano, la unua kristana martiro (Agoj
7,58). Tiu aperis kiel la proparolanto de la grupo de grekoj, kiu komencis en lapra-komunumo en Jerusalemo la unuan mision al la nacianoj kaj kiu la templan kultonrifuzis kaj tiel venis en konflikton kun la sadukeaj templaj pastroj.Kie Paŭlo parolas pri sia eksa kristana malamikeco, li emfazas, ke li por la unua fojo
vojaĝis al Jerusalemo tri jarojn post sia konvertiĝo. La eklezioj en Judujo ne konis linantaŭe (Gal 1,18.22). Do la akuzo estis probable nur la judaj membroj de la helenismajkristanaj komunumoj ekster Palestino, kiuj ne strikte sekvis la Toraon.
Paŭlo estas elstara reprezentanto de la kristanismo. Sed antaŭ la konvertiĝo liestis Saŭlo, leĝofidela judo, kiu persekutis la kristanajn komunumojn helenismajn,kiuj ne plu estis leĝofidelaj. Se vi en DR per bildo memorigas la ŝtonumigon deStefano kiel unuan martiron, oni ne forgesu la kontribuon kaj la ĉeeston de Saŭlopro du kaŭzoj:
– Stefano preĝis por siaj murdistoj kaj ankaŭ por Paŭlo.– Dio plenumis la porpeton kaj konvertigis Saŭlon al Paŭlo.
Malfermu vian Biblion kaj legu:Agoj 7,54 Morto de StefanoAgoj 8 Persekuto de la komunumo en JerusalemAgoj 9.1 Konvertiĝo de Saŭlo.
Tre kore salutasSiegfried KRÜGER
Kara redaktoro,
64 DIA REGNO 3/2013
SVITAVY 2013Por multaj esperantistoj estas urbo Svitavy ligita kun Esperanto muzeo. Ĝi troviĝasen tipa konstruaĵo, kiun donacis al la urbo mecenato Valentin Oswald Ottendorfer(naskiĝinta en Svitavy) vivanta tiutempe en Usono. La domo estis konstruita dumla jaro 1891 kaj solene malfermita 21. 8. 1892 kajĝi funkciis kiel publika biblioteko, siatempe plejgranda germanlingva biblioteko en Moravio. En ladomo troviĝas reprezenta koncerta salono.
Muzeon kaj salonon Vi povos viziti dum ĉijaraKELI kongreso (3. – 10. 8.) Se Vi ankoraŭ ne aliĝis,Vi povas tion ankoraŭ fari, ĉar restas kelkaj liberajlokoj en la studenta hejmo. Do, aliĝu rapide – urboSvitavy atendas Vin. Informojn kaj aliĝilojn sendosal Vi Pavel Polnický (adresoj sur dua kovrilpaĝo).
1.Stamm, Sieglinde AT2.Hamajdová, Jaroslava CZ3.Oláh Margit Judit RO4.Popoviciu, Eugenia Ecaterina RO5.Farkas, Antal RO6.Polnický, Pavel CZ7.Bagi, Irén HU8.van Dijk, Els NL9.Borsboom, Ed NL
10.Birta, Sabolciu RO11.Pospíšil, Václav CZ12.Cousson, Philippe FR13.Ojasild, Endel EE14.Ojasild, Joonatan EE15.Scurt, Terezia Ildiko RO16.Laszlo, Maria RO17.Sandoz, Andreo CH18.Krüger, Siegfried DE
19.Ráczkevy-Eötvös, Ágnes HU20.Åradsson, André SE21.Åradsson, Bengt Olof SE22.Chrdle, Petr CZ23.Schaeffer, Hedwig DE24.Schaeffer, Karl H DE25.Filepp, Zita A. V. RO26.Tuinder-Dekker, Vera NL27.Tuinder Jef, NL28.Dubinová Jindřiška, CZ29.van Ganswijk, Wil NL30.Rohloff, Wolfram DE31.Lepping, Stefan DE32.Cayzac, Hanna FR33.Farkas, Eva HU34.Klimeš, Pavel CZ35.Polnický, Tomáš CZ
Aliĝintoj al KELI‐kongresoSvitavy, 3. – 10. aŭgusto 2013
DIA REGNO 3/2013 65
Tagordo por la jarkunveno de KELI 2013
1 Malfermo 2 Elekto de kunprotokolantoj 3 Akcepto de la tagordo 4 Komunikoj 5 Funebra memorigo 6 Sekretaria jarraporto 7 Kasista jarraporto 8 Raporto de la kaskontrolantoj 9 Diskuto kaj akcepto de la raportoj 10 Buĝetoj 11 Raporto de la redaktoro de DR 12 Estrarelekto 13 Kongresplanoj 14 Proponoj kaj sugestoj de la membroj 15 Fermo
Klarigoj:
(12) Ĉijare finiĝas la deĵorperiodo de Philippe Cousson kajSamuel Gaillard – ambaŭestas reelekteblaj
Korespondemuloj !
Salutojn:Mia nomo estas Viana Ibert Williams, mi estas kristano, kaj mi partoprenas kunmia familio en la Preĝejo Pentekosta de Cienfuegos, Kubo. Mi volas kontaktiĝikun evangeliaj kristanaj esperantistoj de diversaj landoj.
Pri mi: Mi nomiĝas Viana Ibert Williams kaj mia patrino estas Diana WilliamsSerrano. Mi havas 14 jarojn kaj ŝi 54 jarojn. Mi lernas muzikon kaj mia instrumentoestas la violonĉelo kaj mia patrino estas dekoracistino, radioamatoro kaj havasartriton en la manoj (sed en la nomo de Dio ŝi estas sana)
Nia adreso: [email protected] 57 entre 40 y 42 Edificio 2 Apartamento 2 Cienfuegos, CubaTelefono:(043)557013 +5358165569
Bone mi atendas vian respondon.Dio benu vin!
Viana
66 DIA REGNO 3/2013
Financa raporto de KELI 2012 (Ĉiuj sumoj en EUR)
Bilancoj fine de la jaroj 2011 2012
Aktivoj Stokoj de libroj 5.260,75 5.260,75 Stoko de kasedoj, E-Misio 116,00 116,00
Provizo 5.376,75 5.376,75
Postuloj (IKUE, UK-lukosto) 70,00 Kasista kaso 77,99 29,00 Sekretaria kaso 44,00 464,80 CIC ĝirkonto 799,47 731,69 CIC şparkonto 36.351,05 35.235,04 UEA-konto kelk-p 6.041,93 7.179,66
Monrimedoj 43.384,44 43.640,19
Sumo de aktivoj 48.761,19 49.016,94
Pasivoj Kapitalo 18.172,59 18.623,14 Rezulto de la jaro 450,55 1.623,13
Kapitalo entute 18.623,14 20.246,27
Dumvivaj membroj 2.327,64 2.211,26 E-Misio 6.894,51 6.894,51 Helpa kaso 3.412,60 3.412,60 Kongresa rezerva kaso 1.823,48 1.823,48 Literatura/Himnara kaso 12.941,57 12.941,57
Fondusoj entute 27.399,80 27.283,42
Evidente 603,00 1.242,00 Kreditoroj (brita kaso) 95,25 95,25
Kongresaj kotizoj 1.900,00 150,00 Antaŭricevitaj kotizoj 140,00 0,00
Transitaĵoj kaj pasivoj 2.738,25 1.487,25
Sumo de pasivoj 48.761,19 49.016,94
DIA REGNO 3/2013 67
Klarigoj kaj rimarkoj pri la bilanco 2012-12-31
AktivojStokojEn la lastaj kvar jaroj la vendado de la stokoj entute estis preskaŭ zero.Estus bone trapensi la veran valoron de nia stoko, kaj eble pli multe sendial malriĉaj, ne forte kristanaj landoj per la uzado de la Literatura /Himnara kaso.
PostulojEn 2012 KELI ne havis postulojn de IKUE pro la lu-kosto de la salonodum la Universala Kongreso, ĉar en Hanoio ni ne luis salonon.
MonrimedojKasista kaso estas ĉe Ágnes RáczkevyEötvös HU, kun malgranda sumo.Sekretaria kaso estas ĉe Pavel Polnicky CZ, kiu zorgas pri la presado kajdissendado de Dia Regno. KELI havas bankkontojn ĉe la franca CICbanko kaj ĉe UEA (kelkp).
PasivojKapitalo
Pasintjare la estraro decidis, ke estonte la legacojn ni montros aparte dumtri jaroj. Estis decidita, ke kune kun la sumo de la Informada/Varbadakaso, ankaŭ la legacoj estu montritaj en la sumo de la Kapitalo.La rezulto de la jaro 2012 estis 1.612,13 Eŭroj.
FondusojPasintjare la estraro decidis, ke estas vane aparte montri la sumon de laJunulara helpa kaso, ĝi estu kunigita kun la sumo de la Helpa kaso.La helpa kaso estas por la helpo al nepagipovaj membroj partoprenikongreson.
Transitaĵoj kaj pasivojEVIDENTE: 1.242 Eŭrojn la membroj donacis al Evidente je la fino de lajaro. La sumo jam estas transkontigita al la fonduso Zienderogen.La brita sekcio pagis antaŭ jaroj 95,25 Eŭrojn, ili ankoraŭ ne decidis pri lakonkreta celo de tiu ĉi mono.Kongresajn kotizojn (aliĝkotizojn) al la kongreso 2013 kelkaj membrojpagis en 2012. Membrokotizoj sekve estos librotenataj en tiu jaro, kiamĝi estas pagitaj.
68 DIA REGNO 3/2013
Rezulto 2012 kaj buøetoj 2012, 2013 kaj 2014 (Æiuj sumoj en EUR)
Buøeto Rezulto Buøeto Buøeto 2012 2012 2013 2014EnspezojKotizoj/Abonoj 2.700 2.694,08 2.750 2.700Kotiz- kaj kursdiferencoj 0 0Adopta Kaso 600 1.007,03 700 800
Kotizoj entute 3.300 3.701,11 3.450 3.500
Librovendado 100 14,00 100 50Rentumoj 600 883,99 600 850Profito el kongreso 100 335,00 200 200
Aliaj enspezoj 800 1.232,99 900 1.100
Enspezoj entute 4.100 4.934,10 4.350 4.600
ElspezojPresisto kaj sendado de DR 3.100 2.848,00 3.200 3.000Perantoj 10 0,00 10 10
Revuokostoj 3.110 2.848,00 3.210 3.010
Prezidanto 20 0,00 20 20Sekretario 65 65,00 70 70Redaktoro 250 0,00 250 250Kasisto/Matrikulisto 20 0,00 20 20
Estrarkostoj 355 65,00 360 360
UEA-kotizo 60 61,00 60 60Æambro de Komerco 0 0,00 0 0Kaskontrolo 200 188,99 50 50Bankkostoj 120 147,98 130 150Merituloj 50 0,00 60 60UK Lukostoj 70 0,00 70 70
Øeneralaj kostoj 500 397,97 370 390
Librovendado (kostoj) 90 0,00 90 90Varbado (Inf./varba kaso) 20 0,00 20 20Rabatoj de Perantoj 10 0,00 10 10
Aliaj elspezoj 120 0,00 120 120
Elspezoj entute 4.085 3.310,97 4.060 3880
Saldoj 15 1.623,13 290 720
DIA REGNO 3/2013 69
Klarigoj kaj rimarkoj pri la Rezulto 2012 kaj la Buĝetoj 2013/2014
Enspezoj
KotizojLa Kotizoj estis punkte planitaj, sed al la Adopta Kaso alvenis pli damondonacoj. La Adopta Kaso estas mondonacoj de la KELI-membraropor membroj, kiuj ne povas pagi la kotizojn aŭ nur parte. Ili estaspetataj kontribui “laŭforte”. Koregan dankon al ĉiuj donacintoj kajdonacontoj. En 2012 enfluis 1.007,03 Eŭroj.
Aliaj enspezojLa sumo de Librovendado estis multe pli malalta ol la planita sumo,sed la Rentumoj kaj la Profito el kongreso estis pli altaj ol la planitasumo.
Elspezoj
RevukostojLa kostoj de Dia Regno enhavas kaj la presadon kaj la dissendadon.
EstrarkostojEn 2011 la kostoj de la Redaktoro kovris du jarajn kostojn, pro tio en2012 tiu ĉi rubriko ne havas sumon.
Ĝeneralaj kostojTiu ĉi kategorio havas en 2012 UEAkotizojn, la kostojn de laKaskontrolo kaj la Bankkostojn.
Aliaj elspezojEn la jaro 2012 KELI ne pagis aliajn elspezojn.
Saldoj
La saldo de la jaro 2012 estis multe pli granda ol ni kuraĝis plani, kaj laplanita saldo por la jaroj 2013 kaj 2014 montras, ke la financa bazo deKELI daŭre estas kontentiga.
70 DIA REGNO 3/2013
informetoj
La 21-an de majo mortis niamembro Berend Opheikens je laaĝo de 84 jaroj. Pro anemio kaj
kormalfacilaĵoj li estis kelkajn tagojn enmalsanulejo, sed neatendite li tie for-pasis, ok monatojn post la forpaso de siaedzino.
Li interesiĝis pri lingvoj kaj sekve detio li lernis Esperanton, parte memstare,parte kiel kursano de mi. Li trovis baldaŭkorespondamikojn, unu en Kubo kajaliajn en la Ukraino, Belgio kaj Orient-
eŭropo. Li intencis viziti la klubkunvenojn de la groningena klubo kajvolonte partoprenus KELI-kongreson,sed tio ne okazis. Pli bone ol paroliEsperanton li povis senerare traduki kajskribi Esperanton kaj li estis entuziasmapri la lingvo. Mi ĉeestis la adiaŭandiservon.
Ni esperas, ke li ripozu en paco.
Wil van Ganswijk-Vlasblom.
Berend Opheikens
…ni mem havas respondecon dediĉipli da energio al la vivtenado de nialingvo mem. Min konsternas la malaltanivelo de scio de Esperanto flanke demultaj eĉ aktivaj esperantistoj. Kiomda novaj vortoj vi lernis hodiaŭ? Kiomda komplikaj konversacioj vi parto-prenis? Kiom da paĝoj legis? Laelektronikaj kanaloj faciligas lalernadon de Esperanto, sed ili nefaciligas la perfektiĝon, en la senco, ke
eĉ plej balbutaj esperantistoj povaselturniĝi en simplaj interkomunikajretaj.
Memoru: ni ne havas denaskajnparolantojn (almenaŭ ne en signifakvanto). Aliaj minoritataj komunumojnaskas siajn parolantojn; ni plejpartene. La etiko de esperantisteco postulas,ke vi pli bone lernu la lingvon, pli ofteutiligu ĝin, kaj pli ofte ebligu tiunuzadon al aliaj.
Ĉerpo el laprelego de Humphrey Tonkin dum
la germana E-kongreso en Nurenbergo 2013videbla ĉe: www.youtube.com/watch?v=loEVZ5wDUgs
DIA REGNO 3/2013 71
informetoj
Informiĝu ĉe: [email protected]
Bazaj informoj jene:Organizantoj: BEA, AIS- Bulgario,Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista/TOLE/, Internacia Universitato Kar-lovo kaj la Regiona Estraro de la ne-espertantista organizo “Scienc-teknikaAsocio en Bulgario”Honora protektanto: D-ro Emil Kabai-vanov, Urbestro de komunumo KarlovoOficiala lingvo: EsperantoLaborlingvoj: krom Esperanto ankaŭnaciaj lingvoj de la partoprenontoj ne-esperantistojRimarko: Tiuj, kiuj ne havas ebleconpartopreni la tutan Simpozion, povuspartopreni nur parte dum preferindajtagoj. La partoprenontoj ne estos de-vigotaj prelegi. Povus partopreni nur ladiskutojn.Aliĝo: Aliĝkotizo – 20 eŭroj.10 eŭroj por eksaj socialismaj landoj kajAfriko, AISstudentoj ne pagas aliĝkotizojnRimarko: Aliĝkotizo por dezirontojpartopreni ambaŭ seminariojnAEPAkaj la religian dum la tuta tempo de larestado en Karlovo/29.06-05.07.2013/-
estas nur 20 eŭrojLimdato por aliĝo: 25.06.2013La aliğkotizo estas pagebla per niabankokonto aŭ surloke. La aliĝontojestas petataj nur sendi la aliĝilojn ĝis lamenciita limdato.Numero de la bankokonto: /en eŭroj/UNICREDIT BULBANK 7 Sv. NedeliaSq. 1000 Sofia, BulgariaSWIFT BIC CODE UNCRBGSFIBAN BG 12 UNCR 9660 4422 0221 08Kotizoj por unu tranokto: 7 eŭroj/enkomuna loĝejo/ 2540 eŭroj /en hoteloj/Antaŭ kaj postseminaria ripozo: enKarlovo kaj ĉe la Nigra maro dezirontojpovus ripozi pagonte surloke malmulte-kostan tranoktadon.Vizoj: post la aliğpeto ni sendos al ladezirontoj invitilojn por la bulgara vizo.Adreso por aliĝo kaj informoj:Bulgario 4300 Karlovo p.k.44ESPERINFORMRetadreso: [email protected]/preferinde skribu rete /Telefonoj: +359 885056469 /tage kajnokte/ +359 335 5-50-50/nur vespere/
Invito al
Internacia seminario — La Religio Kaj La Homaro01-05 julio 2013, Karlovo
“La religio kaj la homaro” kunlige kun la scienca simpozio AEPA-2013,dononte eblecon ankaŭ al scienculoj parte partopreni nian religian seminarion kajpridiskuti teologiajn temojn.
Kun estimo kaj plej koraj salutoj Prof. Boĵidar Leonov
72 DIA REGNO 3/2013