24
DIA REGNO • dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 5 (878) • 2009 DIA REGNO ISSN 0167-9554 Vroclavaj preĝejoj

O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

  • Upload
    others

  • View
    0

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

Page 1: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 5 (878) • 2009 •

DIA

REG

NO

ISS

N 0

167-

9554

Vroclavaj preĝejoj

Page 2: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

98 DIA REGNO 5/2009

REDAKTORAJ VORTOJ

KUN GRANDA ĜOJO mi ricevis arti-kolon de nova KELI-membro enUsono. Ne abundas niaj KELI-

membroj en tiu regiono. Multaj kontri-buantoj donas riĉan revuon kaj la jenanumero estas tre varia. Dum la legadomi volas ke vi i.a. atentu pri la kontribuode Å. Ahlrén “El mia memorsako”, ĉarmi esperas ke multaj el vi kontribuos permemoraĵoj de via KELI­vivo. Post iompli ol unu jaro ni ja festos nian 100-jariĝon kiel kristana ligo (KELI) kaj niĉiuj portas memore multe de ĝia historio– pri renkontiĝoj, personoj, kongresoj,korespondado ktp. Kial ni ne partigutiujn memorojn kun niaj legantoj?

La sekvonta numero de Dia Regnovenos kelkajn semajnojn pli frue olkutime pro dissendaj kaŭzoj. Tio ankaŭsignifos ke mi bezonos viajn reagojn,sugestojn aŭ kontribuojn plej lastemeze de novembro.

KELIKristana Esperantista Ligo Internacia

fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el

diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,

FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]

Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,

CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420 325 615 651;: [email protected]

Kasisto: Siegfried KRÜGER* Claudiusweg 10,

DE 74074 Heilbronn, Germanio) +49 7131 162688;

: [email protected]

Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume €20,-• Membro-subtenanto €30,- • Nura abono: paganterekte al KELI €16,- • pagante al Libroservo €18,- •

Sendoj de okcidentaj monbiletoj per registrita letero alla kasisto de KELI. • Se estas en via lando UEA-

poþtĝirkonto (informiøu æe UEA) bonvolu prefere pagial UEA por konto kelk-p de KELI • Nederlandapoþtĝirkonto de KELI ĉe ING Bank N.V.: 5506132.Kontonomo: INT CHR ESPERANTO BOND - KELI -

BIC: INGBNL2A; IBAN: NL86INGB0005506132Vizitu ankaý la ttt-paøon www.chez.com/keli/

---------------

DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908

dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON

* Västergårdsg 15; 256 64 Helsingborg; Svedio;) +46 (70) 2004574;: [email protected]

Kontrollegis: Éva FARKAS -TATÁR

Abonprezo sen membreco en KELI: €16,­ aŭegalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al la

kasisto de KELI (vidu supre).Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur la

aŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ

traduko oni sendu al la redaktoro.

Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario

Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady,Ĉeĥio: [email protected]

Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec

ENHAVO

Matenpreĝa meditaĵo en Vroclavo 99Tre estimata redaktoro 101Noto pri la himno ”Sur Kristo sinapogas”

102

Aliĝilo al kristana kongreso 2010 107Raportoj pri Universala Kongresoen Bjalistoko

111

Ami kaj agi fidante 112Jesuo kaj Maria Magdalena 114Malgraŭ ĉiuj obstakloj 116Informetoj 118El mia memorsako 119Ĉio ĉirkaŭ mi şanĝiĝas 120

Page 3: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 99

TRE DANKA MI ESTAS ke ĉi­matenemi kolektiĝis kun vi sub la sanktasigno de l' espero por dividi mianfidon kun vi. Mia kredo kerniĝas

en la konvinko, ke vi kaj mi, ke ni ĉiujestas amataj gefiloj de Dio. Kaj miadaŭra tasko estas konscii pri tio kaj vivilaŭ ĉi tiu konscio. Kaj tio ne estas simplaafero! Neniu el ni sukcesas plene kaptiĉi tiun veron nekapteblan.

La plej grava demando de mia vivotekstas: kiu, kia, kio mi estas? Mi adedemandas tion ekde mia naskiĝo ĝis mialasta elspirado.

– Ĉu mi estas tio, kion mi faras? Ĉurespondas miaj trofeoj, medaloj, meri-toj, talentoj, studoj, profesiaj laboroj,misioj por vidhandikapitoj, sporto-atin-goj. Ĉu eble mia esperantisteco?

– Ĉu mi estas tio, kion aliaj pri mi

opinias? Pri mi aliaj foje diras: ”vi estasnobla homo kaj faras laŭdindan laboron!”

– Ĉu mi estas tio, kion mi havas? Midankas al la ĉielo pro bona sano, prointeresa profesia vivo, pro senekzemplavivkunulino, pro karaj infanoj, pro su-fiĉe da financaj rimedoj, pro multe daenergio, pro granda iniciemo, pro vastaamikaro, ktp.

Al vi mi hodiaŭ konfesu, ke mi neestas tiu, kiu mi, laŭ via kaj mia opiniojestas. Mi ne konas min. Vi ne konasmin. Iru do kun mi al la dezerto, tiuelprovita vivolernejo de saĝuloj kajsanktuloj.

Nu, la diablo diris al Jesuo en ladezerto: ”Ŝanĝu ĉi tiujn ŝtonojn enpanon; montru ke vi kapablas al io gran-dioza!” – “Desaltu de la templo kajkaptu vin homoj, por ke ili bone parolupri vi!” – ”Surgenuu antaŭ mi kaj midonos al vi ĉion kion mi posedas!” –”Tiam vi estas amata, ĉar vi faras ionspektaklan, homoj pozitive juĝas pri vikaj vi havas ion gravan. Kaj ĉiu amosvin...”. Tiel trompas kaj mensogas ladiablo.

Matenpreĝa meditaĵo dum la kongreso en VroclavoJacques TUINDER, NL

Al vi mi hodiaŭ konfesu,ke mi ne estas tiu, kiu mi,laŭ via kaj mia opiniojestas.

Page 4: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

100 DIA REGNO 5/2009

Sed Dio konas nin perfekte, parolastute alimaniere. “Vi estas mia filo, miafilino, la amata, kiu plene plaĉas al mi.En kiu mi havas ĝojon kaj plezuron.”Jen mia fido, mia kredo, mia espero!

Karaj gefratoj, por mi sufiĉas scii kemi estas elektita kaj amata; ke tia – kia miestas – volis kaj kreis min Dio. Kiu estasmi? Mi estas amata infano de la ĉielaPatro. Amata kaj konita jam antaŭ ol minaskiĝis, Dankon al Vi, Dio. Tiel estu.

– Bona Dio, ni dankas al Vi, ke Vi kolektis ninsub la sankta signo de l' espero; ke Vi gardisnin dum ĉi tiu nokto kaj vokis nin al nova tago.– Ni dankas al Vi, ke Vi instrumentis nin perkoro por ami Vin kaj Vian proksiman infanon.– Ke ni uzu niajn orelojn por ek­aŭdi de Vi kiujni estas.– Ke ni uzu niajn okulojn por ek-vidi gefratojnkiuj vivas en kondiĉoj malriĉaj kaj mizeraj.– Ke ni uzu niajn manojn kaj piedojn por ek-servi al ĉiu kiu bezonas nian helpon.– Benu, kara Patro, ĉi tiun kongresan tagon.– Benu ĉiujn viajn amatajn gefilojn.

KIO ESTAS BENO aŭ BENDIRO?La latina vorto benedictio devenas de laverbo benedicere, t.e. diri bonajn aferojn.Kiam Dio benas nin, li diras bonajnvortojn al ni. Henri Nouwen, la amindakatolika teologo, kiu dum jaroj profe-soris kaj verkis amason da libroj, lalastan periodon de sia vivo laboris enhejmoj por mense kaj pluroble handi-kapitaj infanoj kaj plenkreskuloj. Tie likonatiĝis kun virino, Janet, kiun li memnomis 'grandioza' Mi citas:

Foje Janet venis al mi kaj diris:'Henri, ĉu vi povas beni min? Do mielparolis la oficialan formulon: 'En la

nomo de la Patro, kaj de la Filo kaj dela Sankta Spirito.' Sed pri tio ŝi nekontentis: 'Henri, tio ne taŭgas!' Mirespondis: 'Mi ja do benis vin?' Ŝi tamenpersistis: 'Henri, tio ne valoras!' Mi nekomprenis ŝin kaj demandis: 'Kion do vivolas? Ŝi diris: 'Mi deziras benon.'

Post la diservo, dum kiu multe dahomoj sidis sur la planko, mi diris:'Janet deziras benon'. Jese reagante,ŝi klinis sin antaŭen kaj metis siankapon sur mian bruston. Mi ĉirkaŭ­brakis ŝin kaj ŝi nestiĝis en miajnbrakojn. Mi tiris ŝian mentonon iomsupren, dirante:

'Janet, vi estas virino grandioza.Belega vi estas kaj ni ĉiuj ege ŝatas kajvarme amas vin. Ni scias ke hodiaŭ viestas iom malfeliĉa. Vi bezonas ade kajade aŭdi, ke Dio amas vin kaj ankaŭ ni'.Ŝi alrigardis min, konfesante: 'Jes,Henri, tiel estas!' Kaj poste ŝi retiris sin.Tuj ĉiuj alkriis: 'Mi ankaŭ volas benon.Ili venis antaŭen kaj mi rakontis al ĉiujkiom karaj kaj bonvenaj kaj ŝatataj iliestas.Ĉeestis ankaŭ giganta viro, fortimiga

piedpilkludanto kun nuko vere virbovo-formata. Li diris: 'Kaj mi, Henri? Ĉu viforgesas min?' – 'Venu do', mi diris. Kajmi metis miajn manojn sur liajnŝultrojn kaj diris; 'Johano, Dio forteamas vin!' Ho, dikaj larmoj torenteruliĝis al li super la vangoj...' (fino dela citaĵo)

Ni preĝu!

Page 5: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 101

Tre estimata redaktoro:Antaŭ kelkaj semajnoj, decidinte fariĝi membro de KELI, mi ricevis la n‐ron4 (877) de via inspira revuo Dia Regno kaj seninterrompe legis ĝin de komencoĝis fino. Aparte kortuŝis min la prelego de Philippe Cousson dum la ekumenakongreso en Vroclavo. Aldone, du frazoj kaj unu frazparto en ĝi memorigismin pri la bela himno kiu en Adoru numeriĝas 666: “Tiun revelacion li sigelisper alianco,” “Ĝisfine la nova alianco estis evidentigita en la kruco kaj lareleviĝo,” kaj “Tiu promeso, kiu sigelas la esperon kaj amon de Dio … .”

Kvankam mi kantas la originan anglan version de tiu himno ekde miajuneco, ĝis aprilo de 1990 mi ne sciis ke ekzistas esperanta traduko de ĝi.Tiumonate kelkaj viskonsinaj esperantistoj laboris por starigi mezokcidentankonferencon. Miĉiganaj kaj ilinojsaj esperantistoj estis petintaj ke ni faru tion,kvankam en Viskonsino loĝas malmulte el ni. Do la organizo postulis multanlaboron, ne malplej de mi, ĉar oni decidis starigi la konferencon ĉe la uni‐versitato kie mi laboris kiel profesoro de la hispana. La kunveno okazis enjunio. Ĉeestis ne nur usonanoj sed ankaŭ Prof. Yang Ren, vizitanta profesoroel Ĉinio – kiu poste verkis artikolon pri ĝi en El Popola Ĉinio, n-ro 3 (390), jaro1991 – kaj Prof. Leszek Kordylewski, el Krakovo, vizitanta esploristo en lamedicina lernejo de la Universitato de Ĉikago.La estro de la viskonsina grupo estis Robert Swenson. Ĉar li kaj mi estas

episkopanoj (la Episkopa Eklezio estas usona branĉo de la Anglikana Eklezio)ni decidis starigi diservon la dimanĉon post la konferenco. Robert posedasekzempleron de la matenpreĝa diservo uzata flanke de la UEA‐Kongreso de1917 en Vaŝingtono. (Mi ĝisdatigis ĝin laŭ la nova liturgio.) Ni petis al la famaProf. Pastro Julian Hills, ke li celebru la diservon per ĝi. Li rapide lernisprononci Esperanton, ĉar, krom la angla, li scipovas la latinan, germanan,klasikan grekan, hebrean, aramean, sirian kaj koptan. (La unitarianoj silentisdum parto de la Kredo. Ne partoprenis nia ĉina lingvesamideano.) Estanteankaŭ tre bona muzikisto, Pastro Hills akompanis nin ĉe la piano dum ni kantisla himnojn, kiuj estis Sur Kristo sin apogas, Marŝu ĉiu paca, pia militist’, kajRestu kun mi, subiras jam la sun’.Ĉar mi bone konis la originalajn anglajn versiojn de tiuj himnoj, mi rimarkis

ke al la traduko de la unua mankas io grava sed ke aliflanke aldoniĝis al ĝigrava koncepto. La prelego de s-ro Cousson memorigis min pri la ellaso kajaldono kaj mi verkis artikolon pri tio.Eble vi trovos ĝin inda je presado en Dia Regno, kaj pro tio mi aŭdacas

submeti ĝin al via bonvola juĝo.

Kristanfide salutas vin Pierre L. ULLMAN

Page 6: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

102 DIA REGNO 5/2009

TIUN BELAN HIMNON verkitan deSamuel John Stone, kantatan permelodio de Samuel SebastianWesley, mi parkeris en la angla

dum mia adolesko. Fakte, ĝi restas unu elmiaj plej ŝatataj, kiel ankaŭ de multaj aliajanglolingvaj kristanoj. Multan temponposte, aĝa preskaŭ sesdek jarojn, miinformiĝis ke Clarence Bicknell esperant­igis ĝin. Kantante ĝin esperante dumdiservo tuj post esperanta kongreseto, miemociiĝis pri la kombino de du esperoj,la eklezia kaj la babelturforiga.

Evidentis ke Bicknell trovis ĝustajnvortojn kaj aranĝis ilin por ebligi uzi lasaman melodion. Ĉiu verso estas tri­jambo. En ambaŭ lingvoj la paraj havasvirajn rimojn1; en la unua strofo, “-ord”kaj “-ide/-ied” en la angla; “-i” kaj “-el”en la esperanta. En la esperanta la eliziode la “o” en la dua, sesa, kaj oka versojde la unua strofo aldonas elegantecon alla poemo. Same elegantecon donaselizio ĉe la fino de la dua, sesa kaj oka

versoj de la dua strofo, ĉe tiu de la duakaj kvara versoj de la kvina, kaj al la finode ĉiuj paraj versoj de la tria kaj kvarastrofoj, kvankam adasismon – des pliduoblan – en la kvara strofo oni kon-sideras riproĉinda2. Nur en la anglaoriginalo la neparaj havas rimojn, kiujestas inaj (“-ation” kaj “-ought her”).Tamen, tiu manko en la traduko negravas, ĉar la neparaj versoj memaldonas neakcentan silabon kaj rezultetaŭgas la muzikon.

Sed ja grava estas la manko de neprakoncepto en la traduko de la unua strofo.Aliflanke, la tradukisto aldonis novankoncepton al ĝi. Ni ekzamenu la duversiojn [vidu la kanton en aparta tekst-kadro]

Notindas, ke “sanktedzino” tekstasne nur en 1917 sed ankaŭ en HimnaroEsperanta3. En Adoru Kantante kajAdoru, oni ŝanĝis ĝin al “fianĉino.” Jenla klarigo:

Taŭgas memori, ke precedentoj por

Noto pri la himno “Sur Kristo sin apogas”

Pierre L. ULLMAN, US

The Church’s one foundationIs Jesus Christ her Lord;She is his new creationBy water and the word:From heav’n he came and sought herTo be his holy bride;With his own blood he bought her,And for her life he died.

Sur Kristo sin apogasla sankta Eklezi’;per akvo kaj la Vortokreita estas ŝi;por Sia sanktedzinoLi venis el ĉiel’;per sango ŝin aĉetis,kaj Sia mortsigel’.

Page 7: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 103

la ideo ke la Eklezio estas la edzino deKristo troviĝas en la Malnova Testa­mento, ekzemple:

Ĉar via Kreinto estas via edzo, EternuloCebaot estas Lia nomo; kaj via Liberigintoestas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomasDio de la tuta tero. Ĉar kiel virinon forlasitankaj afliktitan en la Spirito la Eternulo vinalvokis; kaj kiel edzinon de la juneco,kvankam forpuŝitan, diras via Dio: “Pormalgranda momento Mi vin forlasis, kaj kungranda kompato Mi vin reprenos al Mi. Eneksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mianvizaĝon por momento, sed per eternafavorkoreco Mi vin kompatis”, diras viaLiberiginto, la Eternulo. (Jesaja 54, 5-8)

Do per tipologio4 la jenaj versoj, enkiuj Dio parolas al Izraelo, indikas larolon de la Eklezio, kiu estas la NovaIzraelo:

Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam. Mi fianĉiĝoskun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kajkompatemeco. Mi fianĉiĝos kun vi enfideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.(Hoŝea 2, 19)5

La parabolo de la prudentaj kaj mal-prudentaj virgulinoj, t.e. la fianĉinamikoj,estas alegorio pri enlaso en la ĈielanRegnon, kie la fianĉo reprezentas Dion.(Mateo 25, 1-13). Kiam Sankta Johanola Baptisto insistis ke li rolas por anoncila antaŭrajton kaj superecon de Jesuo, liuzas “fianĉo” kiel metaforo:

Mi ne estas la Kristo, sed mi estassendita antaŭ li. Kiu havas la fianĉinon, tiuestas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo,kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro lavoĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo doplenumiĝis. Li devas altiĝi, sed mi devasmalaltiĝi. (Sta Johano 3, 28­30)

La saman metaforon de fianĉo porKristo oni trovas en II. Korintanoj 11, 2.Ĝi reaperas en Apokalipso:

Kaj mi vidis la sanktan urbon, novanJerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielofor de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamitapor sia edzo. (21, 2)Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉ­

inon, la edzinon de la Ŝafido. (21, 9)Mi, Jesuo, sendis mian anĝelon, por

atesti al vi ĉi tion por la eklezioj. Mi estasla markoto kaj ido de David, la hela, lamatena stelo. Kaj la Spirito kaj la fianĉinodiras: Venu. (22, 16-17)Tiu aserto ke Jesuo estas ido de

David multe gravas en ĉi tiu kunteksto.La evangelio laŭ Mateo komencas jene:“La genealogia registro de Jesuo Kristo,filo de David, filo de Abraham”. En tiude Luko oni legas ke “la anĝelo Gabrielestis sendita de Dio … al virgulino fianĉ­inigita kun viro kies nomo estis Jozef, ella domo de David …” (1, 26-27).

Luko plu rememorigas nin ke Jozef“estis el la domo kaj familio de David”(2,4). En la lasta paragrafo de la dekokaĉapitro, blindulo krias al Jesuo dufoje:“Jesuo, filo de David, kompatu min!”Jesuo redonas al li la vidpovon, kiointensigas la entuziasmon de la amaso,kiu opinias lin Mesio laŭ la tradicia ideo

Tamen, Kristo ne estosmilita heroo kiel lia prapatroDavid. Li aĉetis sian sankt-edzinon, la Eklezion, per siapropra sango verŝita sur lakruco.

Page 8: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

104 DIA REGNO 5/2009

pri milita liberiganto el fremda regado.Tamen, Kristo ne estos milita heroo

kiel lia prapatro David. Li aĉetis siansanktedzinon, la Eklezion, per sia proprasango verŝita sur la kruco. David, ali­flanke, aĉetis sian edzinon per aliula sango:

… Saul diris al David: Jen estas miapliaĝa filino Merab, mi donos ŝin al vi kieledzinon; nur estu al mi kuraĝa kaj kondukula militojn de la Eternulo. Ĉar Saul pensis:Mia mano lin ne tuŝu, sed li pereu de lamanoj de la Filiŝtoj. Sed David diris al Saul:Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de lafamilio de mia patro en Izrael, ke mi fariĝubofilo de la reĝo? Tamen, kiam venis latempo, ke Merab, la filino de Saul, estudonata al David, ŝi estis fordonita kieledzino al Adriel, la Meĥolatano. DumeMiĥal, filino de Saul, ekamis Davidon, kajoni diris tion al Saul, kaj la afero plaĉis alli. Kaj Saul pensis: Mi donos ŝin al li, porke ŝi fariĝu al li falilo, kaj por ke trafu lin lamanoj de la Filiŝtoj. Kaj Saul diris al David:Per la dua filino fariĝu nun mia bofilo. KajSaul ordonis al siaj servantoj: Parolu alDavid sekrete, kaj diru: Jen la reĝo vinfavoras, kaj ĉiuj liaj servantoj vin amas;boparenciĝu do nun kun la reĝo. Kaj laservantoj de Saul diris tiujn vortojn alDavid; sed David diris: Ĉu vi opinias, keestas afero facila boparenciĝi kun la reĝo?Mi estas ja homo malriĉa kaj ne eminenta.Kaj la servantoj de Saul raportis al li,dirante: Tiajn vortojn diris David. Tiam Sauldiris: Tiamaniere diru al David: La reĝo nedeziras alian edziĝan donacon krom centprepucioj de Filiŝtoj, por venĝi al la mal­amikoj de la reĝo. Kaj Saul esperis faligiDavidon per la manoj de la Filiŝtoj. Kaj liajservantoj diris al David tiujn vortojn, kaj alDavid plaĉis la afero, ke li boparenciĝoskun la reĝo. Kaj antaŭ ol venis la destinita

tempo, David leviĝis kaj iris kun siaj virojkaj mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn, kajDavid alportis iliajn prepuciojn en plenanombro al la reĝo, por boparenciĝi kun lareĝo. Kaj Saul donis al li sian filinon Miĥalkiel edzinon. Kaj Saul vidis kaj komprenis,ke la Eternulo estas kun David, kaj keMiĥal, la filino de Saul, lin amas. Tiam Saulankoraŭ pli ektimis Davidon, kaj Saulfariĝis malamiko de David por ĉiam.(I. Samuel 18, 17-29)6

Sendube gravas emfazi la malsamoninter Jesuo kaj David. Dum David estismilita ĉefo servanta la Dion de Izrael perbatalaj triumfoj, Jesuo komprenis ke laRoma Imperio, samkiel la aliaj imperiojkiuj konkeris Izraelidojn, ne eternedaŭros. Do, li sciis ke en sia tempo lapopoloj regataj de Romo, kvankamfizike subjugigataj de ĝi, povas lernipace kaj mense apartiĝi el tiu vasalecoper spirita servo al la Reĝo de Reĝoj, neal la false diigita imperiestro de Romo.

Malgraŭ la granda diferenco interKristo kaj David, ekzistas samo, ĉarambaŭ sciis pacienci kiam sorto iĝaskontraŭa. David evitis boparenciĝi kunla reĝo, spite al sia ambicio, ĝis li trovisfianĉinon kiu amas lin. Fakte, dum larego de la ĵaluza Saul, li spertis plurajnsortŝanĝojn, kelkajn el ili kaŭze debopatra malbonvolo. Post ol mortis Saul

Malgraŭ la grandadiferenco inter Kristo kajDavid, ekzistas samo, ĉarambaŭ sciis pacienci kiamsorto iĝas kontraŭa.

Page 9: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 105

kaj liaj filoj, David iĝis reĝo, venkis lafiliŝtojn kaj aliajn malamikojn kaj kreisunuiĝintan regnon, kiun lia filo Salo­mono grandigis en imperion.

Analoge, Kristo montris paciencon,eĉ post morto, ĉar la fianĉiĝinta paroatendis kvindek tagojn inter la Releviĝokaj Pentekosto – la ĝusta okazo – por kela Sankta Spirito venu sur la popolon, alkiu Petro parolis citante la vortojn deDavid. “Tiuj do, kiuj akceptis lian paro-lon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝisĉirkaŭ tri mil animoj” (Agoj 2, 41). Onipovas diri, ke en tiu tago Kristo edziniĝiskun sia fianĉino la Eklezio, la fido kajtricentjara pacienco de kies membroj –multaj el ili martiroj – rezultigis lakomencon de imperia kristanigo.

La vorto mortsigelo estas ŝajne nova,almenaŭ kiel metaforo, sed ĝiaj radikojaperas en la Biblio kaj ilia kombino nedevus surprizi nin. La elekto de “sigelo”de pastro Bicknell kiel rimo por “ĉielo”estas vere genia. Ĝi ne nur memorigasnin pri nuptokontraktoj, sed pri la sangoverŝita per skurĝo, dornoj kaj najlado.Tio certe suferigis Jesuon, sed tiu sangocerte koaguliĝis antaŭ lia morto, samkiella sango verŝita per la lanĉo koaguliĝispost lia morto. La sigela metaforo estigaspenson pri ruĝa sigelvakso, memorigaĵode liaj suferoj. Lia krucumo ne estas nuramortsigelo; ĝi estas martirsigelo.

Pri sigelado troviĝas kelkaj ekzem­ploj en la Biblio, kies uzo justigas lametaforon kiun aldonis Bicknell al lahimno. En la “Kanto de Salomono”ekzistas du, la unua (4,12), nur erotikakaj kun alia signifo de “sigeli”, nekoncernas nin, sed ja la dua, dirita de la

fianĉino: “Konservu min kiel sigelon envia koro; ĉar la amo estas forta kiel lamorto” (8, 6). Tiu verso sola justigas laaldonitan metaforon, sed ankaŭ aliajcitaĵoj interesas ĉi­rilate, ekzemple kiamla Baptisto certigas ke Jesuo estas la filode Dio:

Kiu akceptas lian ateston, tiu jamsigelis, ke Dio estas vera. Ĉar tiu, kiunDio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉarne laŭmezure Li donas la Spiriton. LaPatro amas la Filon, kaj donis ĉion enlian manon. (Sta Johano 3, 33)

Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vien Kristo sanktoleis nin, estas Dio, kiuankaŭ nin sigelis kaj donis al ni la antaŭ­garantiaĵon de la Spirito en niaj koroj”(II. Korintanoj 1, 21-22)Ĉar mi parkere konis la originalon,

ne ĝenis min tio, ke la traduko tekstasnur “per sango” kie ĉe la originalo onitrovas “With his own blood” [per siapropra sango]. Ke temas pri la proprasango de Kristo kaj ne tiu de aliulo mijam bone sciis. Ankaŭ iu ajn kristanoscias ĝin, sed tiu koncepto estas trograva por ke ĝi ne estu esprimita. Tialmi sugestu ŝanĝon en la du lastaj versojde la unua strofo: “aĉetis ŝin per propraj/ kaj sang’ kaj mortsigel’ ”. Mi ne povaselpensi pli bonan manieron konservi laantaŭlastan inan kaj lastan viran tri­jambojn. Ĉu la gramatika ordo impresaskiel stranga? Eble, sed nenio en NPIV,la 4a eldono de PAG, aŭ PMEG mal­permesas ĝin7. Se ni forigas la unuan“kaj”, kiu estas konjunkcio, la konstruoperdas tiun strangon. Ankaŭ “kaj …kaj” estas konjunkcio, enlistigita inter laduopaj. Ĝi “montras pli insistan kun­

Page 10: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

106 DIA REGNO 5/2009

ligon de du aferoj, ol la simpla kaj”8. Eble ĝenas la rekta transpaŝo9, sed kiam lavortoj ne estas kantataj sed legataj kun la adjektivo emfazata, la du versoj donasbelan efekton. Kiam ili estas kantataj, oni apenaŭ rimarkas la apartiĝon de laadjektivo for de la substantivoj kiujn ĝi kvalifikas.

Rimarkoj

1 Kvankam la signifo de “vira” kaj “ina” en ĉi tiu kunteksto ne havas difinon en NPIV,en ĉi tiu senco troviĝas tiuj vortoj en Parnasa Gvidlibro, sekcio 25 (Valoro de la ritmo)sur la paĝo 28 de la dua eldono: “… en pluraj lingvoj la poetoj kutimiĝas alternigi virajnkaj inajn rimojn, en la franca ekz-e”.

2 La difino de “adasismo” – rimo per sufiksoj – troviĝas sub “ad­“ en NPIV. Vidu latrian paragrafon de sekcio 25 (p. 29) de Parnasa Gvidlibro. La greka homoioteleutonkaj la latina homœoteleuton preskaŭ samvaloras tiun esperantan vorton, kreitan deGrabowski.

3 Ĉemane mi havas la kvaran eldonon, de la jaro 1954.4 Kvankam la teologia senco de la vortoj “tipo” kaj “tipologio” ne aperas en NPIV,multaj nacilingvaj vortaroj inkludas ilin. La origino de la vorto troviĝas en la Epistoloal la Romanoj 5,14: “… Adam, kiu estis la tipo de la venonto”. La ideo, ke Adam estasla typos de Kristo originis tiun sencon de la vorto kiu deziras la teologian metodonklarigi, ke la eventoj priskribitaj en la Malnova Testamento indikas tiujn de la Nova,ĉar tipologio ja estas la studo de la tipoj.

5 Ĉu ĉi tie troviĝas la kialo de la anstataŭo de “sanktedzino”? La Vulgata de 1784tekstas “sponsabo”. La anglaj Biblioj tekstas “betroth” (King James kaj RSV) kaj “Iwill take you for my wife” (NRSV). La versio de 1995 de la hispana Biblio (Reina-Valera) tekstas “Te desposaré”. La angla-Esperanta vortaro de Benson, kiel traduko de“bride”, klarigas ke antaŭ la nupto (geedziĝo) ĝi estas “fianĉino”; sed poste, “novedzino”.

6 Zamenhof tradukis nur la Masoran tekston, laŭ kiu David volonte duobligas laedzinprezon. Laŭ la Septuaginto, tradicie preferata de Kristanaj Bibliaj redaktoroj,David liveras nur la cent prepuciojn postulitajn de Saul.

7 La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (NPIV); Plena Analiza Gramatiko deEsperanto (PAG); Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG).

8 PAG, §123.kaj §221.9 Vidu Parnasa Gvidlibro, sekcio 21, p. 26.

PIERRE L. ULLMAN1840 NORTH PROSPECT AVENUE, #807MILWAUKEE, WI 53202-1964, USA

[email protected]

Page 11: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 107

Kristana Kongreso60-a kongreso de KELI

2 – 9 aŭgusto 2010

en Beregdaróc, Hungario

Karaj gefratoj,

hungaraj kristanoj denove kore invitas vin partopreni kristanan kongresonen nia lando!

La loko Beregdaróc situas 300 km­jn nordoriente de Budapeşto proksimeal la ŝtatlimo de Ukrainio

En tiu ĉi malgranda vilaĝeto ekzemplodone kunlaboras la sep reformitajeklezioj, komunumoj kiuj troviĝas en la ĉirkaŭaĵo. Antaŭ 6 jaroj ili kuneekfunkciigis la belan, ĉarman kongres­hotelon, kie kaj interne kaj ekstereĉio, kio ĉirkaǔos nin, estas preta servi por nia bono. Ni petu nian Sinjoronpor beno, kaj preparu niajn korojn por akcepti tiun benon!

En ĉi tia hejmo ni estos kune en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiution diras: “Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi amosunu la alian.” (Johano 13,35)

Ni proponas por temo de niaj meditadoj, preĝoj kaj interparoladoj dumla kongreso:

“Inter ili neniu havis mankon”Agoj 4,34

Ni esperas vian partoprenon en tiu kristana kunestado.Loka Kongresa Komitato

Dio benu!

Page 12: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

108 DIA REGNO 5/2009

Al la fervojstacio Nyíregyháza iras trajno el la budapeŝta stacidomo Nyugati(okcidenta) el la mezo de la ĉefurbo. En Nyíregyháza oni devas ŝangi la trajnonal Vásárosnamény, kaj de tie la busoj de la hotelo kunportos la partoprenantojnal la hotelo (se oni antaŭe petas tiun servon).

Per aŭto sur la autoŝoseo numero 3 (oni bezonas vinjeton!) oni devas iri 230km­jn de Budapeŝto, kaj tie ŝanĝi al la vojo numero 41 kaj iri 70 km­jn ĝisBeregdardóc.

La kongresejo estas ege bela, nova hotelo, kiun en 2003 konstruigis kune sepreformitaj komunumoj el la ĉirkaŭajo. Tial la nomo de la hotelo estas Hét Csillag– Sep Steloj.

La ĉambroj estas 2­litaj kun propraj banĉambro (kun viŝtukoj) kaj necesejo.Ili estas en la teretaĝo. En la granda belega ĝardeno estas malgranda lageto,tenis­ludejoj, kaj ankaŭ naĝejo kun saŭno. En komfortaj seĝoj kaj litoj eblas ĝuila belan ĉirkaŭan naturon.

En la hotelo mem, en la unua etaĝo estas kongres­salono kun 50­60 sidlokoj,ekipita de ĉiuj modernaj teknikaĵoj.

Tuj en la alia flanko de la strato troviĝas ege ĉarma mezepoka reformitapreĝejo, kiun ni libere povos uzi dum la tempo de la kongreso. Ni manĝos en lapropra restoracio de la hotelo, kaj estos ebleco ankaŭ friti kaj manĝi ekstere – sedsub tegmento.

En la programo ni planas preĝojn plurfoje tage, prelegojn, komunajn kantadojn,muzikajn vesperojn. Ni planas ankaŭ tuttagan aŭtobusan ekskurson, ke ni povumontri al la partoprenantoj la interesajn historiajn vidindaĵojn en la ĉirkaŭaĵo.

Ne forgesu kunporti vian Biblion kaj vian Adoru­libron, ĉar tiujn ni uzos dumla kongreso. Kiu ne posedas nian ekumenan kantaron, Adoru, tiu povas aĉeti aŭprunti ĝin en la kongresejo.

Vi akceptis per la apuda Aliĝilo la sekvontajn kotizojn:Aliĝ­kotizoĝis 31/12/2009 A: 20,- EUR B: 40,- EURĝis 31/03/2010 A: 30,- EUR B: 50,- EURĝis 30/06/2010 A: 40,- EUR B: 60,- EUR

Kongresa kotizoA: 170,- EUR B: 220,- EUR

Krompago por unulita ĉambro: + 50,- EUR Krompago por NE membroj de IKUE/KELI: + 20,- EUR

: Gejunuloj: A: 140,- EUR B: 190,- EUR

Page 13: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 109

ALIĜILOSendota al: RÁCZKEVY-EÖTVÖS Ágnes H-1400 Budapest, Pf.:5. Hungario; aý [email protected]

Mi aliĝas al 60a KELI­kongreso 2010 en Beregdaróc, Hungario

S-ro [ ] S-ino [ ] Persona nomo:...................................................................Familia nomo: ..................................................................................................(bv. skribi Vian familian nomon MAJUSKLE kaj la personan minuskle)

Adreso: Lando (en Esperanto):............................................................................. Urbo/vilaĝo:......................................... Poştkodo: ............................. Strato kaj numero:................................................................................... Telefono:.............................................. Faksnro:................................ Retadreso:................................................................................................Mi estas membro de IKUE [ ] KELI [ ]

Mi deziras dividi la ĉambron kun:.....................................................................Mi deziras loĝi sola: [ ]

Mi planas alveni je (dato kaj horo, se eblas):....................................................Mi planas foriri je (dato kaj horo, se eblas):......................................................Mi planas alveni per: aýtomobilo [ ], trajno [ ], buso [ ], aviadilo [ ]

Mi estas vegetarano: [ ] Mi bezonas alian dieton:.........................................Naskiĝdato (nur por la junulara rabato):...........................................................Mi proponas jenajn kontribuojn al la kongresa programo: Prelegon laý temo:.................................................................................. Programerojn por distra vespero:............................................................ Alian programeron:.................................................................................

La aliĝo validas post pago de minimume la aliĝ­sumo.Mi pagis (sendis) la sumon de .................................je la ................................. albanka konto de:

RÁCZKEVY-EÖTVÖS Ágnes [ ] Ĝiro­nro: HU59 1177 5070 1279 2889 0000 0000 SWIFT: OTPVHUHB OTP Bank Nyrt., H-1073 Budapest, Erzsébet krt. 41.

aý al la konto kelk-p de KELI æe UEA [ ]

Dato:................................ Subskribo:...........................................................

Page 14: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

110 DIA REGNO 5/2009

Kongresaj kotizojPageblaj en hungaraj forintoj (Ft) aý eýroj (EUR)

Tarifo A: Ĉiuj landoj sen B.Tarifo B: Eýropa Unio (stato 2003) Skandinavio, Japanio, Svislando,

Nord-Ameriko, Korea Resp.

Aliĝ­kotizo (ne repagebla) por ĉiu persono pagenda antaŭ kongresoĝis 31 12 2009 A: 20,- EUR B: 40,- EUR

ĝis 31 03 2010 A: 30,- EUR B: 50,- EUR ĝis 30 06 2010 A: 40,- EUR B: 60,- EUR

Kongresa kotizo pagenda en la kongresejo (inkluzivas tranoktojn,manĝojn kaj ekskursojn)

A: 170,- EUR B: 220,- EUR Krompago por unulita ĉambro: + 50,­ EUR Krompago por NE membroj de IKUE/KELI: + 20 EURGejunuloj:

A: 140,- EUR B: 190,- EUR

Grava atentigo! La menciitaj kotizoj inkluzivas neniun asekuron.Ĉiu kongresano por kongresaj tagoj prizorgu por si la asekuron en sia lando.La kotizo iom povas şanĝiĝi pro tro granda kurzo­şanĝo

La aliĝon oni traktos kiel validan post ricevo de aliĝ­kotizo.Aliĝ­kotizon oni povas sendi al banka konto:

RÁCZKEVY-EÖTVÖS Ágnes Ĝiro­nro: HU59 1177 5070 1279 2889 0000 0000 SWIFT: OTPV HUHB OTP Bank Nyrt., H-1073 Budapest, Erzsébet krt. 41

Aliĝilon al:RÁCZKEVY-EÖTVÖS Ágnes

Perletere: HU-1400 Budapest, Pf.: 5. HungarioE-mail: [email protected]

Page 15: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 111

EKUMENA DISERVO

Dimanĉon, la 26­an de julio 2009okazis ekumena diservo kadre de laUniversala Kongreso. La romkatolikapreĝejo Matki Kosciola, je promen­distanco de la kongresejo, malfermissian pordon por la kongresanoj. Ĉeestispli ol 200 esperantistoj.

S­ino Marija Beloŝevic kompilis laliturgion. Gvidis nome de KELI pastoroPeter Bäss (Germanio) kaj flanke deIKUE pastro Roman Forycki (Pollando)kiu faris ankaŭ la predikon. Aperis ne­atendita kunlaboranto: juna teologio-studento de la Evangelia AugsburgaEklezio. Li estas studento en Bjalistoko.

La temo de la diservo estis prenita laŭla temo de la ĉijara Preĝsemajno porunueco de kristanoj: “Ke ili fariĝu unuen via mano” (Jeĥ. 37,17). La kantoj elAdoru estis akompanitaj kaj ornamitajde Franz-Georg Rössler kaj la edzinoRita Rössler per bonega orgen- kajbekflut-ludo. Pluraj diversnaciaj kon-gresanoj kontribuis per bibliaj legaĵoj.

KOMUNA FAKKUNSIDO

Membroj de KELI kaj IKUE komunekunvenis dum la Universala Kongresoĵaŭdon, la 30­an de julio 2009. Pli ol 50kongresanoj ĉeestis. Respondecis MarijaBeloŝevic (IKUE) kaj Els van Dijk(KELI). Programeroj estis inter alie:informoj pri la sekvontjara KristanaKongreso de KELI (2­9 aŭguston) en lavilaĝo Beregdaróc en la nordorientaparto de Hungario; prelegeto far Marijapri kunveno rilate al Francisko de Asizo;viglaj diskutoj. Els finis per legado depoemo kun la titolo “Graco” [Dia Regnonumero 1/2007], tradukita el la germanafar Siegfried Krüger.

Raportoj pri la Universala Kongreso en Bjalistoko

raportas Els van Dijk

nova informcentro en Bjalistoko pri Esperanto kaj ZamenhofPeter Bäss Roman Forycki

Page 16: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

112 DIA REGNO 5/2009

I.Patrino Tereza – ”la simpla vojo”(Skopje 1910 – Kalkuto 1997)

“Ne gravas, kiom ni faras, sed kiomame ni faras”

PATRINO TEREZA estas vaste konatapersonaĵo. Ĉiu bone scias, ke ŝi naskiĝisen Skopje, estis makedonino, profesiaflegistino, kaj estas jam sanktulino de lakatolika eklezio.

Sed ĉiuj scias tion malbone. Ĉio­ĉimalpravas.

Ŝi naskiĝis en Üsküb, ĉar tiatempe(1910) ankaŭ la nuntempa Skopje tro­viĝis en la Otomana turka imperio. Ŝi neestis baptita Tereza, sed Agnes. Ne estismakedonino, sed albanino. Laŭprofesieŝi ne estis flegistino, sed mezlernejainstruistino. Kaj ŝi (ankoraŭ) ne estas

proklamita sanktulino, “nur” beat(in)o.La familio Gonxha Bojaxhio apar-

tenis al la komunumo de la romkatolikajalbanoj (eble eĉ arumanoj).. La patroNikollë estis laboristo, poste entrepren-isto en la konstruindustrio. Li mortis –murdite pro sindikata aktivado – kiamAgnes, la tria ido, estis 9-jara. Atingintela aĝon de 18 jaroj, ŝi aliĝis lamonakinan ordenon “Fratinoj de Loreto”de Irlando, kaj surprenis la nomonTereza, laŭ la franca “eta” Sankta Terezade Lisieux, patronino de la misiistoj.

Post kelk­monata prepariĝo ŝiajsuperuloj sendis ŝin al Darĝilingo enHindio. Ekde 1930 ĝis 1948 fratinoTereza instruis geografion kaj religionen la Kolegio de Sankta Maria en lagranda urbo Kalkuto. En 1946 ŝi estisnomumita direktorino de tiu lernejo deknabinoj.

En la sama jaro 1946 ŝi havis viziondum vojaĝo per trajno. Ŝi petis kaj – netro facile – ricevis permeson fondilernejon en la mizerkvartalo de Kalkuto.En 1949 ŝi ellernis la arton de malsanul­flegado, iĝis civitanino de Hindio, kajvestis sin laŭ hindia maniero (blankasario kun bluaj strioj). Tereza komenciskolekti, flegi kaj instrui la forlasitajn,surstrate vivaĉantajn infanojn kaj sen­hejmulojn, konsoli la mortantojn.

En 1950 Tereza, akirinte la permesonde la papo Pio la 12-a, fondis novan

Ami kaj agi fidanteParto 2 - Patrino Tereza

Endre DUDICH, HU

Page 17: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 113

Endre DUDICH, HU

monakinan ordenon nomitan Fratinoj deMisiistoj de la Karitato. Ŝi flegis ankaŭleprulojn kaj AIDS-ulojn, konsoladisilin kaj preĝis por ili, ke ili forpasudigne, en paco kun Dio kaj kun si mem.

En 1963 estiĝis la vira branĉo de laordeno, kaj en 1976 estiĝis la “kon­templa” branĉo (Fratinoj de la Verbo).

Jam kiel patrino Tereza ŝi ricevis launuan distingon en 1962, la Padma ShriPremion. Tion sekvis la KennedyPremio, la Nehru Premio kaj la AlbertSchweitzer Premio. Ŝi ĉiam uzis lamonon por fondi novajn rifuĝejojn ktp.,jam ne nur en Hindio. (En la jaro 1989ankaŭ en Budapeŝto kaj Érd, kaj posteen Miskolc, en Hungario). Ŝi vojaĝadismulte, kaj renkontiĝis kun multajeminentuloj de la mondo, de Lady Dianaĝis prezidanto Bill Clinton (tiu donacisal ŝi honoran usonan civitanecon).

En 1987 patrino Tereza ricevis Nobel-premion pri paco. Tiam ŝi luktis jam kunkor-malsano. Havis du infarktojn, en1983 kaj 1989 (tiam ŝi ricevis kor­ritmoregulilon). En 1991 ŝi vizitisAlbanion, kiu ĵus ĉesis esti oficialedeklarita ateista lando. Nun la flughavenode la ĉefurbo, Tirana, portas ŝian nomon.

Patrino Tereza mortis, 87 jarojn aĝa,la 5-an de septembro 1997 en Kalkuto.La registaro de Hindio ordonis tritagannacian funebron.

Multnombraj estis, kiuj konsideris lainiciaton de fratino Tereza malutila kajsenespera utopio. Ilia pensmaniero estistute racia kaj logika. Sed poste evi-dentiĝis ke ili tamen malpravis.

En la momento de la forpaso depatrino Tereza, en 123 landoj de la

mondo funkciis 610 misiejoj de laordeno, en kiuj laboris pli ol 4000monakinoj kaj pli ol 100.000 volontulajgeflegistoj.

Evidentiĝis el ŝiaj leteroj publikigitaj(malgraŭ sia volo) ke, dum jardekoj,patrinon Terezan kruele turmentis animasekeco kaj spirita malhelo. Toleri tionhumile kaj resti fidela signifassupergrade praktiki la virtojn. “Nekalteco, nek profundeco, nek iu aliakreitaĵo povas nin apartigi de la amo deDio, kiu estas en Kristo Jesuo, niaSinjoro.” (Rom.8,39)

Papo Johano Paŭlo la 2­a soleneproklamis ŝin beatino la 19­an deoktobro 2003, en la ĉeesto de kvaron­miliono da pilgrimantoj. Ŝia festotagoestas la 5-an de septembro.

Himno de la vivoLa vivo estas unika – do prenu ĝin serioze!La vivo estas bela – admiru ĝin!La vivo estas feliĉo – gustumu ĝin!La vivo estas sonĝo – realigu ĝin!La vivo estas defio – akceptu ĝin!La vivo estas devo – plenumu ĝin!La vivo estas ludo – ĝuu ĝin!La vivo estas trezoro – profitu el ĝi!La vivo estas amo – transdonu vin al ĝi!La vivo estas tristeco – venku ĝin!La vivo estas melodio – kantu ĝin!La vivo estas lukto – finluktu ĝin!La vivo estas aventuro –entreprenu ĝin!La vivo estas premio – meritu ĝin!

Patrino Tereza

Page 18: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

114 DIA REGNO 5/2009

PRI ĈI DU PERSONECOJ ĉi tie inte­resas ilia rilato ĉar iuj romanistojkaj intelektuloj opiniigas ke ĝiestis geedzeca, male al tio kio

dedukteblas el la kanonaj evangelioj kajaliaj dokumentoj de la Nova Testamentokaj male al konvinko de la tradicio de lakristanaj eklezioj.

Kiu estas Jesuo oni certe scias. Porkompreni kiu estas Magdalena utilaspriskribi ties pozicion ene de la grupokiu servis kaj travivis kun Jesuo (Mat27,55; Mak 15,40-41; Luk 23,55-56;Joh 19,25). Pri ŝi estas skribite (Luk8, 2­3), ke Jesuo ŝin sanigis forigante deŝi sep demonojn: dirmaniero por aludial persona misordo kiu povis esti ankaŭ

je morala konduto. Poste ŝin oni trovasĉe la piedoj de la Krucumito kaj en launua apero de Jesuo resurektinta.Kelkuloj, inter kiuj unuas Gregoro laGranda, ŝin identigis kun la pekulino,kiu, en la domo de fariseo Simono (Luk7,26­50), elverŝis preciozan ungventonkaj viŝis per siaj haroj la piedojn deJesuo banitajn per siaj larmoj. Alia ŝinidentigis kun Maria fratino de Lazaro,revivigita de Jesuo: tiel ke la tri fariĝisunu! Sed ĉiutempaj bibliistoj, pro lacirkonstancoj tro malsamaj kaj diversajmotivoj, pensas ke la tri vivu je siapropra sendependeco.

Sed kial suspektigi ke ŝi estis laedzino de Jesuo? Kelkaj altiriĝis al tiukonvinko el la apokrifaj gnostikajevangelioj, surfaciĝintaj el la sablo de laegiptuja dezerto de Hamadi en la dekokajarcento. Temas pri iuj papirecaj ko-deksoj entenantaj tri evangeliojn, nometiun de Tomaso, tiun de Filipo kaj tiunde Judaso. Tiuj evangelioj elstarigas lagravecon de Maria Magdalena kaj ŝinpriskribas tiom intima al Jesuo ke facileimagigas, por nesciantoj pri la gnostikapensmaniero, geedzaj iliajn rilatojn.Fakte ĝuste gnostikismo forigas tiajnrilatojn ĉar ĝin karakterizas profundamalŝato pri ĉiuspecaj seksrilatoj kaj priĉio korpa: la korpo estus la karcero enkiun neprudenta kaj aĉa dikunlaboranto,klare identigita kun la Dio de la Mal-

Jesuo kaj Maria Magdalena

Armando ZECCHIN, IT

Maria Magdalena laŭ Caravaggio

Page 19: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 115

nova Testamento, faligis la homojn! Sedvenis Jesuo, sendita de la Dio bona, porilin liberigi, por la ĉiela savo, el laopresanta korpa materio, kaj la elektitojtion jam ĝuas evitante ĉiuspecajn seks­rilatojn por ne transdoni la saman mis-ordon. Kaj nenimaniere en tiun mis-ordon povus fali la liberiginto, lagnostika Jesuo!

Sed kial, male, tiuj evangelioj parolaspri Magdalena kiel la favoritino de Jesuokiu ŝin ankaŭ kisas sur la buŝo? – Jesuoel la Magdalena volas fari veran vironkaj do veran disĉiplon (ho masklismo!),similan al la aliaj dekdu!

Kaj la kiso? Se oni atente legas laPaŭlajn epistolojn, tie trovas ke lakristanoj de la unuaj komunumoj sinkisis reciproke flugtuŝante la lipojn;krome en la gnostika literaturo la kisosur la lipoj signifas la volon transdoni lasaĝecon kaj la mision, neniam seks­esprimon.

Oni ankaŭ aldonas ke Jesuo estisedzo de Maria Magdalena pro la faktoke la hebreaj rabenoj edziĝis kaj neakceptis rabenojn senedzinajn. Tionasertas ankaŭ Dan Brown en la famaromano "La Kodo Da Vinci". Sed se DanBrown estus uzinta aliajn informojn,nedubeblajn, perdintus ja jes, ion da

fascino de la noveco, sed estus inform-iĝinta, ke inter tiutempaj rabenoj tro­viĝis tri malsamaj ideoj: tiu sadukea, kiucerte ne disdegnis la geedziĝon, tiufarisea rigide observanta, kaj tiu esenakies spiritualeco, preskaŭ rigide vira,konfesis, ĉe multaj, senedzinecon kielatestite de Filono kaj Jozefo Flavio kajkonfirmite de Kumranaj dokumentoj.La afinecoj inter Jesuo kaj la esenoj estismultaj.

Krome, Jesuo celebris la paskon ĝusteen la esena kvartalo laŭ la laŭsunakalendaro de la esenoj, kiu anticipis lapaskon je du tagoj. Kaj Jesuo en tiukvartalo indikas la lokon en kiu manĝi lapaskon, nome la domo atingata deportanto de la akvokruĉo: estas viro kiuportas, ne virino kiel kutime! Ja, onitroviĝas en kvartalo de senedzina esenaro!

Eĉ el diversaj evangeliaj aludoj kom­preneblas ke Jesuo estis edzo de neniuvirino. Ekzemple “estas kiuj pro la ĉielaregno rezignis seksrilatojn”...

Fine, Jesuo ne malŝatas, certe, kiel lagnostikoj, la geedziĝon: li partoprenasnuptofeston, li ne disdegnas mencii lapatriniĝantan virinon kaj fraŭlinojnatendantajn la edziĝonton kaj parabolasĉerpante el familia vivo...

Kun granda ĝojo la redaktejo ricevis la informon ke nia kara Armando Zecchinuzis la tekston publikigitan – Jesuo kuracas – en Dia Regno n-ro 3 /2009 (verkitade prof. Endre Dudich) kaj kompilis artikolon en Wikipedia. Jen la adreso se vivolas legi ĝin surrete. http://eo.wikipedia.org/wiki/Jesuo_sanigisto

/Redaktoro

Page 20: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

116 DIA REGNO 5/2009

Kaj jen virino Kanaana, veninteel tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David,kompatu min; mia filino estasterure turmentata de demono ...Tiam responde Jesuo diris al ŝi:Ho virino, granda estas via fido;estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝiafilino estis sanigita de post tiuhoro

(Mateo 15:22, 28)

IDEALE, IU AJN PATRINO povas fari ionajn por akiri ion por siaj infanoj. Ŝipovas iri ien ajn por ke ŝi akiru siandeziron por siaj infanoj. Ĉi tiu

mesaĝo temas pri iu virino kiu serĉishelpon por sia filino kiu estis terureturmentata de demono. Malgraŭ laobstakloj kiuj frontis al ŝi, ŝi ne perdisesperon ĝis ŝi akiris tion kion ŝi volis.

Jesuo Kristo retiriĝis de la landoJudeo, kaj iris al la regionoj apud Tirokaj Cidon, eble por havi iom da ripozode la judea homamaso. Iu virino de tiuregiono venis al Li kaj petis Lin. Laenhavo de ŝia peto estis ke Jesuokompatu ŝin kaj kuracu ŝian filinon kiuestis terure turmentata de demono. Ŝiapreĝo estis mallonga. Ŝi preĝis kunhumileco. Ŝi estis fervora kaj modesta.Ŝi montris respekton. Kvankam ŝi neestis kredantino, ŝi elmontris tutan fidonal la kompato de Jesuo. Kia bona

ekzemplo por ni nuntempe je niaj preĝojal Dio!

Unue, Jesuo ne respondis al ŝi. Tione signifas ke Li ne aŭdis ŝian peton aŭke Li volis ignori ŝin. Li eble provis ŝiankredon kaj persistecon. Li eble eĉ volisinstrui al Siaj disĉiploj iun lecionon ella okazo. Ĉi tio estis la unua ŝajnaobstaklo – psikologia obstaklo. Malgraŭla neago de Jesuo, estis ŝajne ke la virinone perdis esperon. Ŝi daŭrigis peti porkompato. La reago de la disĉiplojmontris ĉi tion. Ili volis ke Jesuo for­sendu ŝin por ke ŝi ne plu ĝenu ilin persia peto. Iliaj vortoj eble sugestis ke ilivolis ke Jesuo faru ion palpeblan por lavirino. Ĉi tio estis la dua obstaklo –socia obstaklo.

La respondo de Jesuo malplibonigisaferon por la virino – ŝi ne estiskvalifikita ricevi Lian kompaton! Jesuoestis unue sendita al la Judoj, kaj posteal aliaj homoj. Li venis kiel ilia atenditaMesio. Li venis por prediki la evan-gelion per Si mem sole al la Judoj. Posteoni predikis la evangelion al nehebreojsed la servo de Jesuo estis limigitapreskaŭ entute al la Judoj. Li konfirmisĉi tion je la Granda Komisio trovita enMateo 28,18­20. Ĉi tio estis la tria ŝajnaobstaklo – alia socia aŭ religia obstaklo.

La virino ne estis malkuraĝa pro larespondo. Ŝi venis pli apude kaj adorisJesuon. La dua respondo de Jesuo (nun

Malgraŭ ĉiuj obstakloj

Bayo Afolaranmi, Niĝerio.

Page 21: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 117

El Preĝo por ĉiu Tagode Jelly Koopmans-Schotanus

rekte al la virino) ankaŭ ne estis favora.Li aludis pri ŝi kaj ŝia infano kielhundetoj! (La judoj kutime aludis prine­judoj kiel “hundoj” ĉar ili konsiderissin kiel la ununuraj homoj indaj porakiro de favoro de Dio) Jesuo uzis lakomunan esprimon por diri al la virinoke ŝi ne meritis tion kion ŝi petis. Li nefinis Sian taskon por la Judoj. Tamen,Jesuo volis provi ŝian kredon plue. Ĉitio estis la kvara obstaklo – alia psiko-logia aŭ emocia obstaklo. (Ĉu viankoraŭ memoras la unuajn tri ŝajnajnobstaklojn kiel emfazitaj je la unua partode ĉi tiu mesaĝo?)

La respondo de la virino estis klasika.Ŝi konsentis ke ŝi estas “hundo”, sed ŝiargumentis ke eĉ hundoj povas manĝi lafragmentojn de manĝaĵo kiuj falas de latablo de infanoj, tial emfazante siankredon ke ŝi povas akiri iom el la favorode Dio. Malgraŭ la ŝajna humiligo, ŝikredis ke ŝi povas esti benita je kelkamalmulta rimedo. Ŝi estis tiel humilaakiri nur fragmenton. Jesuo laŭdis ŝiangrandan kredon kaj faris [plenumis] ŝian

peton. La sanigo de ŝia filino “de posttiu horo” montris ke Jesuo estas pretasanigi iun ajn kiu venus al Li kun grandakredo kaj persisteco.

Kia obstaklo alfrontas vin dum ĉi tiujaro finiĝas? Kiel vi reagas al ĉi tiujobstakloj? Ne gravas la obstakloj, “se vikredos, vi vidos la gloron de Dio”(Johano 11,40). Ne forgesu ĉi tiujn dufaktojn. Unue, prokrasto ne estas neado.La fakto ke Dio ne respondas al niapreĝo la unuan fojon ne signifas ke Line respondos al ĝi se ni persistus je niapeto. Li eble volas scii kiel persistaj niestas kiam ni faras peton al Li. Kiam larespondoj estas prokrastitaj Dio instruasal ni preĝi plue, kaj pli bone. Eble Liatempo por ni ne venis. Due, ne gravasla situacio en kiu ni troviĝas, ni devashavi grandan kredon je Dio ke Li povassolvi niajn problemojn, kaj Li solvos ilinje Sia propra rimedo kaj je Sia propratempo. Ni devas esti pretaj akcepti Liajnrimedon kaj tempon por ni.

Je la servo de Dio.

29. oktobro

Eterna Dio, donacu al mi novan, vivantanesperon. Mi hodiaŭ atendu grandajn okazontaĵojn, kajmi fidu je la promeso de Via graco. Mi ĉie rimarku lamirindaĵojn de Vi.

Preøoporæiu

Tago

Jelly Koopmans-Schotanus

Page 22: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

118 DIA REGNO 5/2009

Unua premio

EN EKLEZIA GAZETO en Groningen, Nederlando, estisĉisomere alvoko sendi foton de pastoro surhavantaspecialan robon. Du fotojn mi sendis. Por unu el ili

mi ricevis la unuan premion, nome libron kun rakontoj elnia provinco. La premiita foto estas la ĉi­flanka:

Mi kunsendis la jenan tekston:Sur la foto estas Zlatica Adameová, pastorino en Pribylina,vilaĝo en Slovakio, proksime al Liptovský Mikuláš. Ni kielpartoprenantoj de protestant-kristana Esperanto-kongresoestis ricevintaj konsenton organizi Esperanto­diservon en la preĝejo. Ni estisinvititaj ĉeesti ankaŭ ilian diservon en la slovaka lingvo. Post tiu dua diservo iliregalis nin je kafo aŭ teo kun kukoj kaj sandviĉoj. Estis tre agrabla kunestado!

Wil van Ganswijk-Vlasblom.

informetoj

Ni multe gratulas !

ANONCO

La matuzalem‐aĝaj Julia ‘Sigmond(Rumanio) kaj Filippo Maria Franceschi

(Sen Rodin, Italio), kun amo anoncas al la estimata Esperantia popoleto,ke ili geedziĝis en la Urbodomo

de Kluĵo je la 09.09.09.

Page 23: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

DIA REGNO 5/2009 119

informetoj El mia memorsako

EN LA JARO 1966, kiam nia plej juna infano fariĝis 10­jarulo, mia edzinoAnna­Lisa kaj mi kuraĝis kune entrepreni la tre longan vojaĝon al Debrecen,Hungario, por partopreni nian unuan KELI-kongreson. Ni ne pentis tion.Kiom da ĝojaj travivaĵoj plenigis niajn memorsakojn!

La kongresaranĝintoj malantaŭ la tiama fera kurteno certe spertis malfacilaĵojn.Ekz. ”La 19-a KELI-konferenco” devis aperi kiel subaranĝo de la 51­a UniversalaKongreso de Esperanto, okazonta en Budapest la postan semajnon.

Nu, la suno brilis super ĝia efektiviĝo. Ni abunde intermansalutis, laŭdis Dionkante kaj preĝe, aŭskultis interesajn prelegojn, ofte laŭte ĝojridis, banis nin engranda urba liberaera naĝbaseno kaj, kompreneble, ekskursis al mondfama hungarastepo Hortobagy por spekti prezentadon de kvazaŭ ĉevalbaleton sub gvido de lertajrajdistoj.

En ĉio tio troviĝis la inspira apero kaj voĉo de nia ĉiam sune ridetanta prezidantoAdolf Burkhardt.

Inter multaj aliaj karmemoraj gekonatuloj de tiu konferenco – jam ne inter ni –mi ĉi­tie mencias nur kelkajn: Tini Putto kaj Dirk de Boer (NL), Anna Alamo­Sandgren kaj Astrid Ljungberg (SE), Rudolf Horský kaj pastoro Adamec (ĈS),Zoltan Knáver kaj Józef Lukáts (HU). Partoprenis entute dekkvin pastoroj, pleje elĈeĥio. Sed la klerikan grupon superis la junulara, kiun mi kalkulas ĝis 34 sur iu foto.

Rolis grave en la Debrecena 19-a KELI-konferenco 1966 ankaŭ Éva Farkas­Tatár kun membroj de sia familio. En la 19a Ekumena kongreso en Vroclavo 2009mi kun granda ĝojo spertis la agemon de novaj generacioj ŝiaj.

Ek al la 60-a KELI Kongreso en Beregdaróc! Åke Ahlrén, SE

Page 24: O DIA REGNO · 2014. 10. 23. · 100 DIA REGNO 5/2009 Sed Dio konas nin perfekte, parolas tute alimaniere. “Vi estas mia filo, mia filino, la amata, kiu plene plaĉas al mi. En

120 DIA REGNO 5/2009

Alles um mich her wandelt sichewig und stirbt ewig.

Ich aber sehe ahnend hinter allerdieser Wandlung eine Kraft,

die unwandelbar ist,die alles zusammenhält,

die schafft, auflöstund wiederum schafft.

Diese formende Kraft,dieser schaffende Geist ist Gott;

und da nichts anderes,das ich nur mit den Sinnen wahrnehme,

dauern kann und wird,so kann es von ihm allein heißen:

ER ist.

Mahatma Gandhi

Ĉio ĉirkaŭ mi ŝanĝiĝaseterne kaj mortas eterne.Sed mi vidas antaŭsente transĉi tiu ŝanĝiĝo forton,kiu neŝanĝebla estas,kiu ĉion kuntenas,kiu kreas, malkreaskaj denove kreas.

Ĉi tiu formiga forto,ĉi tiu kreanta spirito estas Dio;kaj ĉar nenio alia,kion mi rimarkas sense,povas daŭri kaj daŭros,tiel povas sole de Li nomiĝi:LI estas.

Tradukis el la germanaSiegfried Krüger

Ĉio ĉirkaŭ mi ŝanĝiĝas