20
KATOLIKA

KATOLIKA - Lublin

  • Upload
    others

  • View
    14

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

Page 1: KATOLIKA - Lublin

KATOLIKA

Page 2: KATOLIKA - Lublin

L K. U. E.INTERNACIA KATOLIKA UNUIGO ESPERANTISTA

Honora Prezidanto:Sac. Alfons BeckersRozenlaan, 5B - 3950 Beringen (Belgio)

Prezidanto:Sac. Duilio Magnaniviale C. Zavagli, 731-47037 Rimini/Forli, Italio

Vicprezidantoj:Sac. Roger Degrelle, B.P. 23, F-54510 Tomblaine, Francio;Sac. Jdzef Gotter, Trzebnice 113, PL-59.312Chocianowiec, Pollando

Sekretario:Antonio De Salvo

Kasisto:Sac. Felice Ruaro, 1-37010 Costermano (Verona), Italio

Estw o:A. Beckers, R. Degrelle, A. De Salvo, R. Forycki, J. Gotter, L. Kobor, J. Kondor, J. Korytkowski, F. Ruaro, J. Zielonka

Plenumkotnitato:AttJ/r/o: W. Mudrak; Belgio: E. Paesmans; Cefio- slovakio: J. Pastrnakova, M. Ŝvaĉek; Francio: L. Bourdon; F.R. Germanio: B. Eichkorn; Hispanio: M. Casanoves; Hungario: E. Stancz; Italio: A. Cic- canti, S. Giacchino, G. Pisoni; Hederlando: S. P. Smits; Pollando: J. Korytowska, J. Kos, B. Sobol; Svislando: F. Bommer; Usono: K. Laughery

Centra Oficejo:Via Berni, 9I - 00185 Roma (Italio)tel. (06) 7588388poŝta konto 23290000Direktoro: Antcnio De Salvo

Oficiala organo:Espero Katolika

Kotizo:22 svisaj frankoj aŭ egalvaloro

Registriĝo ĉe la Tribunalo de Romo(Registrazione presso il Tribunale di Roma) n. 17138, 11-2-1978

Respondeca Direktoro (Direttore Responsabile): Antonio De SalvoC.P. 4017, I - 00100 Roma Appio (Italio' tel. (06) 7810782 (vespere)

Presejo (Tipografia):RotatoriViale Manzoni, 22/b - Roma

JARKOLEKTO 79 - N. 737

NOVEMBRO 1982

Sur la kovrilo-. diakoniĝo de la juna Esperantisto Stanislaw Zyliriski (Pollando).

ENHAVO

163 La kristano 'kaj la morto (L. Giudice)

164 Dua Jarmilo de Maria (G. Felci)

165 J.J. Strossmayer - eklezia kaj po- litika homo (F. Gruiĉ)

167 Ni dartkas

168 La katedralo de Feraro (Carandina)

169 Provdka kristnasko-medito 1982 (W. Mudrak)

170 Afriko: Bklezio de la estonteco

171 Eklezia vivo en Azio

172 La kanzono de Etulo (G. Gozzano)

173 Martiro el Frislando (R. Mc Dermott)

175 Nikolao de Flŭe (A. Baur)

176 Legantoj skribas

177 Historieco de Jesuo Kristo

178 Kial la 25-a de decembro?

178 Kiu estas la ĝusta jaro de la nas- kiĝo de Jesuo?

179 Kial tiom da martiroj?

180 Landaj Reprezentantoj de IKUE

Periodico culturale - gruppo II I - pubbl. inf. 70% lire 600.

Kultura periodajo - monata - malpli ol 70% d» ceklamo - 600 lirojn.

Page 3: KATOLIKA - Lublin

LA KRISTANO KAJ LA MORTO

La morto de karulo estas tiel neimagebla, ke malgraŭ ĉia sperto ĉi-rilate, neniam ni kredas ĝin ebla. Ĉiam ĝi alvenas kiel io eksterordinara kaj nekredebla: neeblaĵo, kiu subite fariĝas realaĵo.

(Goethe)

Sinjoro, ne disigu min, postmorte, de tiuj, kiujn tiel tenere mi amegis surtere. Mi petas Vin: faru, ke kie estos mi, tie estu ankaŭ la aliaj kun mi, por ke mi povu tie ĝui ilian ĉeeston, tiel frue disde mi forprenitan sur la tero.

(Sankta Ambrozio)

Novembro tradicie estas monato dediĉita al la ikarmemoraj forpasintoj. La kristanoj preĝas por ili, kaj meditas pri la senco de la morto.

Ci-koncerne, jen esperantigo de du etaj ĉapitroj el taglibro, verkita de Liliana Giudice kiam ŝi perdis sian edzon.

Kiam mi deprimiĝas, mi serĉas konsolon pripensante la reviviĝon de Lazaro (Jo 11,1-44). Jesuo havis grandegan konsideron pri la doloro de la afliktitoj. Jorg Zink tradukas libere: « Jesuon trafis kolero kontraŭ la mal- nova malamiko de la homo\ la morto ».

Lutero interpretas ĉi tiun evangelian lbkon jene: « L<t okuloj de Jesuo pleniĝis de larmoj ». Aliaj tradukas tutsimple: « Jesuo ploris » (Jo 11,33). Sed, se Jesuo mem ploris super amilko, kiom pli rajtas plori ni! Li, kiu fariĝis vera homo, povas ja kompreni 'kiom da doloro mi havas. Li ne atendas, ke mi serikulpigu min pri miaj larmoj. Sufiĉas diri: « Sinjoro, Vi ja scias, kiom mi suferas; venu kaj helpu mini ».

Pliposte, en mian koron amikino metis dubon, kiu longtempe min turmentis. ŝi pensis, ke la kredo malakrigas la suferon. ŝiaj vortoj igis min malcerta, ĝis mi trovis komenton skribitan de mia edzo sur la Biblio, kiun al ni donacis nia parbkestro en la tago de nia geedziĝo: « La kredo ne evitigas al ni zorgojn kaj dolorojn, sed ĝi penetras iom post iom kaj en la zorgojn kaj en la dolorojn » Li pravas. Tiel ja estas. Mi suferas; mi suferas ne malpli ol nekredanto. Sed mi suferas sekura en Dio.

Dum mia edzo vivis, mi ĉiutage rekomendis lin al la Sinjoro, dirante: « h>enu lin, tenu Vian sanktan manon super lia kapo ». Kaj ĉu hodiaŭ mi ne plu preĝu, ke la Sinjoro lin benu, nur pro tio, ke li nun vivas en alia regiono de la regno de Dio? Ekde kiam la Sinjoro lin forvokis, mi preĝas por li kaj por tiuj kiuj, kiel li, jam revenis al la domo de la Patro: ke Dio benu nin kiel ilin, kaj nin akompanu, ĝis la fino de la tempo. Tiele preĝante, mi sentas min kunigita, en Dio, kun ĉiuj kiujn mi amas: ĉi-tie surtere kaj tie enĉiele: jen nia renkonto-purikto. Tiu ĉi maniero de preĝado donas al mi ĉiutage pacon, ĝojon kaj forton.

L. Giudice (trad. B.C.j

— 163

Page 4: KATOLIKA - Lublin

DUA JARMILO D E MARIA

SALUTON, MARIA

Ni proponas skizan klarigon pri la Dua Jarmilo de la Semnmakula:

1 - La Dua Jarmilo de Maria estas jubileo pri la dumila datreveno de lanaskiĝtago de Maria el Nazareto, la plej Sankta kaj perfekta kreitaĵo, la Cefverko de la kreado.

2 - La kialoj de tiu festado estas multaj kaj gravaj, ĉar Maria estas laSenmakula Virgulino; la tute Bela kaj Sankta; la Virga Dipatrino; la Resurektinta kaj la Cielenprenita; la Reĝino de la Cielo kaj de la tero; Vivo, Espero kaj Dolĉeco nia.

3 - Kiam? Ni atendas la decidigan vorton de la Sankta Patro. Samkiel agisPapo Pio la dekunua, kiu fiksis la jaron 1933 kiel Jubilean Jaron por festi la 19an jarcenton de la Elaĉeto, tiel eble agos Johano Paŭlo la dua por la Dua Jarmilo de Maria. Gi estos proksimuma dato, surbaze de la dato de la naskiĝo de Kristo kaj de la hebreaj kutimoj pri juna edzi- niĝo. Tiun daton oni povus opinii la jaron 1984 aŭ 1985.

4 - Intertempe, estas bone adresi al la Sankta Patro — fare de privatuloj,Institucioj, religiaj Asocioj, Parokoj, gereligiulaj Komunumoj, Ordenoj kaj Kongregacioj — humilajn kaj fidoplenajn petojn, por ke estu cele- brota, plej solene kaj fruktodone, la Dua Jarmilo de la naskiĝo de la Sanktega Virgulino.

5 - Kie? En la tuta mondo, ĉar ĉiuj homoj kaj ĉiuj popoloj estas spiritaj ge-filoj de Maria, kaj ĉiuj esperas je ŝia atenta kaj daŭra patrina protektado.

6 - Kiel? En la plej engaĝita maniero, ĉu en la preparado ĉu en la celebradode la Dua Jarmilo. Estas tiel grava ĉi tiu Maria-dato, ke ĝi postulas, el nia amo de Maria-gefiloj, la kunlaboron de ĉiuj bonfortoj. Oni devas konsideri la doktrinajn, devotecajn kaj praktikajn postulojn:a) de la organizado;b) de la planado;c) de la efektivigo de la dujarmila celebrado, je internacia, kontinenta, regiona, dioceza kaj paroka nivelo.

7 - Konklude-. neniu rajtas resti indiferenta kaj malvarma!La festo de la Dua Jarmilo de la Ciela Patrino estas proksima. Ciu persono, familio, paroko helpu per sia mana, intelekta kaj kora povo. Ĉiu gereligiula Ordeno, ĉiu religia Kongregacio, ĉiu Maria Sanktejo vete kon- kuru pri iniciatoj kaj starigu diskonigajn aranĝojn pri la Dua Jarmilo de Maria. Precipe estu aktiva kaj valorigata la Sanktejo de la Sankta Domo de Loreto, pro siaj ligoj kun la Senmakula Virgulino kaj Nazareto.Ni ĉiuj komencu plenumi ion, 'kaj tuj ekpretigu la plej belajn kaj par-

fumajn florojn por ilin donaci al la Ĉiela Patrino okaze de ŝia dujarmila na- skiĝa datreveno. Precipe, ni envolvu la mondon per la preĝo plej kara al

— 164 —

Page 5: KATOLIKA - Lublin

Maria kaj plej utila al ni: la Rozario. La preĝo de la konsekritaj personoj, de la senpekaj infanoj, de la suferantoj, de la persekutitoj pro la Kredo, alportu al la mondo la plej fruktodonan festadon de la Dua Jarmilo de Ma- ria. Estu! Estu!

Por la plej granda Gloro de Dio, la Patro, la Filo 'kaj la Sankta Spirito, kaj por la plej granda honoro de la Senmakula Virgulino. Amen!

Patro Gabriele Felci Direktoro de la Loretaj Mariaj Misioj

Monabejo de Kapucenoj 1-62018 Potenza Picena/MC (Italioj

La IKUE-anoj, post kaj pro la Sirikonsdkro al Maria, havas plian devon subteni ĉi tiun iniciaton honore al la Virgulino, des pli pro la oportuneco kaj graveco celebri la Duan Jarmilon de la Virgulino.

Sac. Duilio Magnani Prezidanto de IKUE

via F. Berni 9, 1-00185 Roma Utalioj

J. J. STROSSMAYER — EKLEZIA KAJ POLITIKA HOMO

La 1-an de Oktobro 1982, la Katedralo de Djakovo (Jugoslavio) celebris sian centan naŝkiĝtagon. Ci tiu « plej bela preĝejo inter Istanbulo kaj Vene- cio » (Johano XXIII), do la plej bela sur Balkana Duoninsulo, estis dediĉita « al la gloro de Dio, al la unueco de la Eklezioj, al la konkordo kaj amo de mia popolo » (vortoj de la episkopo Strossmayer, ensLribitaj super la ĉefa pordo).

Josip ĵuraj Strossmayer naŝkiĝis en OsijeE, la 14-an de februaro 1815, kaj mortis en Djakovo la 8-an de aprilo 1905. Liaj postmortaj restaĵoj ripozas en la kripto de lia Katedralo. En la jaro 1849 li estis nomita episkopo de Djakovo, kaj tiam komenciĝis lia tre riĉa kaj fruktodona agado, (kiu daŭris 56 jarojn. Strossmayer estis la plej elstara kroato de sia epolko: politikisto, kultura laboranto kaj, unualoke, eklezia homo — episkopo.

Por alproksimiĝo de la popoloj

Kvankam Strossmayer ne estis politikisto nek ŝtatisto laŭ vokiĝo, lia influo estis konsiderinda en tiama Kroatujo kaj ekster ĝi. Kiel batalanto por alproksimiĝo kaj unuiĝo de la sudslavaj popoloj li estis en daŭra kontakto kun la tiutempaj politikistoj en Zagrebo, Vieno, Moskvo kaj cetera Eŭropo. Okaze de la 900-jara datreveno de la bapto de rusoj li sendis saluttelegramon al la Caro, sekve de kio li estis riproĉita de la kortego en Vieno. Lia kultura agado estis tre multflanka kaj ĝi postlasis daŭrajn rezultojn, kiuj ankoraŭ hodiaŭ glorigas sian kreinton: li fondis kaj dumvive subtenis la Jugoslavan Akademion de Sciencoj kaj Belaj Artoj en Zagrebo, la Kroatan Universitaton

— 165 —

Page 6: KATOLIKA - Lublin

en Zagrebo, la Bildgalerion en la kadro de la Akademio en Zagrebo, kaj kon- struis la Katedralon en Djakovo. Ciu el la menciitaj verkoj, prenita aparte, jam sufiĉus kiel monumento por la estonteco, nevenkebla de la senkompata tempopaso. Li bone konsciis, ke la kulturo kaj kleraj homoj estas tre gravaj por la progreso de la popolo. Tial li grandanime kaj malavare subtenis junajn homojn, studentojn el diversaj slavaj popoloj, fondadis lernejojn, 'kolektis artaĵojn. En la jaro 1861 li financis la unuan eldonon de « iiulgaraj popol- kantoj » de fratoj Miladinov. Ci tiu antologio estis la unua kolekto presita de makedonaj popolkantoj, kiu poste estis reeldonita. Dum lia tempo Bosnio ankoraŭ ĝemis sub la turka jugo. Strossmayer zorgis por la klerigado de junaj franciskanoj el Bosnio, ĉar ili tiam estis defendantoj de la kristana po- polo sub la turka regado. En la dua duono de la 19-a jarcento Djkkovo estis gvida centro de la kultura vivo en Kroatujo. Strossmayer posedis grandajn bienojn, arbarojn, vinberejojn, brutaron, kaj li tute celkonscie uzis tiujn ri- ĉaĵojn por la progreso de la popolo, dirante, ke li redonas al la popolo tion, kio al ĝi apartenas.

Ĉefe, eklezia homo

Unualoke tamen Strossmayer estis nia plej grava eklezia homo — epi- skopo. La Katedralo estas lia ĉefverko. En la Unua Vatikana Koncilio li estis unu el la plej elstaraj patroj kaj oratoroj. Pro oportuneco li komence parolis kontraŭ la proklamo de la dogmo pri la papa senerareco — li timis, ke la proklamita dogmo povus malhelpi al la ekumenaj rilatoj inter la Katolika Eklezio kaj aliaj kristanaj Eklezioj — sed post la proklamo de la dogmo li akceptis ĝin kiel fidela filo de la Katolika Eklezio kaj tradicio. Li konsekris sian Katedralon al la unua el la Apostoloj, al la Sankta Petro, kaj enskribis en la kupolon la vortojn de Jesuo al Petro: « Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi kontruos mian Eklezion, kaj la pordegoj de infero ne superfortos ĝin » (Mt 16,18).

Strossmayer firme kredis je la reunuiĝo de la kristanaj Eklezioj en unu Eklezion, laŭ la deziro kaj preĝo de Jesuo: « Por ke ili ĉiuj estu unu, kiel vi, Patro, estas en mi, kaj mi en vi » (Joh 17,21).

Lia pli proksima deziro estis la alproksimiĝo de slavaj kaj precipe de sudlavaj popoloj. En ĉi tiu alproksimiĝo la kroata popolo ludus gravan rolon. Signoj de unueco jam ekzistas, kvankam ili estas parte forgesitaj kaj super- ŝutitaj de historia evoluo: ĉiuj slavaj popoloj, katolikaj kaj ortodoksaj, havas komunajn apostolojn Cirilon kaj Metodion. Strossmayer tre honoris la sanktajn fratojn Cirilon kaj Metodion, baptintojn kaj klerigintojn de la slavoj el la 9-a jarcento; li disvastigis ilian kulton, kaj starigis belegan altaron en sian Katedralon, dediĉitan al la sanktaj Cirilo kaj Metodio. Vere granda idealisto estis Strossmayer, sed liaj ideoj estis realecaj.

Biblio de la Malriĉuloj

La Katedralo estis konstruata dum 16 jaroj, inter 1866 kaj 1882. Du sveltaj turoj leviĝas ĝis la alteco de 84 metroj; la konstruaĵo, el rugaj brikoj,

166 —

Page 7: KATOLIKA - Lublin

estas videbla de malproksime. La novromana stilo, 'kombinita kun la kupolo, estas signo de la unueco inter Oriento kaj Okcidento. La plano de la Kate- dralo estas je latina kruco. ĉe la kruciĝo de la navoj staras unu el la plej belaj altaroj en la mondo. La perloj de la Katedralo estas ĝiaj koloraj bildoj- freskoj, 'kiuj reprezentas la Biblian historion de la Malnova kaj Nova Te- stamentoj, veran « Biblia pauperum », t.e. « Biblion de la malriĉuloj », laŭ la tradicio de la mezepokaj preĝejoj. La pentristoj estis patro kaj filo Alek- sandro kaj Ludoviko Seitz.

En la transversa navo 'kaj en la absido estas pentritaj scenoj el la vivo de Jesuo: Maria vizitas Elizabetan, Naskiĝo de Jesuo, Adorado de Magoj (kun la reprezentantoj de sudslavaj popoloj), 12 jara Jesuo en la Templo, Bapto de Jesuo, Prediko sur la monto, Jesuo en la domo de Maria kaj Marta, Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kronado de Maria en la ĉielo, Jesuo sanigas la mal- sanulojn, Jesuo forpelas la vendantojn el la templo, La lasta vespermanĝo, Pcrfida kiso de Judaso, Priploro de la morta Jesuo sub la Kruco, La vaka tombo (« Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj? », Lk 24,5), ĉieliro de Jesuo.

En la ĉefa navo troviĝas 10 scenoj el la Malnova Testamento: Adamo kaj Eva, Forpelo el la Paradizo, La diluvo, La ofero de Noa, La ofero de Abrahamo, Jozefo vendita en Egiptujon, Moseo en Nilo, La Dekalogo, Samuelo sanktoleas Davidon, Davido kaj Goljato.

Krom ĉi tiuj koloraj freskoj estas pentritaj ankoraŭ ses helmalhelaj duon- rondaj bildoj kun epizodoj el la vivo de Sankta Petro: Vokado de Petro (« Sekvu mini »), Petro en la akvo, Jesuo transdonas la ŝlosilojn al Petro, La koko 'krias kaj Petro ploras, Mirakla saviĝo de Petro el la karcero, Morto de Petro.

La Katedralo de Djafcovo vere estas la plej grava kultura kaj eklezia monumento en Kroatujo 'kaj Jugoslavujo, fiero de Strossmayer kaj de nia popolo.

Franjo Gruiĉ, Jugoslavio

Donacis monon por la Fonduso « Pentekosto »:Hispanio-. Casanoves; Italio-. Busato, Paroko « SS. Giovanni e Pao-

lo » en Rimini, Pisoni.Donacis monon por la Fonduso « Senmakula »:Hispanio-. Casanoves; Italio-. Paroko « SS. Giovanni e Paolo en Ri-

mini », diversaj anonimaj bonfarantoj.A1 ĉiuj donacintoj, multajn dankojn.

— 167 —

Page 8: KATOLIKA - Lublin

LA KATEDRALO DE FERARO

Dekkvar jaroj por restaŭrado estas longaj: tamen ili estis bezonataj, por restarigi la fasadon de la Katedralo de Feraro (Emilio, norda Italio), konsekrita en 1135 al Sankta Georgo, laŭ grandioza romanika stilo kaj gotika kompletigo. Post la forigo de skafaldoj, ondumitaj ladoj kaj plastaj kurtenoj, la fasado ekaperis en sia tuta brilo ankaŭ al la feraraj geknaboj, kiuj, ĝis nun, pri ĝi nur aŭdis paroli aŭ vidis bildojn en arthistoriaj libroj. Fasado 'kun Sankta Georgo rajdanta, kiu piedtretas la drakon, kun sirenoj kaj centaŭroj, fantaziaj bestoj, anĝeloj 'kaj profetoj, 'kaj diabloj kiuj pelas la damnitojn en bolantan kaldronon, kaj aliaj kiuj ĵetas ilin en la faŭkon de monstro, dum la beatuloj iras al la gloro de Paradizo. Estas arikaŭ Mikaelo la Cefanĝelo, kiu per pesilo pesas la meritojn kaj la 'kulpojn de la animoj, dum iu fripona diableto alkroĉiĝas al unu el la pesiltasoj por ĝin pendigi al si.

Rakontoj skulptitaj kaj pentritaj en la ĉeftrabo, en la pilastroj, sur la loĝieto, inter la ogivoj: la fasado de la katedralo de Feraro estas granda rakonto, mistika kaj simbola, kiu tiam trafadis la fantazion de la popolo, analfabeta, sen libroj, plena de spirita fervoro ikaj aprikalipsaj superstiĉoj. Tiam Feraro nombris 10 mil loĝantojn, malriĉajn, kiuj vivadis en domoj kun pajla tegmento. La konstruado de la preĝejo estis iniciatita de la konsulo Vilhelmo Adelardi, kiu alvokis lertan arkitekton, Lanfranko-n (eble el Lom- bardio), kaj aron da artistoj, kiuj — laŭ la tiama kutimo — havis grandan fantazion, ne zorgis pri estonta famo, estis malbone pagataj kaj ricevis neniun honoron: por ili gravis nur la bona plenumo de laboro kaj la gajno en la konkurenca komparado kun aliaj konstruantoj.

Ciuj civitanoj estis implikataj en la 'konstruado de la preĝejoj, kiel metiartistoj, masonistoj, aŭ simplaj manlaboristoj por la transporto de ma- terialoj kaj la starigo de skafaldoj. Laboro, kiu daŭris multajn jarojn, kaj

Feraro (Italio), Katedralo: detalo de la fasado (Foto Pres. Cons. Ministri}

— 168 —

Page 9: KATOLIKA - Lublin

fierigis ĉiujn. La 'konstruata Katedralo pliriĉiĝis 'konstante per novaj aldonoj: marmoro venis el Verono, ligno el la Alpoj; novaj arkitektoj kaj skulptistoj, kiuj konis la francajn katedralojn de Chartres, Reims, Notre Dame en Parizo, alportis novajn ideojn: la romaniko iĝadis pli ĝentila per gotikaj linioj. Kunlaboradis la tuta loĝantaro, kaj la konstruado estis kolektiva verko. Oni faradis komparojn kun la proksimaj katedraloj kaj abatejoj de Modeno, Kremono, Parmo, Plaĉenzo kaj Nonantolo. « Nia katedralo devas esti la plej bela! »; kaj en tia spirito ĉiuj kontribuis al la laboro. La katedralo, tiel, iĝis la koro de la urbo. Post ĝia kompletiĝo (dank’ al la renesanca artisto Leon Battista Alberti, kiu planis la sonorilturon), la preĝejo pleniĝis por dankaj tedeumoj, aŭ por preĝpetoj en la jaroj de pesto, aŭ por nobelaj geedziĝoj kaj entombigoj. Ankaŭ kelkaj papoj estas tie sepultitaj. Sub ĝiaj volboj paŝadis Ariosto, Tasso kaj Koperniko. Poste, katastrofa tertremo en 1570, kaj la pluvo kaj la frosto de 8 jarcentoj. Fendoj mahkis la murojn, la statuoj disfalis al pecoj. Fine, en 1968, komenciĝis la riparaj laboroj, laŭ novaj teknikoj. La statuoj denove fariĝis buntaj, simile al tiuj de la katedralo da Strasburgo: jen pruvo de intensaj kulturaj interŝanĝoj ankaŭ en epoko kutime taksata « malhela ».

(Carandina, trad. A.D.S., laŭ Radio Roma-Esperanto)

PROVOKA KRISTNASKO-MEDITO 1982

« Gloro al Dio en la altoj kaj Paco sur tero al homoj de Di-favoro!

Cu eble servas al la Dia gloro,se la riĉaĵojn ni de tiu terokaj fruktojn de streĉiga hom-laboronur utiligas por armado-sfero?Milmil gefratoj pro malsato luktas;al ili armilaron ni liveras,amasomortigilojn plu produktas,por tiel profitegi, ni preferas.Sed ĉio ĉie nur « defendocela »!Jen sonas hipokrita la proklamo;daŭriĝas la diabla lud’ kruela,en blinda iro al tutmonda dramo.ĉu rajtas ni Kristnaskon festi pie,regataj de brutala mamon-emo,« Adoro » nia fakte estas tie,ne ĉe la Di-Infan’ de Betlehemo!Nur plena pensoŝanĝo tutanima, kora,nin savos, homon faros ree Di-favora!

Walter Mudrak, Aŭstrio

— 169 —

Page 10: KATOLIKA - Lublin

AFRIKO: EKLEZIO DE LA ESTONTECO

Afriko, grandega mozaiko el pli ol 850 etnoj 'kun preskaŭ sama nombro da diversaj lingvoj, havas nuntempe cirkaŭ 457 milionojn da loĝantoj sur teritorio de 30 milionoj da kvadrataj kilometroj. Du trionoj de la tuta loĝantaro estas sub la aĝo de 20 jaroj. Afriko ekspansias ne nur demografie (oni konjektas, ke ĝi atingos 800 milionojn da loĝantoj je la fino de la nuna jarcento), sed ankaŭ ekonomie kaj politike.

Ankaŭ la 'katolika Eklezio fariĝas pli 'kaj pli grava: la 'katolikoj 'kreskas ritme de po du milionoj jare. Ili estis unu procento en 1900, kaj atingos 18 procentojn en la jaro dumila.

La procezo de afrikaniĝo de la episkoparo estas kuraĝiga fakto. Du trio- noj de la Episkopoj de la kontinento estas afrikanoj. Konsiderante, ke la mo- derna evangelizado de Afriko 'komenciĝis nemulte pli ol antaŭ unu jarcento, oni devas agnoski, ke ni estas antaŭ Bklezio 'kun granda kreivo.

Sed, eĉ se estas kuraĝiga la nombra kresko de la baptitoj, ne mankas problemoj, kiujn 'kaŭzas la ŝtatigo de la lernejoj (ĝis antaŭ nelonge eminentaj kanaloj de evangelizado), la urbaniĝo, kiu elradikigis grandegajn hom-amasojn de la -kamparoj, la rifuĝintoj, la malsufiĉo de pastroj (nur 17.122, 'kies du trionoj estas eksterlandanoj, kaj 'kiuj devas animzorgi po 3.302 fideluloj; 5.386 nepastraj religiuloj; 35.569 fratinoj 'kaj 125 'konstantaj diakonoj).

Krom la politikaj malfacilaĵoj, inter ceteraj problemoj valoras mencii tiun pri la kristana geedziĝo kaj familio; eble ĝi estas la ĉefa problemo de la junaj afrikaj Bklezioj, 'kiel rimarkigis la Papo en sia parolado en Kinŝaso (Zairo). En pluraj regionoj 80% de la katolikaj geedzoj ne akceptas la reli- gian geedziĝon, ĉar ili taksas ĝin tro peza.

Eble ĝuste pro tio Johano Paŭlo 2-a, en la paroladoj faritaj dum siaj vizitoj en Afriko, plurfoje revenis al tiu ĉi temo: « Estu speciale aktivaj — li diris en Kaduna (Niĝerio) al la katekistoj kaj al la katolikaj virinoj — en la diversaj iniciatoj javore al la familio. Kontribuu por aranĝi kaj mastrumi novajn centrojn de preparo de knabinoj al geedziĝo. Laboru en la geedziĝaj konsultejoj je dioceza nivelo. Helpu la familiojn trafitajn de malfaciloj, kaj defendu la vivon en ĉiuj ĝiaj fazoj, ekde la unua koncipiĝo-momento... En ĉiuj ĉi aferoj vi respegulas la homan tenerecon kaj dian arnon de Kristo mem kaj de Lia Patrino ».

Alia tasko, 'kiun hodiaŭ la afrikaj Eklezioj devas alfronti, estas la en- kulturigo, tio estas la « enkarnigo » de la Evangelio en la lokajn kulturojn, devo kiu apartenas speciale al la indiĝena pastraro. « La afrikaj kristanoj — diris en la episkopara sinodo de 1974 Mons. Zoa, ĉefepiskopo de Jaundeo (Karmerunio) — havas la taskon, en komuniko kun Petro, esprimi, celebri kaj travivi sian kredon en afrikana stilo ».

— 170 —

Page 11: KATOLIKA - Lublin

Afriko, dum arikoraŭ longa tempo, bezonos ĉksterlandajn misiistojn — kiel ripetadas la plej engaĝitaj afrikaj Episkopoj — precipe ĝi bezonos fa- kulojn en diversaj kampoj de la animzorgado, ne nur tradicia (katekizado), sed ankaŭ moderna, kiaj la sociaj komunikiloj.

Estas 'komuna konvinko, ke la kristanismo havos brilan estontecon en Afriko, sed kondiĉe, ke ĉiuj kunlaboru kun humileco kaj fidemo.

(EZ «Popoli e Missioni» 19/82, trad. B.C)

EKLEZIA VIVO EN AZIO

Azio estas la plej vasta kaj kompleksa el la kontinentoj. Krom tio, ke ĝi estas la fontloko de la religioj (hindua, hebrea, konfucea, ŝintoa, krista- na, islama...), ĝi estas arikaŭ la teritorio de nerezistebla demografia kresko, de lepro, malsato, analfabeteco. Tamen, la azia mondo, pro enkonduko de la moderna progreso kaj organizado de la popolaj amasoj, estas preparan- ta la grandajn potencojn de la estonteco.

Kaj kian perspektivon havas la Bklezio? La statistikoj, Ikaj la rilato inter la kresko de la tuta loĝantaro kaj tiu de la kristanaro, ne estas 'kura- ĝigaj. La « eta kristana grego » estas malpli ol tri procentoj de la tuta lo- ĝantaro, kaj tiu misproporcio pli kaj pli grandiĝas.

Ankaŭ la soci-politika situacio ŝajnas ne favora al la evangelizado. Krom landoj malkaŝe kontraŭaj al la misia kaj aktiva ĉeesto de la Eklezio, aliaj estas ne malpli problemodonaj, ĉar ili vidas en la katolikismo malhelpon al la apliko de iliaj principoj; aliloke, rekresko de naciismoj estigas rigidan sinfermon kontraŭ la kristanismo.

Pri la 60 milionoj da katolikoj kaj pri la 97 procentoj da nekatolikoj en Azio zorgas nur 27 mil pastroj, 6.600 fratoj kaj 87 mil fratinoj. Plej grava problemo estas, do, la malmultenombra apostolada personaro.

Alia problemo estas la urĝo de enkulturiĝo (adaptiĝo de la Evangelio al la lokaj kulturoj, sen perfidi ĝin): tiu procezo postulas studadon daŭran, paciencan, en bonvola dialogo kun la orientaj religioj.

Malgraŭ la supre menciitaj problemoj, la « eta grego » de Azio havas en si riĉaĵojn esperigajn por ĝi kaj modelaj por la Bklezioj de la aliaj kon- tinentoj. Inter tiuj riĉaĵoj, la azia Episkoparo faras mencion pri « metodo de preĝado riĉe evoluinta kuntrenanta la tutan personon, preĝado el profunda enmeniĝo kaj intimiĝo; tradicio de asketismo kaf abstinenco; kontemplo- praktikoj komunaj kun la antikvaj orientaj religioj; formoj de simpligita preĝado; aliaj popolaj esprimoj de kredo kaj de pieco fare de homoj kiuj, en la ĉiutaga vivo, sincere adresas al Dio siajn korojn kaj mensojn ».

Alia esperiga fakto estas la preskaŭ 12 mil grandaj Seminarianoj (9 mil en 1974), kiuj sin preparas al pastreco, kaj de Ikiuj oni speciale postulos, ke ili donu al sia Bklezio « azian vizaĝon ».(El la misia gazeto « Popoli e Missioni »; el la itala tradukis kaj koncizigis B.C.).

— 171 —

Page 12: KATOLIKA - Lublin

LA KANZONO DE ETULO

Laŭ antikva bretona legendo

Mortis panjo, kaj Etulo hejme vivi ne plu povas; ĉe 1’ dezerta flamobrulo tute sola li sin trovas; poste siajn aĵojn prenas, kaj kun vesto la plej bona foren, al ekspedici’.Cele al bonŝanc’ li venas kun pakaĵo tre ĉifona al la urbo, tien ĉi.Post tuttaga marŝopeno li al mastro sin prezentas:« Ho bakisto, por posteno jen lernant’, se vi konsentas ». La bakisto kun 1’ edzino ridas, ridas mirigita:« Vere eta estas vi: ĉe ni estas malinklino por lernanto bebkvalita!Vi ne taŭgas ja por mi ».Ce 1’ palaco de la Reĝo li prezentas sin fiere:« Afz vagadas nun sen leĝo, igu min soldato, vere! ».« Cu per lanco kaj kiraso » kun ridet’ la Reg’ admonas « soldatiĝi volas vi? Nutristinon vi bezonas!Tro malgranda via raso: vi ne taŭgas ja por mi ».

Jen milito: ĝi teruras; sangoplenaj kampoj, stratoj; al la fajr’ Etulo kuras en la vicoj de 1’ soldatoj. Kugloj dum atak’ senhalte superflugas lin de alte kvazaŭ kun kompat’ al li.« Estas la viret’ ĉarmeta, sed por ni tro malgrandeta; li ne taŭgas ja por ni!La vizaĝon fine boras al Etulo kuglo griza; el la tru’ 1’ animo soras (*) al la alto paradiza.Sankta Petro diras: « Bubc, ni bezonas Cefanĝelon Vi ne faras eĉ Anĝelon kaj eĉ etas por Kerubo...Vi ne taŭgas ja por ni ».Sed el sia dia trono Jesu’ Kristo subenvenas al Etul’; kun ama tono « Kial tia dir’ senkora, ho pordisto mishumora? Etul’ restu tie ĉi.Li ’stas eta, en mizero, sen amiko, dom’, espero: por mi taŭgas ĝuste li... Sankta Petro, ja en vero, en ver’ diras mi al vi... ».

Guido Gozzano

E1 la itala tradiikis Carlo Minnaja

(*) Sori: supreniri.

172 —

Page 13: KATOLIKA - Lublin

MARTIRO EL FRISLANDO

Ciu katolika Esperantisto, se ne ĉiu katoliko, jam scias pri S. Maksimilia- no Kolbe, kiu oferis sian vivon por kunkaptito en Auschwitz/Oŝwi?cim, kul- mina gesto de franciskana sindediĉo al Dio kaj la prpksimulo.

Malpli 'konata, eksterdube, estas alia pastra heroo de la naziaj ikoncen- trejoj, kiu tamen ege similas diversmaniere al S. Maksimiliano. Temas pri la nederlandano (pli precize friso), Titus Brandsma, kiu pereis en Dachau en julio 1942.

Ankaŭ li, ĝisosta karmelano, elstaris pro speciala sindonemo al la Dipatrino. Ankaŭ li, spite al sano kronike malfortika, atingis altajn akademiajn honorojn, kiuj kulminis kiam oni nomis lin Rektoro de la Universitato de Nijmegen en 1932. Plue, kaj ankoraŭ simile al S. Malksimiliano, P. Brandsma multe okupis sin pri ĵurnalisma agado, kiel moderna kaj efika rimedo disvasti- gi la bonajn novaĵojn de la Evangelio.

Ci tiu agado efektive kostis al li unue la liberecon kaj fine la vivon mem. Jam en 1935 la nederlandaj Episkopoj eletktis lin kiel Spiritan Konsilanton al la Sindikato de ĵurnalistoj. Lia lasta devo ĉi-rilate estis komuniki al la redaktoroj de la katolika gazetaro gravan decidon — des pli malfacilan pro ĝiaj antaŭvideblaj selkvoj — fare de la Episkoparo: la redaktoroj nepre rezistu al naziaj postuloj, rifuzante publikigi ĉiun ajn reklamon por la nazia partio. Tiun decidon P. Brandsma sciigis ne poŝte, sed, kun granda morala kuraĝo, per serio da personaj vizitoj. Li ĵus kompletigis la rondvojaĝon, kiam la Ge- stapo lin arestis.

En Dachau, kie la gardistoj lin persekutis per kruelaĵoj esceptaj eĉ en tiu fifamejo, P. Brandsma baldaŭ konatiĝis pro siaj kuraĝo, sindonemo kaj travi- debla bonkoreco kristana. Nur kvin semajojn li travivis tie, preĝante por la sadismaj torturantoj, konsolante kaj kuraĝigante kunkaptitojn, ĝis mortiga injekto ĉesigis liajn suferojn. Tamen li neforgeseble imponis al multaj, kies sola cetera intereso tiutempe estis la lukto por vivadi. ”Se iu ajn estis mar- tiro”, atestis kunsuferinto, ”tio ja estis Titus” .

Dachau estis la lasta stacio de lia krucvojo. ĉe la unua, en la malliberejo de Schevenigen, P. Brandsma jam verkis poemon, kies mesaĝo ne malpli vali- das por la hodiaŭa mondo. En Esperanto ĝi tekstas jene:

Jesuo, 'kiam mi rigardas Vin, denove mi elkvivas de Vi mem. ĉar Via Koro daŭre amas min, kvazaŭ per aparta amikem’.Kuraĝon plian tio jam postulas, aflikto devas esti mia ĝoj’; ĉi-maniere mi al Vi similas, kondukas al la Regno kruta voj’.Mi estas en sufero ja benita — por mi senteblas ne plu la dolor’,

— 173 —

Page 14: KATOLIKA - Lublin

sed sort’, ho Dio, plene elhktita por unuigi min kun Via Kor’. ĉi tie tutsilenta, tutsoleca, mi restu, kie vintra frost’ tremigas; forestu kompanio homfrateca — ĉi tie izoliĝo ne lacigas.Tial ke Vi, Jesuo, apudestas; neniam pliproksimis amo Via.Do restu kie mi, kaptito, restas, Jesuo dolĉa, ĉefbonaĵo mia.

Roderic McDermott, Britio

Memoriga kaj Pentofara Kapelo en la iama Dachau-Koncentrejo

• MONATO, internacia magazino sendependa, estas unika periodaĵo en la internacia lingvo. Eldonanto: TK/STAFETO, Miksebaan 65 A, B-2130 Brasschat, Belgio, poŝta konto 000-04222856-33. ĉefredaktoro: Stefan Maul. 40 paĝoj DIN A4, riĉe ilustrita, 11 kajeroj jare. Jara abono: 960 belgaj frankoj aŭ egalvaloro.

• Agata Sklad, ul. K. Wielkiego 13/16, PL-67.400 Wschowa, Pollando, 16-jara lernantino de matematiko kaj fiziko, deziras korespondi, precipe pri historio kaj filmoj.

— 174 —

Page 15: KATOLIKA - Lublin

NIKOLAO DE FLUE

Antaŭ iom pli ol kvincent jaroj minacis interna milito inter la svisaj kantonoj, ĉar il ne konsentis pri diversaj politikaj problemoi. En la lasta mi- nuto, 'kiam jam ne ekzistis espero, ke oni povos eviti militon, kompromiso estis atingita dank’ al la konsilo de eremito Nikolao de Flŭe (Niklaus von Flŭe). Kiu estis tiu homo, kies konsilo estis tiel respektata? Lia biografo kaj lia personeco estas tiel eksterordinaraj, 'ke ankoraŭ nun oni konsideras lin kiel patronon de Svislando. La katolikoj adoras lin kiel sanktulon, la protestantoj admiras lin kiel grandan saĝulon. La papo sanktigis lin en 1947, sed jam en la antaŭaj jarcentoj la homoj preĝis al li kaj pilgrimis al lia eremitejo. Niklaus von Flŭe vivis de 1417 ĝis 1487; dum kvindek jaroj li estis homo de la mon- do, dum la lastaj dudek jaroj li estis eremito. 'La vortoj « homo de la mondo » povas esti miskomprenataj, li neniam estis mondano, sed li vivis kiel ordinara homo, havis familion, profesion kiel kamparano kaj transprenis politikajn oficojn. Lia transiro en alian sferon ne estis sekvo de subita konvertiĝo aŭ vekiĝo, sed maturiĝis en homo, kiu jam kiel infano havis fortan religian senton. Oni rakontas ke ofte, kiam la aliaj knaboj petolis, li retiris sin por preĝi kaj ekzercis sin per fastado. Niklaus von Flŭe vivis en la kantono Obwalden, kiu estas tre montara regiono, en tiu epoko preskaŭ fortranĉita de la mondo, kaj tamen tiu memstara respubliko de kamparanoj tre vigle partoprenis en la po- litikaj kaj militaj bataloj, kiujn trairis la tiam ankoraŭ juna svisa federacio, en kiu Obwalden estis unu el la tri unuaj membroj. Nikolao de Flŭe estis tre respektata persono, li fariĝis membro de la kantona registaro, juĝisto, kaj en la militiroj li partoprenis atingante la rangon de 'kapitano. Tamen li fa- riĝis granda paciganto, kaj oni povas nomi lin la unua svisa pacifisto. Liaj spertoj en tiu mondo, kiu en tiu 15-a jarcento estis aparte maltrankvila, brutala kaj materialisma, tre turmentis lin. Tiu epdko, en kiu ankaŭ la eklezio trairis dekadencon, kiu fine provokis la reformacion, naskis ankaŭ fortan kontraŭan movadon; la mistikismo eikfloris, certe Nikolao estis influita de ĝi. Kiam li estis kvindekjara lia interna transformiĝo aŭ maturiĝo estis tiel forta, ke li sentis sin vdkita de Dio por fariĝi eremito. Tamen li ne volis decidi tion sen la konsento de sia edzino Dorotea. Li havis kun ŝi dek infanojn, la plej aĝa estis pleflkreskulo kapabla transpreni la estradon de la farmobieno, la plej juna kuŝis arikoraŭ en la lulilo. Dorotea, pri kiu ni scias tre malmulte, konsen- tis fariĝi vidvino de vivanta viro, certe ne ĝoje sed libervole, ĉar ŝi ja konis la religiajn impulsojn de sia edzo. Nun estante kvindekjara, Nikolao forlasis hejmon kaj familion, kio en lia tempo vekis grandan atenton kaj eĉ kritikon, kaj li ekpaŝis al la direfkto de Alsaco, kiu tiam estis centro de la mistikistoj. En proksimeco de Bazelo li havis vizion, kiu revokis lin al lia patrujo, kaj nun Nikolao reiris hejmen, sed ne al sia domo, sed en la arbaron, en mallarĝa valo, kie li konstruis kabanon, post 'kiam alia vizio estis montrinta al li la lokon. Lia renomo kiel pia eremito tiel rapide kreskis, ke jam post unu jaro liaj samlandanoj konstruis al li kapelon, apud kiu ili konstruis por li ĉelon, kiu tamen estis tiel malgranda ke li eĉ ne povis rakte stari en ĝi. Tie li dormis

— 175 —

Page 16: KATOLIKA - Lublin

sur la planko, li portis kuton kiel almozpetanta monako, neniujn ŝuojn, kaj li nek manĝis nek trinkis. Tiu daŭra fastado siatempe vekis admiron kaj dubojn, sed pri tio ekzistas tiom da dokumentoj. ke ni ne plu rajtas dubi pri tio. Pri tiu temo kaj pri mirakloj, kiujn rakontas malnovaj kronikoj, mi ne volas insisti, sed ili ludis rolon en la ekleziaj procesoj en Romo, kiuj rezultigis en 1671 la papan deklaron ke Nikolao estas beatulo kaj en 1947, ke li estas sanktulo. La nekutima elemento en la vivo de la eremito Nikolao estas lia rolo en la publika vivo; li ne vivis kiel izolulo en iu fora sovaĝejo, sed lia eremitejo estis tiel proksima al lia origina vilaĝo Sachselen, ke li ĉiun dimanĉon povis iri tien por ĉeesti la diservon. Pli kaj pli da homoj pilgrimis al li, la piuloj por peti de li helpon en mensaj kaj korpaj malfacilaĵoj kaj malsanoj, la politikistoj por serĉi konsilojn. La pilgrimado al li fariĝis tiel grandskala, ke la registaro devis protekti lin kontraŭ la alfluon. Li mem kutimiĝis dediĉi la matenon al preĝado kaj meditado, dum poste oni povis viziti lin. Ankaŭ lia familio kelkfoje iris al li. Dank’ al la spertoj dum sia antaŭa vivo, dank’ al la kontaktoj kun la mondo, li estis bone informita pri la publika vivo, kaj la konsiloj, kiujn li donis, baziĝis sur konkreta scio kaj sur eksterordinara inteligenteco. Li sciis nek legi nek ŝkribi, sed li travidis la problemojn ĝisfunde kaj prijuĝis ilin senpartie. Pro tio, eĉ de malproskime venis al li senditoj de eksterlandaj po- tencoj, por ekscii lian opinion pri politikaj problemoj aŭ peti lian arbitradon. Inter tiuj liaj petitaj intervenoj la plej grava estis sendube lia perado kaj repacigo de la svisaj federacianoj en 1481, dank al kiu li efektive savis la federacion en plej kriza momento.

A. Baur (laŭ Svisa Radio Internacid)

LEGANTOJ SKRIBAS

• La Redaktoro trafe respondis al samideanino de Nederlando (v. EK 7/82 p. 103), al kiu ne plaĉas la enhavo de EK.

Se ŝi konus la ĉehan lingvon, mi volonte abonus por ŝi iun ĉehan gaze- ton. Tie oni ne laŭdas okcidenton; kaj se tiu samideanino tralegus nur unu ekzempleron, ŝi verŝajne akirus la opinion, ke tiu « Oriento » estas surtera paradizo.

Ankaŭ pri la Papo oni ne skribas tie; se hazarde jes, tamen nur klaĉma- niere.

El Cefioslovakio

• La « Veterana Esperantista Klubo » (ĉe s-ino Julie Winter, Obere Str. 8, D-3549 Wolfhagen 1, F.R. Germanio) decidis, kiel 'kontribuon al la celebrado de la 100-jara datreveno de Esperanto, registri ĉiujn vivantajn malnovajn geesperantistojn el la tuta mondo, kiuj lernis Esperanton antaŭ 1948.

La koncernatoj bonvolu anonci sin ĉe la supre indikita adreso, koni- gante sian nomon, adreson, jaron de naskiĝo kaj jaron de Esperantiĝo.

Car oni planas raporti pri la rezultoj de la enketo jam okaze de la venontjara Universala Kongreso en Budapeŝto, la koncernatoj sin anoncu kiel eble plej rapide.

— 176 —

Page 17: KATOLIKA - Lublin

HISTORIECO DE JESUO KRISTO

Kiajn historiajn dokumentojn lasis la antilkveco pri Jesuo? Ili devenas el tri diversaj medioj: juda, pagana kaj 'kristana. Tre diversaj, kaj eĉ inter si 'kontraŭaj, ili tamen tute akordas almenaŭ super la fakto de la historia ekzisto de Jesuo. Ni mallonge pritraktu la paganajn kaj la 'kristanajn fontojn.

Paganaj fontoj

Ui konsistas el atestoj de romiaj vetkistoj. Plinio, Tacito, Suetonio, kiuj hazarde pritraktas la aferon. Plej rimarkinda estas la atesto de Tacito (ĉirkaŭ la jaro 115 p.K.): « Tiu ĉi nomo — kristanoj — devenas el Kristo, mortkondamnita de provincestro Poncio Pilato, sub imperiestro Tiberio. Tiu abomeninda superstiĉo, tuj subpremita, denove revigliĝadis, ne nur en Judlando, fontloko de tiu malbonaĵo, sed ankaŭ en Romo... ». En ĉi tiu do- kumento impresas la kontrasto de la prijuĝo de la romia veikisto, kun tiu de la evangeliistoj. Laŭ Tacito la Evangelio estas tute alia ol « bonmesaĝo »! Ankaŭ la aliaj nekristanaj atestantoj pri Jesuo apartenas al la plej aŭtoritataj reprezentantoj de la romia kulturo de la fino de la unua jarcento kaj komenco de la dua, kaj abunde pruvas la historian ekziston de Jesuo.

Kristanaj fontoj

Ĉirkaŭ la jaro 30-a p.K., novajo disvastiĝas tra Palestino: Jesuo la Na- zaretano, krucumita sub Poncio Pilato en la Paskaj tagoj, mirinde reviviĝis. Kelkaj galileanoj, estintaj liaj disĉiploj, energie deklaras, ke ili lin vidis en diversaj aperoj. Nun ili nomas lin Kurios (Sinjoro) kaj Kristo (Sanktoleito, Mesio). Liaj kredantoj kunvenas por preĝi, dispecigi la panon, 'kaj aŭSkulti la instruon de la apostoloj. ĉi-lastaj liberparole anoncas al ĉiuj la Dian Evan- gelion (Bonmesaĝon), kiu konsistas en Jesuo mem, Savanto de ĉiuj, judoj kaj paganoj. Tiu ĉi historia atesto devenas el Luko, klera kristano el urbo Antio- kio, kiu verkis libron titolitan « Agoj de la Apostoloj ».

Gravas rimatki la karakterizojn de ĉi tiu dokumentado:— ĝi konsistas ne el tekstoj, sed el movado de homoj predikantaj Jesuon;— tiu anonco estas prezentata Ikiel senpera, persona atesto de la predikantoj;— laŭ tiuj predikantoj/atestantoj, Jesuo estas la Mesio, kiu starigas la de-

longe atendatan Regnon de Dio.Sur ĉi tiu historia fono formiĝis la Evangelioj kaj la aliaj libroj de la

Nova Testamento.(El "Missioni Consolata”, trad. B.C.)

• Radio Vatikana (R.V., Esperanto, Piazza Pia 3, 1-00193 Roma, Italio) daŭre atendas korespondaĵojn de Esperantistoj. Monata programkajero sen- page ricevebla laŭ peto.

— 177 —

Page 18: KATOLIKA - Lublin

KIAL LA 25-A DE DECEMBRO?

La 25-a de decembro memorigas ne la daton, sed la fakton de la naskiĝo de Jesuo. La Kristnasko-festo originis en Oriento, kie ĝi estis celebrata la 6-an de januaro. Enkondukite en Okcidenton, ĝis estis fiksita je la 25-a de decembro. La jaro, en kiu tiu festo estis starigita en Okcidento, ne estas certa: ĉiuokaze, laŭ la plej novaj esploroj, ne antaŭ la jaro 243-a kaj ne post la 336-a.

Kial ĝuste la 25-a de decembro? Kelkaj studuloj opinias, ke oni elektis ĝin por kontraŭmeti la celebron de la naslkiĝo de Jesuo al la pagana festo de la naskiĝo de la « Nevenkebla Suno », fiksita de imperiestro Aŭreliano (inter 270-a kaj 275-a) ĝuste je la 25-a de decembro, tio estas 4 tagojn post la vintra « sunhalto » (t.n. « solstico »). Interne de la kristana mondo, la starigo de festo dediĉita al la surtera, homa naskiĝo de Jesuo, celis energian emfazon de la enkarniĝo de Dio, kiu estis neata de Ario kaj liaj disĉiploj.

(El 'Missioni Consolata”; trad. B.C.)

KIU ESTAS LA ĜUSTA JARO DE LA NASKIĜO DE JESUO?

Ni estas en la jaro 1982-a de la kristana erao, sed Jesuo ne naskiĝis antaŭ ĝuste 1982 jaroj. Neniu, ĝis nun, kapablis indiki la ĝustan daton de Lia naskiĝo.

La kutimo kalkuli la jarojn ekde la naskiĝo de Kristo estis komencita en la 6-a jarcento de monafto el Orienta Eŭropo, Dionizio la Malgranda. Li fiksis la naskiĝon de Jesuo (tio estas, la 'komencon de nia erao) en la jaro 754 post la fondo de Romo. Sed liaj kalkuloj ne estas ĝustaj. La evangeliistoj Luko kaj Mateo fiksas la naSkiĝon de Jesuo je la epoko de Herodo la Granda, reĝo de Judlando; kaj el la Evangelio ni scias, kion faris Herodo selkve de tiu naskiĝo, nome la « murdegon de la senkulpuloj ». Sed ni ankaŭ scias, ne- kontesteble, ke Herodo mortis en la jaro, kiun ni nomas « kvara antaŭ Kristo ». Konsidere de tio, kaj de aliaj argumentoj, la modernaj studuloj pensas, ke Jesuo naskiĝis inter la kvara kaj la sesa jaro antaŭ nia erao.

Sed ĉi tie estiĝas alia problemo, nome tiu de la registrado (tio estas, oficiala entabeligo de la subuloj) ordonita de imperiestro Aŭgusto. Pri ĝi la studuloj faris plurajn hipotezojn, tamen sen konvinkaj solvoj. Kiel konate, la Evangelio de Luko rakontas, ke Jozefo kaj Maria iris al Betlehemo okaze de registrado ordonita de Aŭgusto, kiam la regiono Sirio estis regata de gu- berniestro Kirenio. E1 historiaj fontoj ni scias, ke en la epdko de Kirenio okazis nur unu registrado, en la jaro sesa aŭ sepa de nia erao (tio estas, post Kristo). Sed tiutempe Jesuo jam havus ĉirkaŭ 11 jarojn. Cu antaŭe okazis alia registrado? La opinioj estas malsamaj. Nuntempe ni ne povas prezenti solvon de la problemo. Gin serĉadas, pasie, ĉiutendencaj studuloj.

(El "Missioni Consolata”, trad. B.C.)

— 178 —

Page 19: KATOLIKA - Lublin

KIAL TIOM DA MARTIROJ?

Sendube, la kristanismo havas pli multe da martiroj ol la ceteraj re- ligioj. Jesuo mem antaŭavertis pri tio la disĉiplojn: « Oni persekutis min, oni persekutos arikaŭ vin ».

Neniu parolo iam plenumiĝis tiel laŭvorte. La naskiĝo kaj kresko de la Eklezio dkazis sub la signo de la martiriĝo. Kiel unua elverŝis sian sangon la diakono Stefano: unua ero de ĉeno, kiu daŭras laŭlonge de la jarcentoj. Ciuj apostoloj, escepte de Johano, mortis kiel martiroj. La unuaj 31 papoj, de Petro ĝis Eŭsebio, mortis en la sama maniero.

Sed la martireco ne estas ekskluziva sorto de papoj, episkopoj, pastroj kaj diakonoj. Ja, pli multenombraj estas la laikoj, kiuj pagas per la sango sian kredon en Kristo: viroj kaj virinoj, maljunuloj kaj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj: jen soldatoj, kiuj rifuzas adoradi la oficialajn diaĵojn; jen knabinoj, kiuj pro konsciencaj motivoj malakceptas la edziniĝon; jen po- polanoj trenitaj en juĝejojn 'kaj kondamnitaj nur pro tio, ke ili estas krista- noj. Kaj la martiroj fariĝas legio, sennombra amaso.

Per la edikto de imperiestro Konstanteno la perforto de la persekutadoj ĉesas, sed ade ĝi pretas denove eksplodi, ĉiufoje kiam la kristanismo ĉkkon- fliktas kun la nescio, la superstiĉoj kaj la malamo de la homoj. La historio de la kristanismo, de la komenco ĝis la nunaj tagoj, estas plena de per- sekutadoj.

Kial tiom da martiroj? Oni povus respondi: ĉar la sango de la mar- tiroj purigas la Bklezion; ĉar ĝi estas semo de novaj kristanoj. Sed pli vera respondo estas alia. Gi konsistas en la « mistero de la kruco », tra kiu efek- tiviĝas la elaĉeto. Alivorte: la martiroj ekzistas, ĉar ekzistas la Krucumito.

(E7 « Missioni Consolata ». El la itala tradukis B. C.)

Martirigo de S. Stefano (teksbrodaĵo en Mantuo, Italio)

— 179 —

Page 20: KATOLIKA - Lublin

Landa j re p re z e n ta n to j de H JROni pagu la abonkotizon al Ja landaj reprezentantoj, samtempe avertante pri tio la Centran Oficejon (por kc tuj estu en ordo la ekspedo de la revuo). La jara kotizo de membro-abonanto estas 22 svisaj frankoj aŭ egal- valoro. Pro la daŭra ŝanAiĝo de la kurzoj de valutoj, precipe de svisa franko, la sube indikitaj egalvaloroj havas nur informan celon.

ArgentinoP. Bruno OstropolskiAv. Libertad, 7.5RA - 3360 Obera, Misiones

AŭstralioC.A. Sullivan56 Royal TerraceHamiltonQueensland 4007

AŭstrioW . MudrakBeatrixgasse, 19/9A-1030 Wien II I - p.fc. 105.713 ŝil. 170

BelgioH. AudenaertBeekstraat, 6B-9100 Lokerenp.k. 000-0522242-91; b. fr. 400

BraziloP. Petro Urbaitiscaixa postal 4421B R -01000 S. Paulo, S. P. cruz. 500 - aerp. 700

BritioJ. Harris26, Dare RoadBirmingham B23 6PD br. p. 6

CekoslovakioAleŝ BerkaNa Vyhlidec 1002, p.s. 28 C S -755.01 Vsetln

FrancioP. R. DegrelleB.P. 23F-54510 Tomblainep.k. 2555 38 L, Nancy fr. fr. 60

F R. GermanioJ. KondorAlte Schloss-Str. 25D- 545 Neuwied 21 - Engers p.k. 113726-673, Ludwigshafen Rhein; gm 25

HindioP. O. M. Lucas, ofm Cap.St. Mathias Church,Ashok Nagar,Madras 600083

HispanioMiguel MartinezAv.da San Jos6 105, pral 3a Zaragoza - pes. 1.000

HungarioP. Lajos KdborH-9372 Csapod

IrlandoP. J. O ’Reilly« Monksilver », Howth Summit Co. Dublin

IslandoTorfi OlafssonMelhaga, 4 -1 2 1 Reykjavik

ItalioP. Duilio MagnaniViale C. Zavagli, 73 1-47037 Rimini (Forllj p.k. 11129475 (UECI) - lir. 14.000

japanioHatirĜ MatubaraNamimatu-tvo 4/5596 Kisiwada-si, Oosaka-hu

JugoslavioP. Prof. Franjo Gruiĉ Strossmayerov trg, 5 YU-54400 Djakovo din. 400

KanadoS-ino P. Proulx790, 80-eme rue Est Charlesbourg 7 Qu6bec G lH 1A9

KolombioJorge Velasquez G.Calle 54 No 56-12 Apartamento 201 Medellfn

Suda KoreoP. Kiseng KimI.P.O. Box 2752 - Seoul

MadagaskaroRoger Randrianekena BP 14Ambatondrazaka

MeksikioP. J. M. ClaramuntApartado postal 318 MEX-68000 Oaxaca, Oax

NederlandoS. P. SmitsDunantstraat. 164NL 2713 VC Zoetermeer p.k. 685124 - gld 27

NorvegioS. MurakSemsvn 166, N - 1370 Askei

Nov-ZelandoG.D. Raynor49 Sunny GroveWainuiomata, Wgtn

PollandoP. J. GotterTrzebnice 113P L - 59312 Chocianowiec zl. 350

PortugalioPort. Esp. AsocioRua Dr J. Couto 6 r/c A P-1500 Lisboa 4 600 esk.

SvislandoP. Francisko Bommer College S. Marie C H -1920 Martigny sv. fr. 22

TajlandoP. M. PerrayGPO Box 1846 - Bangkok

Tajvano/Formozo (Cinio) P. Marko Oang Bu-jung Catholic Church 4 Bei-bin Road Hua-lian, Tae-ŭan R.O.C.

UrugvajoR. Zeballos MoralesAv. Centenario 3099, C., Ap. 805 Montevideo

Usono(provizore)Kevin M. LaugheryNorth American College I - 00120 Vatican City us. dol. 11 - aerpoŝte 1