24
Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko) 107-a jaro • n-ro 1285 (11) » Novembro 2014 ISSN 0014-0635 204 Por atingi la zeniton de la pozicioj ĉe la internaciaj organizoj, la esperantistoj devas ellerni la arton sori kiel elefanto. KRIO estu la lernejo! La peza lukto por Esperanto kaj la lingvaj rajtoj 198 209 200 Universitataj profesoroj docentoj kaj fakuloj jam povas sendi proponojn al IKU 2015 Dek Demandoj Mireille Grosjean prezentas la revojn, problemojn, planojn kaj atingojn de ILEI La junularan vervon en Kubo kronikas Ariadna Gutiérrez. Esperanto bonvenigas kronikojn de la E-agado kaj de nia historio M60 La unuaj landaj kaj fakaj asocioj jam sin anoncis kun siaj planoj por la Jaro Montevideo 60 207

Novembra14Reta

Embed Size (px)

DESCRIPTION

Most Published and Official Gazette ldEsperanto World.

Citation preview

Page 1: Novembra14Reta

Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko)

107-a jaro • n-ro 1285 (11) » Novembro 2014

ISS

N 0

014-

0635

204Por atingi la zeniton de la pozicioj ĉe la internaciaj organizoj, la esperantistoj devas ellerni la arton sori kiel elefanto. KRIO estu la lernejo!

La peza lukto por Esperanto kaj la lingvaj rajtoj

198

209

200Universitataj profesoroj

docentoj kaj fakuloj jam povas sendi proponojn

al IKU 2015

Dek DemandojMireille Grosjean prezentas

la revojn, problemojn, planojn kaj atingojn de ILEI

La junularan vervon

en Kubo kronikas Ariadna Gutiérrez.

Esperanto bonvenigas

kronikojn de la E-agado kaj de nia

historio

M60 La unuaj landaj kaj fakaj asocioj jam sin anoncis kun siaj planoj por la Jaro Montevideo 60 207

Page 2: Novembra14Reta
Page 3: Novembra14Reta

Fabrício Valle estas la redaktoro de la revuo Esperanto

Lazaro Ludoviko Zamenhof estis granda homarano, kiu sin oferis por venkigi novan ideon . Fronte al la malnova demando pri la internacia lingvo, li preferis trairi la vojon de la avangardaj pensuloj kiel Lejbnico, Kartezio kaj aliaj, sed en la praktiko. Trarompante la homan inercion, li aŭdace ennoviĝis, iniciatante planitan lingvon! La kontinuecon de tiu historio ni konas! Nu, 127 jaroj post la aŭdacaĵo de Zamenhof, ĉe la sojlo de la 60-jariĝo de la unua rezolucio de Unesko pri Esperanto kaj de la 100-a Universala Kongreso, endas mediti pri la kaŭzoj de la movada krizo, dum Esperanto mem viglas, kiel rekonate de ĉiuj. Kial UEA perdis sian grandan influon de la pasinto kaj kial ĝia membraro ŝrumpas? Kial la internacia ne-registara organizaĵaro baraktas pro lingvaj baroj, se ni havas por ĉiuj admirindan malbaraktilon? Tiuspecaj demandoj abundas, do ni iru rekte al la provo elkompreni la kernon de la problemo kaj proponi elirejojn, kiel nia kuracisto siatempe sentime estis proponinta al la problemo de la interpopola komunikado. Ĉiuj konsentos, ke la granda misio de la E-movado ĉiam estis agadi per la ĝisfunde bakita kaj nedisigebla paro “diskonigo-kaj-instruo” de Esperanto, nepre inkludita kiel ĉefa celo en la statuto de ĉiuj E-centroj, senescepte! Havante grandegan forton, per tiu paro ni kaplablis vivantigi Esperanton spite al ĉiuj kontraŭantaj fortegoj. La problemo estas, ke la forto de la movado elĉerpiĝis, post kiam ĝi brile plenumis sian grandan historian mision, bazitan sur tiu emblema paro, samtempe al grandskala kaj furora fenomeno: la tutmondiĝo kun siaj teknologio de informado kaj komunikado (TIKO), kreskanta interŝanĝo inter la popoloj, tendenco al unuiĝo de nacioj en politikan kolektivon, kiel Eŭropa Unio.

eksterman militon al niaj tradiciaj labormanieroj. Male, iom-post-iom, per nedubeblaj prudento kaj saĝo, ni ekhavigu al ni la socian kapitalon nepre necesan al tia grandioza entrepreno, nome, emancipi nian movadon el la altrudoj de la finiĝinta historia periodo. En plene kuranta nova historia etapo, ni klopodu bone kompreni la novajn defiojn, kiuj nin frakasigas, reformulante nian manieron superi ilin per diversaj socialaj E-eksperimentoj. Alia fundamenta paŝo estas ŝanĝi la kernon de nia strategio: anstataŭ proponi al la mondo, ke ĝi lernu Esperanton, ni devas labori por transformi ĝin uzante Esperanto en la praktiko, tio estas, la E-movado devas engaĝi sin en la mondo, kune kun homoj kaj organizaĵoj kiuj okupiĝas pri mondavastaj temoj kiel kulturo de paco, lingvaj kaj homaj rajtoj, socia justeco, solidara ekonomio, justa komerco, sociala turismo, daŭripovo ktp. Se rediri pri diskonigado-kaj-instruo de Esperanto, tiun paron ni devas loki en nia novelana movado ne kiel celon akaparantan ĉiujn niajn fortojn, sed kiel instrumenton por atingi diversajn aliaj celojn, ja praktikajn, ja socialajn, edukajn, kulturajn kaj eĉ ekonomiajn. Tra tiu etapo apenaŭ komencanta, Esperanto estu laborlingvo, ne celo per si mem, apartiĝinta de la konkreta bolanta mondo, kiu ja bezonas internacian lingvon, sed nur malkovros, ke ĝi ekzistas kiam ĝia aplikado estos tiel granda kiel la Zamenhofa idealismo de la esperantistaro! La lingvan identecon ni jam havas, nun ni aldonu al ĝi per propravola engaĝita ensocietiĝo epokfaran socialan markon . Laŭ tiu ĉi idealo, ni ne plu estos samideanoj kun ununura ideo – diskonigi kaj instrui Esperanton – sed samidealanoj kun multe da idealoj, per kiuj ni kapablos transformi la mondon.

La mondo ŝanĝiĝis radikale, sed nia movado restis la sama! Iu enradikiĝinta samideana konvenciismo alkroĉas al ni tute rigidan bildon pri ĝi, kun la dogmo, ke la diskonigo-kaj-instruon de Esperanto ĉiam devas esti la nura celo de nia tuta agado, nenian lasante spacon al la agado per Esperanto. Tio postulas klarigon: dum la longa periodo de senĉesaj klopodoj por vivantigi Esperanton, la paro pozitive kernis kaj ja ne estis aliaj ag-motivoj por la samideanaro, krom la paro, kiu konsistigis neallaseblan strategion por la vivantigo de nia lingvo. Sed post la brila plenumado de sia historia misio, la tradiciaj E-centroj dronis en marasmomaro, dum Esperanto preskaŭ nur per si plu viglis kaj ekspansiis. Nia lingvo jam estas senrevene vivanta kaj ne plu bezonas centralizitan movadon, piramide organizitan. Nuntempe unu sola homo – per TIKO – povas fari multe pli ol tradiciaj E-centroj rifuzantaj ĝisdatigi sian strategion. Neniu nepre bezonas ĉeesti kunsidojn en iu ajn E-centro por babili en Esperanto. La globa vilaĝo invadis nian hejmon, nian laborejon kaj tiel estiĝis la fermento de la situacio kiu senmovigis la E-movadon. Do, ne per la regularo de la unua periodo, tiu de la vivantigo de nia lingvo, ni devas agadi. Kelkaj aferoj konservindas, alivorte, ni ne povas abrupte deklari

Malferme

Ni ne enfermiĝu en tradiciaj konvencioj

Fabrício Valle

La mondo ŝanĝiĝis

radikale, sed nia movado restis

la sama!

2191285 (11) Novembro 2014

Page 4: Novembra14Reta

Dek DemandojInformiĝi pli funde pri la organizaĵo de la E-instruistoj, ILEI.

Redaktoro: Fabrício ValleKonsilisto pri Merkatiko kaj Reklamado: Paulo Lima

Grafikisto: Cleber Lemes Brito

Adreso de la Redakcio:Revuo Esperanto

p/a Fabrício Valle, Rua Faustolo, 124 – Água Branca05041-000 San-Paŭlo-SP, Brazilo

+55 11 [email protected]

http://bitly.com/bundles/uearevuo/6

Aperas: en ĉiu monato krom aŭgusto.

Limdato por kontribuaĵoj: la 10-a de la antaŭa monato.Legata en 120 landoj.

Voĉlegata por vidhandikapitoj.Abonprezo: varias laŭlande (EUR 38);

informiĝu ĉe via landa asocio aŭ ĉe la CO.Unuopa ekzemplero kostas EUR 4,00.

Ĝenerala Direktoro: Osmo Buller.

Anonctarifo (EUR):1 p. 1000, 1/2 p. 550, 1/4 p. 300, 1/8 p. 165, 1/16 p. 90.

Movada rabato 50%.Anoncoj sur ekstera kovrilo kostas duoble.

Rabato por tuja ripeto 20%.

Pagmanieroj:Banko: ING, Postbus 1800, NL-1000 BV

AmsterdamBankokonto: IBAN: NL72 INGB 0000 3789 64,

BIC/SWIFT: INGBNL2A(Universala Esperanto-Asocio en

Rotterdam, Nederlando)PayPal: [email protected]

Adreso de la Centra Oficejo de UEA:Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ

Rotterdam, Nederlando.Tel: +31-10-436-1044 | Fakso: +31-10-436-1751

[email protected] | www.uea.org

Esperanto certe ne dependas de la agnosko de la grandaj internaciaj organizaĵoj por senti sin hejme en nia vasta mondo. Ekzistas eĉ pli

gravaj kaj urĝaj taskoj. Nia agado ĉe la internaciaj organizaĵoj kiel UN, Unesko kaj ĉiuj ceteraj vere utilas por ke ni akiru la favoron de similaj

kunbatalantaj NROj. Tamen, kiu plendos, se ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro?

Fabrício Valle | www.redaktoro-b.com.br

Ĉi-numere

Enhavo

Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko)

Fondita en 1905 de Paul Berthelot (1881-1910). Establita kiel organo de UEA en

1908 de Hector Hodler (1887-1920).

Misio:Kvazaŭ anteno kaptanta la tendencojn, la

ardon, la aspirojn de la esperantoj ĉiulande, la revuo Esperanto prezentu aktualan, interesan, inspiran bildon pri la agado

kaj strategio de UEA kaj pri la evoluo de Esperanto en monda skalo.Es

trar

od

e U

niv

ersa

la

Esp

eran

to-A

soci

o

Prezidanto: D-ro Mark Fettes, 2658 E 21st Av, Vancouver BC, Kanado.V5M 2W1; [email protected]

Vicprezidanto: S-ro Stefan MacGill, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario.+36 (1) 349 [email protected]

Ĝenerala Sekretario:S-ro Martin Schäffer.+52 596 924 5144 +49 30 69 20 48 [email protected]

Membro: S-ino Barbara Pietrzak, Ul.Międzynarodowa 38/40a m 217, PL-03-922 Warszawa, Pollando.+48 22 252 79 21 [h], +48 6000 51 [email protected]

Membro: S-ro José Antonio Vergara, Casilla 508, Puerto Montt, Ĉilio.+56 65 2256660 [h]+56 65 2326031 [of] +56 [email protected]

Membro:: S-ro Lee Jungkee: 401 dong 301 ho Dongpyun-ro 135, Dongan-ku, 431-907, Anyang-si, Kyungki-do, Korea. Resp. +82 10 3340 [email protected].

Membro: S-ro Stefano Keller, Casepostale 6034, CH-1002 Lausanne, Svislando.+41 76 261 06 [email protected]

Observanto de TEJO: S-ro Nico Huurman

Observanto de ILEI: S-ino Mirejo Grosjean

Pri difinitaj aspektoj de la asocia politiko respondecas jenaj subteamoj (la gvidanto kursive): Mastruma evoluigo (financo, administrado,kongresa politiko): Fettes, Schäffer, MacGill, Lee. Monda evoluigo (eksteraj rilatoj, informado, esploro kaj dokumentado): Keller, Vergara,Fettes, Pietrzak. Movada evoluigo (landa kaj regiona agado, instruado, aktivula trejnado): MacGill, Pietrzak, Lee, Vergara.

Pli detale ĉewww.uea.org/kiu/estraro.html

221

228UEA-agadoRaporto pri la agado de UEA sur la campo de la internaciaj organizoj, kun historia rigardo al Ligo de Nacioj

222

Unua Alineo AMO-3 en Ĉinio; Kreskas la nombro de virinoj; UEA-varbilo.

MalfermeFabrício Valle en la malferma artikolo

stimulas la esperantistojn al ennoviĝo.

Interlingvistiko por Esperantistoj

La fratoj de Saussure kaj Esperanto

TEJO; IKU en LilloMovada kroniko pri la kuba E-junularo;

IKU en Lillo atendas vian proponon

Pupfestivalo; Revuo EsperantoEĉ pupoj sukcesas diskonigi Esperanton en Japanio; La revuo Esperanto bezonas formi

skipon de talentaj verkemuloj.

Ekonomia ForumoEŭropa Esperanto-Unio faris

novajn paŝojn

KalendaroEventoj de januaro ĝis la

fino de aprilo

RecenzojMemoraĵoj de eŭska bovino; Min

trafis feliĉ esti rusa poeto.

Recenzo; Kongresa temo en LilloPri terminogia laboro en Esperanto – Elektitaj publikaĵoj; Lingvoj, artoj kaj

valoroj en la dialogo inter kulturoj.

Forpasoj; Oficiala InformiloNekrologoj; Raporto pri donacoj al la

UEA-fondaĵoj

Jaro Montevideo 60M60 ekbolas pro la unuaj aliĝoj, sed

mankis via landa asocio.

KalejdoskopoImitinda agado en Benino;

Instituto Fina Venko

219

224

232

233

234

235

236

237

238

231

226

Kolofono

1285 (11) Novembro 2014220

Page 5: Novembra14Reta

Daria Obraztsova, el Rusio, estas unu

el la E-virinoj

AMO-3 en Siano naskis internacian kunlaboron UEA firme paŝis en Azio per la organizo de la Orienta Esperanto-Seminario (AMO-3) en Siano, Ĉinio, de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2014, kun internacia gvidteamo konsistanta el diverslandaj samideanoj, nome Trezoro, Ĉielismo, Stalino, Miaohui, Nema, Chimedtseren Enkhee kaj Usui Hiroyuki. Partoprenis ĝin sesdek kvin esperantistoj el Brazilo, Koreio, Japanio, Nepalo, Mongolio kaj Ĉinio. Ne mankis esperantistoj el Tajvano. Gastigis la eventon Xian-a Esperanto-Asocio (XEA). La revuo El Popola Ĉinio (EPĈ) sendis ĵurnaliston por kunlaboro kaj prelegoj. La tre riĉenhava programo kun amuzaj aranĝoj en ĉiu vespero kaj prelegoj sekvataj de diskutoj, pri temoj tiel variaj kiel movado, instruado, turismo, radia elsendo, religio, internacia kunlaboro, komerco, terminaro, kulturo, literaturo, historio, fervojo, ekonomio, antropologio, bitmono k.a. ne tiel glate estis plenumita, ĉar la tempo destinita al la tuta seminario ne sufiĉis. Ĉar de longa tempo ĉinaj esperantistoj ofte krokodilas en siaj lokaj kunvenoj

Ĉu AMO ankaŭ en Nepalo?

Mi estas 22-a jaraĝa junulo el Nepalo kaj kun granda ĝojo partoprenis la seminarion AM0-3 en Siano, kiel reprezentanto de mia lando. Tio fariĝis granda memorindaĵo en mia vivo de esperantisto. Mi lernis multon pri Esperanto kaj pri la ĉina kulturo kaj amikiĝis kun multaj ĉinaj junuloj. Partoprenante ĉi tiun eventon mi povis praktiki la lingvon kaj akiri konojn pri nia movado kaj kiel labori por Esperanto. Nu, mi sentas min energiplena kaj preparita por labori pli efike. Cetere, okazigo de AMO en Nepalo, espereble en la venonta jaro, estas afero pri kiu ni revas. Pradip Ghimire

kaj tutlandaj kongresoj, oni starigis kiel unu el la grandaj celoj de AMO-3, ke la partoprenantoj parolu nur en Esperanto. Jen laŭdinda rezulto: la seminario estis unikaĵo en Ĉinio, ĉar ĉiuj parolis kaj ja neniu krokodilis. Junaj vizaĝoj okulfrape videblis en Siano, ĉefe de aktivuloj kiuj ne bezonis page aliĝi. Kelkaj nepagipovaj partoprenantoj ĝuis senpagajn loĝadon, manĝadon kaj eĉ veturadon. Fakte nur duono de la partoprenantoj pagis la kotizon. Reliefa rezulto estis, ke la seminario ja naskis internacian kunlaboron, sed aliaj bonaj rezultoj facile enlistiĝas. Tre utile estas, ke ĉiuj prelegoj troveblas en la reto ĉe http://bit.ly/1vcJYTL kaj http://bit.ly/ZDuPOY. Kelkaj senpacience demandis, kiam okazos la venonta seminario. Trezoro HUANG Yinbao

- UEA-agado- Strategia planado

-Utilaj informoj por kursgvidantoj

-Teorio kaj pratiko pri gvidado de E-centroj

Vi instruas, ILEI subtenas www.ilei.info

Nova varbilo vaste velu! B a l d a ŭ p r e t o s novspeca varbilo por nia Asocio kun la titolo Kaptu novan venton kun UEA. Ĝin ricevos kotizperantoj, landaj asocioj kaj kernaj aktivuloj. Ĝi estas senpage ricevebla kontraŭ peto al la Centra Oficejo por disdonado en kluboj, kursoj, E-centroj kaj renkontiĝoj (bv. indiki la petatan kvanton). Helpu distribui ĝin por diskonigi la Asocion kaj varbi novajn membrojn!

5%-a kresko en tridek jaroj. Hmm... En la rubriko “Dek demandoj” de nia oktobra numero (p.198) Anna Löwenstein rakontis, ke kiam ŝi laboris en la Centra Oficejo , virinoj konsistigis kvaronon de la individua membraro de UEA. Laŭ la informo el la CO, de post tiam (1980) tiu proporcio iom kreskis kaj estas nun 30%. La situacio tre varias laŭlande. En Vjetnamio virinaj membroj estas plimulto (58%) kaj preskaŭ duono ili estas en Finnlando (47%), Danio (44%) kaj Svedio (43%). Super la monda averaĝo estas ekz. Japanio (33%) kaj

Ĉinio (34%), sed sub ĝi troviĝas Argentino kaj Brazilo (po 26%). En Usono virinoj konsistigas nur 18% kaj en Kanado 20%. En Afriko UEA preskaŭ tute ne havas virinajn membrojn.

1285 (11) Novembro 2014221

Page 6: Novembra14Reta

DekDemandoj Mireille Grosjean

“En la nuntempa malfacila kaj streĉa etoso pro konfliktoj kaj militoj, espereble nia ŝipo plu navigos, sen ke la politika situacio venenu nian laboron. Malfacila tasko por la E-gvidantoj.”Mireille Grosjean estas svisa esperantisto. Ŝia denaska lingvo estas la franca, sed ŝi parolas flue la francan, germanan, Esperanton kaj variaĵon el Zuriko de la alemana (svisgermana dialekto), parolas mezbone la anglan kaj la italan kaj havas bazajn konojn de la japana lingvo, ĉar ŝi restadis entute 11 monatojn en Japanio. Ŝi estis instruistino en mezlernejo pri fremdaj lingvoj kaj specialiĝis pri interkultura edukado. En la movado ŝi estas interalie la prezidanto de ILEI. Ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Mireille_Grosjean ekkonu pli pri tiu tre energia aktivulo de la E-movado.

Fabrício Valle

RE: Se konsideri Esperanton el la vidpuntko de la esperantista ekonomio, ĉu la evoluigo de ĝia profesia instruado sub la signo de libera kaj profitcela

RE: Se UEA mem ne povas pli funde subteni la agadon de ILEI, kion fari?

MG: Se UEA ne nutras nian organizaĵon sufiĉe, ĝi segas la branĉon, sur kiu ĝi sidas. Oni vidas, ke ILEI bezonas fortan financan subtenon por plenumi siajn taskojn. Tamen ekzistas aliaj ebloj esplorendaj: eŭropaj programoj, akiro de subvencioj ĉe ekstermovadaj instancoj, komercaj anoncoj k.s. Ni ne povas ripozi, ni devas esplori ĉiujn eblojn. Ĉiu plia membro de ILEI estas subteno, ne gravas, ĉu la nova membro estas instruisto aŭ ne, instruas Esperanton aŭ ne. Tio koncernas evidente personojn el A- kaj B-landoj. ILEI kreis la kategorion C-landoj kun tre malalta kotizo, tamen la efektivaj kostoj de la sendo de la revuo devas esti kovritaj de la Koleghelpa Kaso. Krom ĉio ĉi la estraro de ILEI nuntempe planas lanĉi donaco-kampanjojn por precizaj celoj, kiel partopreno de estraranoj ĉe ekstermovadaj establoj. Tiaj kontribuoj estus ekster la kotizoj sed en la movado.

al nia organizaĵo. Krom tio UEA decidis lanĉi vastan programon: Aktivula Maturigo (AMO) – certe subtenenda strategio, same postulanta financan flegadon. Se niaj aktivuloj agados pli fervore, trafe kaj efike, la nombro de la esperantistoj kreskos; sekve tute konsekvence kreskos la plugenda kampo de ILEI.

nome Internacia Pedagogia Revuo (IPR) kaj Juna Amiko (JA), eldonadon de libroj, organizadon de kursoj, seminarioj kaj konferencoj. Konkrete la revuo IPR nin ligas al niaj membroj kaj ĝia riĉa kaj informplena enhavo nutras ilin, sub la gvido de Jozefo Németh kaj lia teamo. En nia retejo aldoniĝis antaŭ nelonge nova sekcio, Pedagogiaj Dokumentoj, ĉe http://www.ilei.info/dok/peddok.php, kie instruisto povas trovi diversajn tekstojn rilate pedagogion. En nia retejo estas la paĝo Adresoj, kie aperas ligiloj al interesaj retpaĝaroj (http://www.ilei.info/adresoj/index.php?lingvo=eo). El tio oni povas konstati, ke ILEI disponigas al la E-instruantoj plej diversajn inform-fontojn, tiel ke eĉ tiuj ne povantaj vojaĝi al iu kurso aŭ al iu konferenco sentos sin regalataj per riĉa materialo. Modula Instruista Trejnado (MITE) estas en preparo; ĝi ebligos al ĉiu instruisto akiri kapablojn pri diversaj subfakoj en diversaj lokoj depende de siaj vojaĝebloj. Plurfoje ILEI kontribuis al vojaĝo de iu sperta instruisto al Afriko, ekzemple, pro la fakto, ke afrikanoj ne sukcesas partopreni niajn konferencojn kaj kursojn. Labori mondskale estas grandega defio.

RE: Ĉu ILEI havas financajn rimedojn por vasta kaj ĝisfunda monda agado?

MG: Certe ne. ILEI vivas de la membrokotizoj. Helpas financa disponigo de UEA, kies membraro ŝrumpas, do same ĝiaj financaj rimedoj, kio igas ĝin malgrandigi tiun financan helpon

RE: Kiel ILEI en la praktiko povas helpi niajn volontulajn kaj amatorajn instruantoj fariĝi pli kapablaj instruistoj?

MG: En ĝeneralaj trajtoj ILEI proponas sistemon de ekzamenoj, du revuojn,

RE: Parolu pri la grandaj defioj, kiujn ILEI alfrontas.

MG: Esperantistoj ekaperas kiel postpluvaj fungoj sub arboj, same E-instruistoj. Estas fakto, ke multaj personoj ekinstruas post la akiro de nur kelkaj bazaj konoj de nia lingvo. Tio estas en si mem tre pozitiva aspekto, tamen tiu fenomeno kreas situacion, kiu estas ne tute ideala. Grava tasko de ILEI estas helpi al tiuj instruantoj, samtempe zorgante por ne senmotivigi ilin. Plialtigo de la lingva nivelo de la esperantistaro kaj alproprigo de pli da pedagogiaj kapabloj flanke de E-instruistoj, jen du kernaj defioj por la Ligo.Aliaj defioj estas labori mondskale kaj konvene agi en internacia medio. Respekti ĉies morojn kaj kulturon, stimuli la volontulajn kunlaborantojn, kompreni subteni la motivojn instigantaj niajn aktivulojn agi. En la nuntempa malfacila kaj streĉa etoso pro konfliktoj kaj militoj, espereble nia ŝipo plu navigos, sen ke la politika situacio venenu nian laboron. Malfacila tasko por la E-gvidantoj. Tiuj defioj vere koncernas ĉiujn aliajn internaciajn E-organizaĵojn, inkluzive de UEA.

2221285 (11) Novembro 2014

Page 7: Novembra14Reta

Do ĉiam oni devas adaptiĝi al la lokaj cirkonstancoj antaŭ ol doni konsilojn. Pro tio la retejo de ILEI proponas pedagogiajn dokumentojn, kies legado povas helpi kaj al lernanto kaj al instruisto. Plena regado ne eblas, sed akcepteblas paroli pri bona praktiko kaj flua uzo de la lingvo. Ĉiu povas – vere devas! – perfektigi sin per legado, verkado, aŭskultado de retradioj, parolado en loka klubo, frekventado de kursoj kaj eĉ per enmensa ekzercado dum paŝado aŭ duŝado. Komencanto devas trovi pli lertan parolanton kaj proponi al tiu persono la frazojn imagitajn en lia interna babilado. Mezulo trovu pli spertan parolanton, ĉar ĉiam devas esti ia nivelo-diferenco, ne nepre granda. Per tiuj korektadoj la lernanto antaŭeniras paŝon post paŝo, forlasas la erarojn, malkovras la uzendajn strukturojn. Neniu “atingas la celon”, neniu povas finfine fanfaroni, ke “nun mi regas la lingvon”. Lingvo estas senfina arbaro, bunta kaj densa, tra kiu oni promenadas kolektante fruktojn, foliojn, radikojn; ĉiam la lingvo subite montras ion nekonatan, ion surprizan. Ofte iu eŭropano surpriziĝas legante frazkonstruon de alikontinentulo aŭ de denaskulo kaj ja tio faras la uzon de la lingvo tiom interesa kaj riĉa. Kaj ĉi tie mi parolas pri formoj, esprimoj, parolturnoj. Kompreneble, ankaŭ rilate la enhavon oni ekscias pri aferoj mirinde interesaj.

RE: Ne-esperantista l i n g v o - i n s t r u i s t o , sciante, ke vi estas prezidanto de Ligo de E-instruistoj, demandas vin: “Kial mi lernu Esperanton?”

MG: Esperanto havas travideblan kaj logikan strukturon. Por instruistoj de fremda lingvo tiu sperto povas esti tre riĉiga; tiu kono de lingvo klare strukturita gvidos ilin al pli efika instruado de iu ajn lingvo. Tio ne signifas, ke oni mencios Esperanton okaze de sia instruado de la hispana aŭ de la rusa, sed la travidebleco de Esperanto faciligos al tiuj scivolemaj instruistoj prezenti la lingvajn fenomenojn per pli trafaj klarigoj. Plie Esperanto estas fenestro al la tuta mondo. Uzante la reton de la Ligo ĉiu lingvo-instruisto povas interŝanĝi pedagogiajn spertojn kaj informojn pri foraj kulturoj kun aliaj instruistoj tra la tuta mondo. Tio estas tre riĉiga travivaĵo.

RE: Kiujn konsilojn vi havas por gvidi esperantistojn tra la ĝisfunda ellerno de Esperanto? Proponu metodon, por ke aspirantoj al plena regado de Esperanto atingu la celon.

MG: Tio multe dependas de la ebloj de ĉiu persono kaj de ties loĝloko. Mi ne povas sugesti al afrika junulo veni al UK, al Eŭropo, ĉar li ne ricevos vizon por tio.

RE: Kiu kontinento estas la plej promesplena por la ILEI-agado?

MG: Oni kutimas kredi, ke la movado en Eŭropo estas forta kaj solida. Tamen aperas tre dinamikaj asocioj en regionoj de la mondo ekster Eŭropo. Ekzemple Burundo en Afriko kaj Brazilo en Sud-Ameriko. Laste aldoniĝis kvar novaj sekcioj al ILEI okaze de la 47-a Konferenco en Urugvajo: DR Kongo, en Afriko kaj Irano en Azio, krom du en Eŭropo, Hispanio kaj Bulgario. Do la nombro de la sekcioj de ILEI saltis de 35 al 39, kio signas bonfarton, malgraŭ tio, ke kelkaj sekcioj dormas aŭ malkreskas. Do, ni devas konstante rilati kun niaj sekcioj kaj sproni ilin; ni devas motivi niajn membrojn. ILEI ne havas specialan strategion por iu kontinento. Ni laboras mondskale kaj adaptiĝas al la cirkonstancoj; foje iu momento aŭ loko montriĝas favora, do tiam ILEI ekpaŝas.

RE: Kio brilas en la kalendaro de la porinstruista agado?

MG: Gravega evento okazonta en la kalendaro de ILEI estas la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, en Svislando, de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015. Estas oportune diri, ke invito ĝin partopreni disiris de svisa kantono, ja ŝtato, al ĉiuj ŝtatoj de la

RE: Laŭ iuj en Esperantujo la lernhelpa efiko aŭ lernfaciliga valoro de Esperanto povos fariĝi fundamento de nova industrio de lingvo-instruado. Nu, laŭ tiuj, enkonduki la instruadon de fremdaj lingvoj en la E-centrojn, kiel ekstran enspezo-fonton, estus granda paŝo, sed tiu ideo estas ofte traktata kiel abomenaĵo kaj granda herezo. Ĉu prava sinteno aŭ forlasenda dogmo?

MG: Se paroli pri la lernhelpa efiko de Esperanto, ĝi estis unue traktita en Paderborn, Germanio, sen ekstermovada observado. Ĝi estis uzata en la programo de Britio “Springboard to Languages” (En Esperanto: Saltotabulo al lingvoj). Ĝi povus esti pli vaste uzata, certe. En niaj rondoj ĝi ofte ne estas prezentata adekvate kaj konvinke. Pri tiu aspekto de nia lingvo legiĝas diversaj interesaj artikoloj en IPR 2014/1. Nu, instruado de Esperanto en niaj E-centroj kune kun aliaj lingvoj aŭ eĉ aliaj studobjektoj, kial ne? Vidu la asocion Kotopo en Liono, Francio: en tiu kulturcentro oni povas studi pli ol dudek lingvojn kaj ĝi fartas finance ne brile, tamen pli bone ol ĉiuj aliaj E-centroj, kiujn mi povis mem viziti, ĉar ĝi estas plurcela (legejo, manĝejo, trinkejo, galerio kun ekspozicioj, prelegejo, debatejo, lernejo). Tio estas laŭ mi nek abomenaĵo nek herezo.

mondo. Tio okazis la 30-an de aprilo 2014. Preparlaboroj estas survoje.Alia grava paŝo estas la nova trijara programo en Poznań, Pollando, nome Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz. El la 26 gestudentoj, kiuj partoprenis la unuan surlokan semajnon en septembro 2014, certe granda parto fariĝos lertaj instruistoj okaze de la specialiĝo en la tria jaro. En tiu programo kunlaboras “Edukado Net” (www.edukado.net).Fine la 48-a ILEI-Konferenco okazos en Oostende, Belgio, ĵus antaŭ la jubilea UK kaj proksime de ĝi; certe tiu tutsemajna renkontiĝo pri instruado estos abunde frekventata kaj havos buntan kaj allogan programon. Niaj gekolegoj en Belgio laboras tiucele.

iniciatado ne estus interesa por la planoj de ILEI?

MG: ILEI devas klopodi lert igi geinstruistojn el ĉiuj kulturoj kaj niveloj por iuj specifaj celoj. Se kelkaj el ili fondas lernejon kaj vivtenas sin per tiu instruado, ni gratulu ilin. Tamen tio ne povas esti prioritata celo de ILEI.

2231285 (11) Novembro 2014

Page 8: Novembra14Reta

La familia nomo de Saussure estas grava en la svisa medio. Horace-Bénédict (1740-99), geologo kaj fizikisto, estis tiel grava, ke lia vizaĝo eĉ aperas sur la monbiletoj de dudek svisaj frankoj, dum lia usona kuzo Henry William (1763-1839) estis granda politikisto de la Usona Federisma Partio kaj kunlaboranto de la prezidento George Washington. Henri (1829-1905), zoologo kaj entomologo, havis kvar filojn: la plej aĝa estis Ferdinand (1857-1913), la patro de la moderna lingvistiko, kaj la plej juna René (1868-1943), matematikisto kaj la unua esperantologo. Ĉi tiu artikolo intencas prilumi la rilatojn inter la du fratoj de Saussure kaj Esperanto. Ne temas pri nura biografia priskribo: la celo estas komprenigi la rilaton inter lingvistiko kaj Esperanto, kompleksan ekde la komenco. En 1906 Ĝenevo estis urbo kie la ideoj por monda paco estis jam bone konataj, ĉefe pro Henri Dunant, la ĝenevano kiu ricevis la Nobel-Premion pri Paco pro la fondo de la Ruĝa Kruco. En tiu jaro okazis tie la dua Universala Kongreso, elstara ĉefe pro la parolado de Zamenhof, kiu substrekis la internan ideon kiel kernan esencon de esperantismo. Laŭ propra eldiro, René partoprenis la kongreson tute hazarde kaj ekde tiam li vigle aktivis en la Esperantan aferon. Sed ĉu tio veras? Laŭ atesto de Edmond Privat (1889-1962), René estis sendita de la frato Ferdinand kiel observanto, ĉar Ferdinand timis pri sia universitata kariero [Künzli 2001]. Ĝuste en 1906 okazis la unua kurso pri ĝenerala lingvistiko, kiu post la morto de Ferdinand famigis lin mondskale (legu en la skatolo).

Oni ne scias ĉu Ferdinand vere pristudis Esperanton, sed fakto estas, ke troviĝas du eksplicitaj mencioj de Esperanto en la kursolibro. La unua temas pri la fundamenta koncepto de “semiotika vivo” [de Saussure 1997, mia traduko]:

“La leĝo pri lingvo-ŝanĝiĝo estas tiel imperativa, ke ĝi validas eĉ okaze de artefaritaj lingvoj. Kiu ajn kreas lingvon, regas ĝin nur ĝis ĝi disvastiĝas: ekde la momento kiam ĝi plenumas sian mision kaj iĝas ĉies propraĵo, la regado fariĝas neebla. Oni prenu Esperanton kiel ekzemplon. Se ĝi sukcesos, ĉu ĝi povos eskapi de la imperativoj de la leĝo? Kiam lanĉita, estas tre probable, ke Esperanto eniros sian plenan semiotikan vivon. Tio signifas, ke ĝi evoluos laŭ la leĝoj [de ĉiuj lingvoj] kiuj havas nenion komunan kun la leĝoj de ĝia logika kreado, kaj ne povos retroiri.”

René bedaŭrinde ne komprenis ĉi tiun intuicion de Ferdinand. Kiel asertis Tullio de Mauro, redaktinto de la kritika eldono de la kursolibro de Ferdinand [de Saussure 1997], lingvo estas porĉiame ekvilibro inter du malsamaj fortoj: la “spirito de la paroĥismo”, kiu garantias la koheron de la komunumo, kaj la “forto de la komercaj interŝanĝoj”, kiu permesas al la lingvo fariĝi influhava. Esperanto ne estas escepto: Esperanto transvivis la atakojn de la konkurantoj en la dudeka jarcento danke al la kohero de la komunumo. Kiam la lingvo eniras la semiotikan vivon, la strukturo ne plu estas tuŝebla: reformoj povas pluvivi nur arigante ĉirkaŭ si

apartan komunumon. Hazarde aŭ malhazarde, en 1906 René ĝisoste esperantistiĝis. Fakte, la lanĉo de Universala Esperanto-Asocio en 1908 sukcesis ankaŭ pro la konkreta helpo de René, kiu ludonis la unuan oficejon en Ĝenevo, kaj redaktis la organon Internacia Scienca Revuo kune kun Edmond Privat kaj Hector Hodler (1887-1920), la fondinto de UEA. René volis ŝanĝi la mondon, ne nur tra la lingvo: li proponis en 1907 tutmondan monunuon, nomatan “spesmilo”, por eviti internaciajn financajn krizojn. El la esperantologia vidpunkto, René publikigis broŝurojn kaj libretojn en la franca [de Saussure 1910] kaj en Esperanto [de Saussure 1915] por defendi la lingvon kontraŭ la atako de Louis Couturat, laŭ kiu la morfologio de nia lingvo bezonis profundajn reformojn, kiuj fine kondukis al la historie plej grava reformo de Esperanto, nomata Ido [Couturat 1907]. Danke al la interŝanĝo de ideoj kun la franca esperantisto Théophile Cart, lektoro de la franca lingvo ĉe la Universitato de Upsalo en 1891, René prilaboris sian vortteorion, kiu pretiĝis en 1915. Ni vidu ĝian kernon, el la sekcio Vortanalizo:

“B.8. Multaj vortoj ankaŭ, kvankam ne sinonimaj, estas dependaj unu de la alia pro sia signifo mem. Ekzemple, la radiko ‘pom’ estas dependa de la radiko ‘frukt’, ĉar la speciala ideo <pom> entenas en si mem la pli ĝeneralan ideon <frukt>; siavice la ideo <frukt> entenas la pli ĝeneralan ideon de <aĵ> konkreta, kiu finfine entenas la ĝeneralan ideon substantivan <o>. Resume, en vorto <pom> sin kaŝas la diversaj ideoj: pom(frukt)(aĵ)(o).”

Komparu ĝin kun la dua mencio de Esperanto en la kursolibro de Ferdinand [de Saussure 1997]:

En ĉiu lingvo do oni povas trovi produktemajn kaj sterilajn vortojn, kaj la proporcio inter la du grupoj povas varii. Tio ĉi reportas nin finfine al la distingo […] inter lingvoj “leksikemaj” kaj lingvoj “gramatikemaj”. En la ĉina, la plejmulto da vortoj estas nedisigebla; male, en artefarita lingvo, preskaŭ ĉiuj

La fratoj de Saussure kaj Esperanto

Federico Gobbo

por

4EsperantistojInterlingvistiko

1285 (11) Novembro 2014224

Page 9: Novembra14Reta

estas analizeblaj. Esperantisto havas la plenan liberon konstrui, per konata radiko, novan vorton.

Miaopinie estas evidente, ke la esperantologiaj studoj pri la morfologio de nia lingvo fare de René estis konataj de Ferdinand. La vortteorio fakte plejparte priskribas la kombineblon de la vorteroj por formi vortojn, kaj aparte laŭ kia logika maniero estiĝas signifo, se sekvi la principojn de neceso kaj sufiĉo [de Saussure 1910, 1915]: tio respondas al la ideo de strukturo celita de Ferdinand. Künzli [2001] prave priskribas René kiel tragikan figuron: paralele al la pasia defendo de la Zamenhofa kreitaĵo, paradokse kaj malkohere René klopodis ellabori sintezon de Esperanto kun Ido por eviti la dividiĝon de la du diversaj movadoj. Eble pro tio la vortteorio de René estis rekonita oficiale valida de la Akademio

de Esperanto nur en 1967, malgraŭ la laŭdaj vortoj de Zamenhof. Tiu kabineta agado estis tolerata de la esperantistoj ĝis 1925, kiam la Universala Kongreso okazis denove en Ĝenevo. Tiam, René forlasis la esperantistan vivon kaj restis sola: la nura medio kiu donis al li iom da atento estis la asocio IALA, fondita de s-ino Morris-Vanderbilt, kiu en la 1930-aj jaroj klopodis ellabori sintezon de Esperanto kun la konkurantoj – samkiel la Delegitaro estrata de Couturat du jardekojn antaŭe – kaj pro tio konsideris ankaŭ la planlingvojn de René. Ĉu finfine Ferdinand prave ne enmiksiĝis en la aferojn de Esperanto? Certe la kontribuo de lia plej juna frato estis grava, sed malbonŝance ĝi ne portis feliĉon al la kontribuanto mem. Nu, esperantistoj ne surpriziĝu, se lingvistoj ne konsideras Esperanton ĝuinda fenomeno, ĉar jam la patro de la disciplino tiel opiniis.

La kurso pri ĝenerala lingvistiko

Federico Gobbo estas profesoro ĉe la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino.

Ekzercoj1) Elektu lingvistikan teorion kaj studu ĝin iomete. Ĉu laŭ vi Esperanto bone enkadriĝas? Kial?

2) Trovu mencion de Esperanto faritan de profesiaj lingvistoj kiuj ne parolas la lingvon kaj komentu grupe.

Esenca bibliografioCouturat, Louis (1907). Étude sur la dérivation en esperanto: à MM. les membres du comité de la Délégation pour l’adoption d’une langue auxiliaire internationale. Brodard.

de Saussure, Ferdinand (1997) Cours de linguistique générale. Publié par Charles Bailly et Albert Séchehaye avec la collaboration de Albert Riedlinger. Édition critique préparée par Tullio de Mauro. Payot & Rivages.

de Saussure, René (1915). Fundamentaj reguloj de la vortteorio en Esperanto: Raporto al la Akademio Esperantista. Hati Marne.

de Saussure, René (1910). La construction logique des mots en Espéranto: Réponse à des critiques suivie de propositions a l’Académie Espérantiste par Antido. Universala Esperantia Librejo.

Künzli, Andreas (2001). René de Saussure (1868-1943): Tragika sed grava esperantologo kaj interlingvisto el Svislando. En: Fiedler, Sabine kaj Liu Haitao (red.), Studoj pri interlingvistiko. Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke / Studien zur Interlingvistik. Festschrift für Detlev Blanke zum 60. Geburtstag. KAVA-PECH.

Ferdinand de Saussure monde famas pro libro kiun li neniam verkis. Kiam li katedruliĝis en Ĝenevo, li 34-jaraĝis. En sia tuta vivo, li verkis malmulte kaj publikigis eĉ malpli. En kortuŝa letero li konfesis, ke li ne konsideras sin mem kapabla skribi eĉ dek sinsekvajn frazojn pri lingvistiko, ĉar la teorio ĉirkaŭ ĝi estis tiel malforta kaj malstabila: cela finera malgré moi par un livre [finfine libro verkiĝos malgraŭ mi]. Profetaj vortoj! En 1906, kiam oni la unuan fojon faris la kurson, Universitato de Ĝenevo estis provinca kaj studentoj malmultis, kaj neniu el ili pretendis konstrui karieron por si mem per lingvistiko. Tio okazis pro hazardo, ĉar kolego pensiiĝis. La libro estis finpreparita en 1916, tri jarojn post la morto de Ferdinand, surbaze de la komparo de la enklasaj notkajeroj de la studentoj. La redaktintoj estis Charles Bally kaj Albert Sechehaye, la iniciatintoj de la lingvistika skolo de

Ĝenevo, dum alia fakulo, Sergej Josifoviĉ Karcevskij, disvastigis la ideojn de la libro en Moskvo, tiel influante la junajn Nikolaj Trubeckoj kaj Roman Jakobson. Male, la tradukoj en okcidenteŭropaj l ingvoj venis nur post la dua mondmilito. Gravulo estas la dekano de la italaj lingvistoj, Tullio de Mauro [de Saussure 1997]. La kurso mem estis eksterordinara: preskaŭ sen korpusaj datumoj aŭ klara sintaksa analizo aŭ sistema lingva komparo, ĝi prezentas ĉefe abstraktajn ideojn de la aŭtoro. La taskoj de lingvistiko laŭ Ferdinand estas: 1. priskribi la historion, internan kaj eksteran, laŭ strukturo, sociologio kaj kulturo, de la laŭeble plej alta nombro da lingvoj; 2. esplori la universalajn fortojn kiuj movas ĉiujn lingvojn kaj limigas ilian arbitran organizadon; 3. difini kaj limigi la konceptojn kaj teorion de la lingvistiko mem. En modernaj terminoj, temas pri malferma verko, kies kuntekstan validigon alportu la leganto. Pro tiu malfermeco, la strukturismo – la teorio distilita de la kursolibro – fascinis interalie antropologojn, literaturkritikistojn kaj postmodernajn teoriistojn. Lingvistiko, ĉefe Eŭrope, ankoraŭ nun povas esti konsiderata post-strukturisma.

1285 (11) Novembro 2014225

Page 10: Novembra14Reta

Kalejdoskopo

Trezoroj de la E-kulturo kaj historio Naskiĝis nova kanalo en Youtube, kun historiaj movadaj filmoj, nomata “Historiejo” ( ĉe https://www.youtube.com/user/Historiejo). Ĝi jam enhavas filmetojn kun Tibor Sekelj, Claude Piron kaj István Szerdahelyi. Baldaŭ venos pliaj. La apero de la kanalo ŝuldiĝas al la senlaca laboro de Miguel Gutiérrez Adúriz. Li prizorgas ankaŭ aliajn kanalojn, kies ligilojn vi trovos dekstre en tiu sama paĝo. Tie vi vidos plurajn lastatempajn juvelojn, el kiuj mi ne povas ne mencii:

- Turismo per literaturo kaj Esperanto: Miguel Fernández gvidas nin tra diversaj madridaj scenejoj de la verko Bohemiaj lumoj de Ramón del Valle-Inclán- Prelego de Nicola Ruggiero pri la kolosa epopeo La poemo de Utnoa de Abel Montagut- Resumo de la lasta SAT-Kongreso en Bretonio- Zlatko Tišljar rakontas anekdoton pri esperantista vivo: Kial esperantistoj fidas al nekonatoj?- Kaj fine, Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz) mem montras aliajn siajn talentojn per la monologo Konsilu min, Doktoro Zamenhof.

Tonjo del Barrio

Granda Paro Ĉi-jare la Internacia Semajno okazis en Salou, bela marborda urbo de la provinco Taragono. Ĉi-okaze la Premio Ada Fighiera-Sirkoska, kiu portas la nomon de pola-itala esperantistino kiu en 1962 transprenis de Teodor Jung la gazeton Heroldo de Esperanto kaj ĝin redaktis dum 36 jaroj, estis aljuĝita al la kataluna geparo Josep Colom kaj Trinitat García. Li baldaŭ fariĝos 100-jara kaj ŝi estas 97-jaraĝa. Ŝi organizis du hispanajn kongresojn de

Mi estis salajrata esperantisto ĉe Oomoto, en Kameoka, Japanio, de 1965

ĝis 2007. mi laboris instruante Esperanton al gejunuloj, verkante instruajn artikolojn en Nova Vojo, oficiala revuo de EPA (Esperanto-Populariga Asocio). La salajro ne sufiĉis por nutri trimembran familion. Nu, mia edzino aldone devis labori por konstrui domon kaj vivi modeste. Mi vere dankas al Oomoto, ĉar neniu krom ĝi kaj AMO-Akademio min dungis profesie. Mi tre dankas, ke mi, povis kunlanĉi la eldonejon Ludovikito en 1973 kaj eldoni 57 volumojn de PVZ (Plena Verkaro de Zamenhof). Tacuo Hughimoto (Kioto)

Esperanto kaj unu de SAT. Nuntempe ili daŭre gvidas kursojn de Esperanto en ilia urbeto. Ambaŭ ĉeestis la renkontiĝon kaj ŝi eĉ kapablis fari mallongan paroladon pri ilia sperto kiel esperantistoj, dankante ĉi tiun neforgeseblan premion. Trinitat García kaptis la okazon por disdoni 49-paĝan biografion, titolitan Mia vivo, mia granda lukto kaj mia apogilo. Ambaŭ estas viglaj homoj, ĉefe ŝi, kiu kuraĝis partopreni per spritaĵoj kaj anekdotoj. Kaj kvazaŭ famuloj, ambaŭ fotiĝis kun multaj homoj. Ángel Arquillos

Premio

Persone

Ĉe http://bit.ly/1wkAGoN Tacuo Huĝimoto sursceniĝas por deklami poemon (1’ 58’’)

1285 (11) Novembro 2014226

Page 11: Novembra14Reta

• “La homoj sufiĉe frenezaj por pensi, ke ili povas ŝanĝi la mondon estas tiuj, kiuj sukcesas ĝin ŝanĝi.” – Steve Jobs• Science ni povas aserti tion. Se vi kredas pri io, tio realiĝas kaj vi pli kaj pli bone laboras por atingi tiun celon. En la Instituto ni nomas ĉi tion “Ĝusta Rigardo.”

Agado:Ideoj estas nur ideoj kaj utilas por nenio, almenaŭ se oni ne profitas ilin. Por tio, ni bezonas sciojn, rilatojn, spertojn, kunlaboradon, resursojn ktp. Ekzemplo: imagu, ke vi volas trovi esperantistojn kiujn vi ne konas en via regiono (ideo); ni povas instrui al vi kiel vi povas fari tion (scio). Krome, vi bezonos eksperimenti, kontakti homojn, se eble paĝaron de asocio en kiu aperu mapo kie estas esperantistoj por ke via laboro estu pli utila. Ĉi tion ni nomas “Ĝusta Rimedo.”

Situacio:Esperantistoj forgesis ion, kion Google tre bone scias delonge: por esti tutmondaj, ni devas esti lokaj. Se la movado estos amase sukcesa, estos dank’ al homoj kiel vi. Vi povas trovi nin ĉe http://finavenko.net Enric Baltasar

Ĝusta organizo Instituto Fina Venko estas nova internacia organizaĵo, kiu celas disvolvi kaj plivigligi la E-movadon per helpo al unuopaj esperantistoj kaj kolektivoj en la tuta mondo. Nur tiel ni havos fortan bazon por fari grandajn paŝojn al la fina venko. Ni starigos kunlaborajn programojn, instruos kaj konigos praktikajn kaj efikajn labormetodojn, aranĝos konferencojn, partoprenigos esperantistojn el la tuta mondo kaj kreos retpaĝarojn. Por kompreni nian ekzistokialon, estas necese kompreni la situacion de la movado. Ekzistas kvar aspektoj pri kiuj ni devas atentegi:

Tempo:• Ni estas juna movado;• Ni estas en la plej bona momento, la 21-a jarcento, por ke civitanoj profitu Esperanton.

Adaptiĝo:• Esperanto estas unu el la soci-kulturaj movadoj kiuj eble plej multe suferis pro la militaj konfliktoj;

Esperanto-Tago en Benino Afrika Centro Mondcivitana (ACM) organizis diversajn aktivaĵojn por festi la Esperanto-Tagon en la 26-a de julio, en

Lokossa, sed fakte la E-beninanoj komencis agi iom anticipe. Granda sukceso, ĉefe ĉe la infanoj, estis la piedpilka turniro, kiu partoprenigis ok teamojn de la urbo, montrante, kiel en Bonaero, ke la sporto estas bona rimedo por diskonigi Esperanto al ne-esperantistoj.

La 12-an de julio okazis la unua matĉo kaj la turniro daŭris du semajnojn. En la 26-a la partoprenantoj ekkonis Esperanton per prelegoj kaj disdonado de esperantaĵoj kaj informiloj en la franca lingvo. Ĉiuj ekkonis ĝiajn avantaĝojn kaj kion oni povas fari per ĝi. Instigo al eklernado ne mankis, per propono de senpaga kurso. François Hounsounou en intervjuo donata al loka radiostacio parolis pri la signifo de la Esperanto-Tago, rilate justan komunikadon en la mondo. Tiun intervjuon oni dissendis plurokaze tra tri tagoj. Kunlaboris por la sukceso de la Esperanto-Tago en Benino la unua vicurbestro de Lokossa, kiu kontribuis al la realigo de la piedpilkluda turniro per donaco de pilkoj; Zinkpè Kodjo Benoit (eksoficisto de la Afrika Oficejo de UEA), kiu subtenis la iniciaton kaj Peter Oliver, kiu volonte kunlaboris. Aparte ni dankas al Esperanto-France kaj al la francaj esperantistoj, kiuj helpis nin okazigi grandan eventon kaj digne festi la Esperanto-tagon. Cetere, kun granda ĝojo, pro la misio plenumita. François Hounsounou

• Ju malpliaj militoj, des pli vigla Esperanto-movado;• Ni sekvu la leĝon de Darwin kaj estu tiuj, kun plej granda kapablo adaptiĝi al la nuntempa mondo.

Komunikado:• Dilemo: nia lingvo estas la plej bona ekzemplo de vasta komunik-celado, tamen ni tre malbone komunikiĝas kun la mondo;• Ni analizu interilatiĝojn, propagandon ktp;• La problemo de Esperanto estas, ke oni ne scias kio ĝi estas kaj sekve oni ne komprenas ĝian ekzistokialon.

Lernado:• Ni lernu de aliaj E-organizoj, de ne-Esperantaj movadoj, de entreprenoj pri merkatiko ktp;• Komparado, memkritikado kaj sinergio;• Ni debatu, ni eksperimentu, ni lernu, ni instruu unu la alian. Se vi volas scii kiel trovi centojn da interesantoj pri nia afero en via regiono, se vi volas scii kiel fondi sukcesan E- klubon, ni povas instrui tion al vi. Nu, se vi vere volas ŝanĝi la mondon, vi devas atenti pri tri principoj:Vizio:

Fina Venko

Benino

1285 (11) Novembro 2014227

Page 12: Novembra14Reta

En sia libro Historio de la Lingvo Esperanto (2-a parto) Edmond Privat dediĉis tutan ĉapitron al la klopodoj ĝeneraligi la instruadon de Esperanto en la lernejoj de la membroj de Ligo de Nacioj (LdN). Oni diras, ke LdN en tiuj jaroj serioze konsideris la oficialigon de Esperanto, kaj ke tion malebligis nur la opozicio de Britio kaj Francio. Sed kelkaj esperantistoj kredas, ke temis nur pri la plej milda agnosko de la reala ekzisto kaj valoro de Esperanto. Io simila al tio, kion oni atingis tridek jarojn poste ĉe Unesko. Ĉiuokaze, ĉiam ekzistis niaflanke grandaj klopodoj interesi mondajn organizojn pri Esperanto. La agado ĉe LdN povas instrui multon al ni, kaj tio gravegas, ĉar ĝuste tiu agado kondukis al la evento de Montevideo, liverinta la unuan rezolucion de Unesko pri Esperanto, kiu 60-jariĝos la venontan decembron. Starigi paralelojn inter la pasintaj klopodoj kaj nia nuna klopodado interesas nin ĉu sub la nur kleriga aspekto, ĉu kiel historia materialo povanta nin gvidi tra la koridoroj de nia intereso. Rilate la agadon de UEA, necesas emfazi, ke nia laboro pri eksteraj rilatoj valoras ne unuavice pro la atingo de oficiala rekono (kvankam tio povas foje esti utila), sed pro la eblo gajni amikojn kaj respekton inter homoj kiuj okupiĝas pri mondvaste gravegaj temoj kaj ankaŭ pro la stimulado de pli organizita kaj celkonscia agado en la movado, krom la klerigado de la movadanoj pri tiuj tutmondaj temoj. Do, ni ĉerpu iomete el la historio de Edmond Privat, laŭlitere transkribita: “Dum la unua kunveno de Ligo de Nacioj, la 11-an de decembro 1920, estis laŭtlegita la jena propono de rezolucio, presita kiel dokumento n-ro A.194 (1920): La Ligo de Nacioj, konstatante la lingvajn malfacilaĵojn, kiuj malhelpas rektajn rilatojn inter la popoloj, kaj la urĝan necesecon forigi tiun baron por helpi al bona kompreniĝado inter nacioj, sekvas kun intereso la provojn je oficiala instruado de la internacia lingvo Esperanto en la publikaj lernejoj de kelkaj regnoj, anoj de Ligo de Nacioj, esperas, ke

antaŭpreparo niaflanke. Respondante al tiu agado la ĝenerala vicsekretario de LdN prezentis favoran raporton pri nia afero kaj sekvis la marŝoj kaj demarŝoj, en kiuj la franca lingvo, tiutempe pli potenca ol nun, aperis ĉiam defendata kaj aludata de iuj delegitoj, kiel la polo Askenazy, kiu subskribis la jenan rezervon: “Komprenante per Internacia Lingvo praktikan helpan komunikilon kiu neniel atencas la rajton kaj centjaran indecon de la franca lingvo kiel diplomata organo”. Certe nuntempe ni trovos multe da tiaj homoj kiel li en la internaciaj organizaĵoj kaj naciaj parlamentoj, kun la nura diferenco, ke nun la defendata lingvo estas la angla. Tial la esperantistoj aktivantaj en tiu medio povas nek sin prezenti kun naivaj pretendoj nek ne harditaj de longa sinpreparo. La afero daŭris en kunteksto de multe da kunbekado kaj stultaj taksoj pri Esperanto, fare de antaŭjuĝemaj delegitoj, kiel la brazila ministro Rio Branco, kiu akre atakis Esperanton kiel “lingvon de mizeruloj kaj komunistoj.” Okaze de la kvara ĝenerala kunveno, en septembro 1923, la franca registaro instrukciis sian delegiton por definitive elpuŝi Esperanton, sed finfine Esperanto estis la unuan fojon rekonita de interŝtata organizaĵo kiel uzata lingvo. Fakto estis, laŭ Edmond Privat, ke “la politikaj problemoj fariĝis pli gravaj de jaro al jaro kaj “flanka” afero kiel Esperanto ne povis tre interesi diplomatojn, ĉefe priokupataj je malfacilaj eŭropaj problemoj.” Fakto estas, ke en la nuntempa mondo la samaj problemoj persistas, eĉ pligrandigitaj, kaj nur ni, esperantistoj unuiĝintaj ĉirkaŭ UEA, kune kun ĝiaj aliancitaj landaj, lokaj kaj fakaj asocioj, kapablos montri al tiuj grandaj organizaĵoj kiel UN (posteulo de LdN), Unesko kaj aliaj, krom al la naciaj parlamentoj kaj enlandaj registaraj institucioj, ke Esperanto ne estas flanka afero kaj povas kerne kontribui por la solvado de la problemoj kiuj ankoraŭ baraktigas la mondon, spite la agadon de la politikistoj kaj siaj oficialaj instancoj sur ĉiuj niveloj. Sed pri tio, en la sekvaj paĝoj.

tiu instruado ĝeneraliĝos en la tuta mondo, por ke la ĉiulandaj geknaboj sciu de nun almenaŭ du lingvojn, sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado, petas la ĝeneralan sekretariaron prepari, por la venonta kunsido, detalan raporton pri la rezultatoj atingitaj en tiu fako.” Sekvis el tio, inkludante la okazaĵojn de la lasta ĝenerala kunsido, en la 18-a de decembro, bataloj kaj kontraŭbataloj, mokoj kaj elokventa prilaŭdo de la franca lingvo kaj de ĝia literaturo. Iu proponita sendiskuta prokrasto estis proklamita post konfuza baloto. Ĉio kaŭzis sufiĉe grandan bruon en la tutmonda gazetaro, aparte en la japana,

“kiu sin montris malkontenta pri tiu rifuzo”. De tiu okazaĵo ni povas lerni, ke tre gravas havi tre bone strukturitan gazetaran servon kaj viglan movadon en la sociaj retoj, se ni nun deziras entrepreni similan agadon. UEA plu agadis kaj ĉe la dua ĝenerala kunveno de LdN en 1921 pli multaj delegitoj montriĝis interesataj, sekve de pli bona

El la redakcio

UEA-agado | Internaciaj Organizoj

Ĉe Ligo de Nacioj

Fondita en 1945, UN anstataŭis la Ligon de Nacioj. Unesko

estas specialigita institucio kun apartaj

taskoj sur la kampo de scienco, edukado kaj kulturo. Ĝi ligiĝas al UN per kontrakto. En oportuna okazo

Esperanto traktos pli funde tiujn du

gravajn internaciajn organizojn (IOj).

Unesko jam en la venonta numero.

Unuiĝintaj Nacioj (UN)

1285 (11) Novembro 2014228

Page 13: Novembra14Reta

Por pli vigla kaj mondvasta agado pri eksteraj rilatoj, kreiĝis la Komisiono pri Rilatoj kun Internaciaj Organizaĵoj (KRIO), sub gvido de Stefano Keller, estrarano de UEA el Svislando, kiu estas samtempe la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo. Sekvante ideojn en la Strategia Laborplano, KRIO celas kunordigi agadon sur jenaj terenoj:

• aktiva agado, laboro ĉe UN (ekz. en Ĝenevo okazas kunsidoj pri homaj rajtoj, pri minoritatoj, pri indiĝenoj - kiuj plej taŭgaj estas por niaj intervenoj); • superrigardo, kontaktado kaj kunlaboro kun la teamoj en ĉiu el la kvar reprezentejoj;• sekvado de la eventoj ĉe UN, Unesko kaj similaj gravaj organizaĵoj kaj konsidero de niaj eventualaj partoprenebloj;• informado pri la aktivaĵoj de la

komisiitoj kaj prezentado de la rilataj fareblaĵoj en la movado;• motivado de la tutmonda esperantistaro, precipe de aktivuloj, landaj asocioj, lokaj kaj fakaj grupoj, al la subtenado de la laboro de UEA (komisiitoj) ĉe UN, Unesko, ĝenerale sur

la tereno de lingvaj rajtoj kaj interetna komunikado.• utiligo de la ebloj kaj potencialo de nia tutmonda reto esperantista por disvastigo de informoj, tradukoj kaj aliaj, kaj por loka partneriĝo.

La laboro estas giganta, sed esperplena. Ĉie malfermiĝas pli da pordoj, ol ni kapablas trairi! Tial tre bonvenas sinproponoj de kompetentaj aktivuloj pretaj aldoniĝi al la teamo. Por ekkoni pli detale la eblojn de tiu laboro, jen du gravaj ligiloj:

• Ĉe http://bit.ly/1wkAGoN troviĝas pluraj videoj kun intervenoj en diversaj eventoj;• Ĉe http://goo.gl/Axac4j troviĝas PDF-dosiero kun la teksto legata en interveno en la Homrajta Konsilio, 9-a sesio, Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo, la 17-an de septembro 2008.

iwh

c.o

rg

UEA-agado | Internaciaj Organizoj

Per KRIO trairi malfermitajn pordojn

Ĉu UEA planas agadi ĉe Unesko por nova rezolucio? Tio povus esti valora kadre de iu pli vasta strategio, ekzemple por videbligi Esperanton en la kadro de streboj por daŭripova mondo. La celo de la nuna Strategia Laborplano estas plifortigi la bazajn mekanismojn, kiujn ni povus uzi por tia kampanjo. Kiam komenciĝos la preparoj por la posta laborplano, post

unu jaro, ni certe konsideros la indecon de plia rezolucio.

Kiom granda estas la amikaro de UEA inter la homoj kaj organizaĵoj kiuj okupiĝas pri la mondvastaj temoj traktataj kadre de la internaciaj organizaĵoj kaj socialaj movadoj?Mi dirus, oni simpatias nin sufiĉe multe, sed la nivelo de kono kaj kompreno pri nia agado kaj niaj celoj estas ĝenerale malalta. Ni devas investi multe pli en la prezentado de informoj kaj argumentoj por ĝuste tiuspecaj publikoj kaj pri tiaj temoj.

Ĉu ni povus diri, ke la nuna UEA-politiko kaj labormaniero kondukas la esperantistojn al pli funda engaĝiĝo pri tutmondaj temoj?Mi konstatas, ke ekzistas granda neuzata potencialo tiurilate. Ekzemple en Bonaero multaj kongresanoj partoprenantaj la

kunsidojn pri la kongresa temo klare sopiris al pli funda engaĝiĝo kadre de la movado ĝenerale. En la Strategia Laborplano oni trovos tiun emfazon kelkloke, sed verŝajne ĝi meritas ankoraŭ pli da atento.

Ĉu vi kredas, ke jam venis la horo ŝanĝi la ĉefan fokuson de la E-movado, de nuraj “diskonigado kaj instruado de Esperanto” al iu sociala Esperanto-entreprenismo, kun funda praktika engaĝiĝo en la tutmondaj temoj?Nu, la unua pioniro de tiu strategio estis la fondinto de UEA, Hector Hodler. Mi kredas ke la hodlerismo restas plene aktuala, adaptiĝema, praktika filozofio por UEA. Ne necesas trumpeti ĝian novecon, necesas provi apliki ĝin kiel eble plej sisteme kaj celkonscie sur ĉiuj niaj agadkampoj.

Hodlerismo aktualasMark Fettes, la prezidanto de UEA, respondas ĉi-sube kelkajn demandojn iel rilatantajn nian ĉi-numeran ĉeftemon.

Stefano Keller en

unu el siaj intervenoj

ĉe UN.

1285 (11) Novembro 2014229

Page 14: Novembra14Reta

Deirpunkto por diskuti lingvajn rajtojn*

UEA-agado | Internaciaj Organizoj

Lingvaj rajtoj estas esencaj por ĉiu popolo, sendepende de la grandeco de ties anaro. Tiu rajto, ĉefe de la malgrandaj grupoj, devas esti protektata. UEA subtenas minoritatajn lingvojn de pli ol 100 jaroj. La rajto de la infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, ne nur estas grava por ilia kulturo, sed estas fundamenta por ilia psika evoluo. Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe per sia gepatra lingvo, kiel lingvo de la instruado dum la unuaj ses ĝis ok jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), ilia ĝenerala progreso estas pli bona kaj ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo. Se ilia instruado en la gepatra lingvo okazas nur dum unu aŭ du jaroj, kaj poste ili devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, eble ili komence bone sukcesas, sed pli malpli ekde la kvara lernojaro, ilia progreso malrapidiĝas kaj la

La esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas neŭtralan, komunan lingvon, la komunikado havas karakteron specife efikan. La fina celo de Esperanto estas strebi al paco kaj al justa kaj pli facila komunikado inter la popoloj. La uzo de komuna lingvo evitas tian situacion, en kiu personoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super la aliaj. Ni deziras ke la Unuiĝintaj Nacioj pripensu tiun temon koncerne siajn proprajn kunvenojn. La diferenco estas tre evidenta kiam partoprenantoj sin esprimas ekzemple en la angla, la franca aŭ la hispana kiel sia unua lingvo, kaj kiam tiuj lingvoj rolas kiel sia dua aŭ tria lingvo. Kiam iu ekparolas uzante sian gepatran lingvon, ofte la diferenco estas impresa , ĉar ĉio dirita havas multe pli da pezo kaj multe pli allogas la atenton, ol parolanto kiu utiligas fremdan lingvon. La granda espero de la esperantistoj estas, ke la mondo fariĝos pli paca loko, kaj ni kredas ke efika komunikado ludos tre grandan rolon tiucele.

*Referenco: Deklaro pri rajtoj de personoj apartenantaj al naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo, rezolucio 47/135, je la 18-a de decembro 1992.

diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskas.Ankaŭ gravas, ke la homoj kapablu komuniki en diversaj niveloj. UEA rekomendas lerni du, tri aŭ kvar lingvojn. Laŭ la cirkonstancoj, tio estas:

1. la gepatran lingvon;2. la regionan lingvon, se malsama;3. la nacian lingvon, se malsama ol la du unuaj;4. internacian lingvon, kiu apartenas al neniu nacio: Esperanto.

Ĉiu popolo kun sia lingvo kaj Esperanto

por ĉiuj popoloj!

1285 (11) Novembro 2014230

Page 15: Novembra14Reta

Letero de Mark Fettes kaj Barbara Pietrzak al la landaj kaj fakaj asocioj en septembro malfermis la laboran periodon de la Jaro Montevideo 60. Inter la unuaj reagantoj estas E-Asocio de Britio, kiu decidis realigi sur la landa nivelo tri eventojn. Ankaŭ sin anoncis Senegala E-Asocio, kiu tuj surpaperigis 4-monatan agadplanon inkluzivanta kontaktiĝon en oktobro kun la reprezentantoj de Unesko. Krome, Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj Albana E-Asocio anoncis la klopodojn kontakti en la plej proksima tempo siajn landajn Unesko-komisionojn. La albanaj esperantistoj sentis sin instigitaj bilanci sian aktivadon, kiu sub organiza formo komenciĝis nur antaŭ 20

jaroj, sed jam alportis notindajn fruktojn sur la kleriga kaj kultura kampoj. Aŭstria E-Federacio, Argentina E-Ligo kaj Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) promesis baldaŭ sendi sian agadplanon kaj certe daŭre aldoniĝos novaj asocioj, ne volantaj perdi tiun unikan okazon kunverki brilan ĉapitron de la historio de la lingvo Esperanto. Dume, E-Movado Malia, Hungara E-Asocio, Korea E-Asocio, Kotdivuara E-Asocio, Vjetnama E-Asocio kaj Unuiĝo Togolanda por Esperanto anoncis siajn landajn reprezentantojn por la Jaro M60. Novajn anoncojn ni atendas de ĉiuj vivantaj asocioj, al kiuj estis adresita la citita letero.

Jaro Montevideo 60 en Poznano La Jaro M60 estis prelegtemo okaze de la Artaj Konfrontoj de Esperanto (ARKONES) en Poznano, Pollando, en septembro. Vigla diskuto sekvis post la prezento de Barbara Pietrzak pri la konsciiga karaktero de la Jaro kaj speciale pri kiuj argumentoj estu ekipitaj la esperantistoj en sia dumjara laboro. Inter la bonaj ideoj, kiujn naskis tiu diskuto, estas tiu pri ĝisdata listo de divers¬kampaj atingoj el la 60-jara periodo kaj modela novaĵletero dissendenda al la amaskomunikiloj, por utiligo antaŭ la 10-a de decembro, kiam la Montevidea rezolucio de Unesko pri Esperanto akurate 60-jariĝos. Tiucele daŭras la laboro por la konstruo de retejo enhavonta ĉiujn ĉi materialojn, inkluzive de la grafika simbolo de la Jaro M60, kiu estos baldaŭ lanĉita. La Jaro M60 kulminos en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo, pri kiu delonge kaj tre sindediĉe laboras la Loka Kongresa Komitato, kun vasta aro da kun¬laborantoj. En la tria semajnfino de oktobro okazis en Parizo intensa kaj fruktodona preparkunsido pri la jubilea kongreso, kie ne mankis diskutoj pri plej digna kaj varia solenado de la Jaro. Ni kolektu per nia klopodado tra la Jaro M60 multajn motivojn por neforgesebla festo en Lillo!

Barbara Pietrzak

Oficiala Komuniko

La unuaj sin anoncantaj asocioj ekboligas la Jaron M60

1285 (11) Novembro 2014231

Page 16: Novembra14Reta

TEJO Movada kroniko

Nu, tra la historio de la E-movado, marasmo kaj vervo ĉiam alternis ĉe niaj organizaĵoj. Rilate la nunan kuban movadon, ĝi certe troviĝas en vigliĝanta periodo el kaj la interna kaj la internacia vidpunktoj. Certe la internaciaj kongresoj okazintaj en la jaro 2010 disportis pozitivan influon forĝantan tian situacion, ke ĝia supergrava sekvo estas la fakto, ke praktike uzante nian lingvon la kubaj esperantistoj trovis sin mem, malkovrante kiel vivaj eroj de nia movado, kion signifas esti esperantisto okaze de la uzado de Esperanto sur la sama rangoŝtupo de la angla, la franca aŭ de iu ajn lingvo en la mondo. Tial de tiam, de la jaro 2010, nia movado altiras entuziasmajn kaj agemajn gejunulojn al nia afero. Ili ne nur mem

Kadre de la 100-a UK en Lillo okazos la 68-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj, ĝis la 31-a de januaro 2015, al la sekretario de IKU:

prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin , Israelo . (Rete: [email protected]).

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el la prelego kadre de IKU kaj du aldonaj prelegoj. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu

Ariadna García Gutiérrezalsvarmas en la lernado de Esperanto, sed samtempe venigas aliajn gelernantojn, kontribuante al la plivigligo de la varb-agado. Vere sekvinda strategio, surbaze de agadmaniero kiun ni devas pli kaj pli bonigi kaj plene disvolvi. Ververe, alkonformiĝinte al tiu strategio ni en la lastaj jaroj faris multajn aferojn laŭ tre diversaj manieroj, tamen mi kredas ke ankoraŭ longa estas la vojo daŭre trairinda. Se temas pri iuj farintaĵoj, la kreado de la revuo Por Vi kaj la Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA) difinas tion, kio ni nun estas: certe forta junulara sekcio, kiu pli kaj pli allogas kubajn gejunulojn al nia movado. JuSKA helpis diskonigi la laboron de “Fratoj EL”, talentaj repistoj, instruistoj kaj fieraj esperantistoj el la urbo

konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estos prelegoj kun rilato al la kongresa temo “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”, sed bonvenos ankaŭ proponoj pri aliaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – ĉio en ne pli ol unu paĝo. Ĉiu preleganto devas mem zorgi pri sia aliĝo al la 100-a UK. Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas ĉe uea.org/dokumentoj/IKU.

Contramaestre, kiuj regalis nin per sia arto! Kaj tio, laŭ mi, estas ja rimarkinda atingo!Niaj rilatoj kun la TEJO-sfero lerte moviĝas: per la komitataj cirkuleroj ni diskonigas nian agadon al la eksterlanda E-komunumo kaj reciproke ni informiĝas pri la stato de la landaj sekcioj tra la mondo. Renovigo de la Regularo de la Junulara Sekcio estas punkto nuntempe prilaborata, samkiel kontaktoj kun aliaj internaciaj junularaj sekcioj, celantaj interŝanĝon de konoj rilate mastrumadon de junularaj organizaĵoj kaj informiĝon pri la demando kiel moviĝas la internacia Esperanta mondo, kio havigas al ni ideojn pri bonaj praktikoj. Parto de nia ĝisnuna agado konsistas el kreado de kulturaj projektoj: teatraĵoj, dancado, kantado, inter aliaj iniciativoj, kio igis plurajn junajn esperantistojn komenci interesiĝi pri nia afero, pro la okazo povi montri sian arton en Esperanto. Mi rimarkigas, ke temas pri longa listo de faritaj, farataj kaj farotaj aferoj, ĉiuj sendube farindaj, pri kio fakte mi miras, ĉar kiuj gvidis dekomence tiun klopodadon, ne estis multe da gejunuloj, sed nur manpleno da memfidaj, esperemaj kaj persistemaj junaj aktivuloj. La rezultoj notindas, sed ili ne venis al la fino. Atendu pli de ni!

Se paroli pri faroj, atendu pli de ni!

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Lillo

UK Lillo IKU

Sendube la junulara movado en Kubo vigle antaŭeniras kaj pliaktiviĝas de antaŭ nemultaj jaroj ĝis nun! Tio ja rimarkeblas, sed kion diri pri tiu fenomeno?

1285 (11) Novembro 2014232

Page 17: Novembra14Reta

Per pinte profesia tangodancado okazis de la 3-a ğis 5-a de oktobro 2014 la 4-a Monda Pupekspozicio en la urbo Higashikagawa, ĉi-jare dediĉita al Argentino. En 2014 ĝia daŭro reduktiĝis al tri tagoj (antaŭe estis naŭ). Malgraŭ tio kaj la aldona fakto, ke precize tiam tajfuno estis trapasanta la regionon, ĝin rekorde partoprenis 10 000 vizitantoj, danke al la japanaj amaskomunikiloj, kiuj dudek kvar fojojn raportadis pri ĝi. Al tio aldoniĝis tre vasta informado eksterlande. La pupkolekto nun konsistas el 1 234 pupoj el 61 landoj, ĉiuj surportantaj tradiciajn kostumojn. Tia grandanombra kolekto da tradiciaj pupoj – tute ne

Antaŭ nelonge mi ricevis la jenan kritikon (en multe pli akraj vortoj): “la problemo de la revuo Esperanto estas, ke en ĝi aperas artikoloj nur de la samaj homoj”. La iom-post-ioma ellaboriĝo de la afero en mia redaktora kapo igis min konkludi, ke tio estas vera problemo. Jam antaŭe mi aperigis publikan inviton en la revuo, sed oni treege feble reagis. Certe ne pro manko de talentaj verkemuloj en niaj rondoj. Fakto estas, ke eĉ la tradiciaj kunlaborantoj malfacile allogeblas (ĉu pro manko de decidiga invit-krio?). Tio, kio svarmegas estas kritikantoj, de A al

industrie faritaj – formiĝis danke al la afabla kunlaboro de la tutmonda esperantistaro. Interesa por esperantistoj estas la fakto, ke ĉi-jare estis budo de Esperanto-lando kun 29 pupoj el 11 landoj, ankaŭ kontribuo de esperantistoj. La gastoj estis bonvenigataj en la ĉefsalono per tangoj kaj bildoj pri Argentino, dek unu pentraĵoj pri famaj tangodancistoj kaj du belaj pupoparoj kreitaj de pupistino el Takamatsu: unu dancanta tangon, la alia flamenkon. Respondante al enketo la vizitantoj taksis la eventon lerniga pri la mondo kaj diversaj kulturoj, supriza pro la grandnombreco kaj simbolanta pacon.

Z. Do, mi esperplene demandas: kie estas la verkokapablaj esperantistoj? Ĉu pli ol centjara kaj tre prestiĝa revuo ne estas per si mem sufiĉa motivo por instigi al verkado kompetentulojn, certe ĉie abundaj en Esperantujo? Se tiel estas, kial ne kunlabori? Nia revuo bezonas ĝisfundajn konantojn de la historio de nia lingvo, de ĝiaj kulturo, literaturo kaj movado. Ĉiajn verkolertulojn mi bonvenigas – kronikistojn, eseistojn, volontulajn reporterojn, redaktantojn de simplaj kaj mallongaj notoj kaj alispeculojn. Por faciligi ĉies kunlaboradon, mi komencis redakti la de mi delonge planatan “Gvidlibro de la redakcio de la revuo Esperanto”. La unua gvidlibrero jam disponeblas: Direktivoj por la redaktado de artikolo por la rubriko Malferme (kiun vi povas trovi ĉe www.slideshare.net/revuo_esperanto/malferme). Kie estas kunlaboremo, tie nia afero prosperos. Ni laboru kune por pli riĉenhava revuo Esperanto. Mi kalkulas pri via talento, samkiel pri viaj kritikoj, eĉ se severaj.

Krome, ili esprimis sian esperon pri la plua okazigo de la Pupekspozicio. Rilate Esperanton, 35% el la vizitantoj respondis, ke ili scias kio ĝi estas, kaj kuraĝigis la esperantistojn daŭrigi siajn klopodojn, montrante, ke praktika uzo de Esperanto rezultigas ĝian diskonigadon. La Pupekspozicio estas evento ĉiujare organizata de la Komitato por la Monda Pupekspozicio en la urbo Higashikagawa (Kagawa, Japanio). Ĉi-jare oni povis kalkuli pri la aŭspicio de la Ambasado de Argentino en Japanio, UEA, Pola E-Asocio kaj Argentina E-Ligo.

Pupoj lernigas japanojn alrigardi la mondon

Kie estas la verkokapablaj esperantistoj?

Japanio

Etsuo Miyoshi

Fabrício [email protected]

Pupeskpozicio

Revuo Esperanto Kunlaboro

Shu

tter

Sto

ck

La pupo de Anna Striganova brilis en la stando de

Esperanto-lando

1285 (11) Novembro 2014233

Page 18: Novembra14Reta

Kiel skribis Stefan MacGill (Esperanto, oktobro 2014), temis pri la naŭafoja partopreno de EEU per panelo en la Ekonomia Forumo de Krynica, kien venas pli ol 2000 politikistoj, aliaj decidpovantoj kaj ĵurnalistoj ĉiujare. La oficialaj lingvoj de la Forumo estas la angla, la pola kaj la rusa. Sendube, la ĉi-jara diskuto estis la plej grava ĝis nun, pro la partopreno de du altnivelaj politikistoj, de du EU-membroŝtatoj. Edmund Wittbrodt, profesoro, prezidanto de la Komitato por EU-aferoj de la pola parlamento, estas aktiva politika subtenanto de ampleksigita rolo por Esperanto. Li nuntempe laboras por ke Pollando formale deklaru Esperanton parto de la pola nemateria kultura heredaĵo. Sukceso en tiu klopodo estus aparte signifa, ĉar unuafoje EU-membroŝtato asignus formalan rolon al Esperanto. Post la formala parto de la diskuto, Jozef Reinvart kaj Seán Ó Riain havis kun li tre utilan interparoladon, kiu povos havi praktikajn sekvojn. Ekzemple, unu el la diskutataj ideoj estis, ke la kvar prezidentoj de la komitatoj pri EU-aferoj de la Viŝegradaj Landoj (Pollando, Slovakio, Hungario kaj Ĉeĥio) kunvenu en aparta

panelo dum la 25-a Ekonomia Forumo de Krynica en 2015 por diskuti la proponon krei komunan lingvan kaj kulturan politikon en EU. Tamen, eĉ pli signifa ero de la ĉi-jara diskuto estis la partopreno de Jan Figeľ, iama EU-komisaro por Edukado, Kulturo kaj Multlingvismo kaj nuntempe vicprezidanto de la Nacia Konsilio de Slovakio. Figeľ havis malkredeman kaj senkompromisan sintenon fronte al Esperanto dum li estis membro de la Eŭropa Komisiono, kaj lia partopreno en la EEU-panelo en Krynica estis signifa atingo de Jozef Reinvart kaj Petro Balaž, kiuj havis multajn neformalajn renkontiĝojn kun li en Slovakio. Kvankam li ne faris publikan deklaron pri Esperanto, lia interkonsento partopreni en si mem estas signifa. Krome, la partoprenantoj havis okazon por neformala diskuto kun Figeľ’ dum pli ol horo antaŭ la formala panelo. Dum tiu tempo, la ebla kontribuo de Esperanto al plifortigo de multlingveco kaj ties kultura valoro ĝenerale estis detale pritraktita. La kvanto de originala literaturo en Esperanto, pri kiu li ne konsciis, profunde impresis la slovavan politikiston, kiun mi ĝuigis per prezento de ekzemplero de “Slovaka Antologio” kaj kiam mi donacis al li karton de la gramatiko de Esperanto, li diris al mi angle “Vi kaptos min!”, kaj post la panela diskuto li mem iris al la E-stando en alia parto de la konstruaĵo por aĉeti kodiskon pri Esperanto! Granda progreso de grava politikisto, kiu apartenas al la kristandemokratoj, la plej granda politika grupo en la Eŭropa Parlamento. Mi bone memoras plurajn diskutojn kun Jan Figeľ kiam li estis membro de la Eŭropa Komisiono, kiam Jozef Reinvart kaj mi provis malfermi liajn okulojn al ebla

rolo, eĉ tre eta rolo, por Esperanto en EU, sed tiutempe sensukcese. Sed nun, eble “jam temp’ está” – la aferoj ŝanĝigas. Kaj nun, post la decido de UEA, ke la 101-a UK okazos en Slovakio en 2016, dum la unua slovakia prezidanteco en EU-Konsilio, eble povos esti malfermita nova ĉapitro.

La eŭropa multlingveco – ĉu la nuna aliro povas konservi ĝin?

Ekonomia Forumo

Seán Ó Riain

Krynica

Seán Ó Riain estas la Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU)

La Ekonomia Forumo okazis en Krynica, de la 3-a ĝis la 5-a de septembro 2014. La revuo Esperanto publikigis en sia oktobra numero artikoleton pri tiu evento. Jen la roluloj kiuj nin interesas:

Panelistoj:• Ján Figeľ, Vicprezidanto de la Nacia Konsilio de la Slovaka Respubliko, iama EU-Komisionano pri Edukado, Kulturo kaj Multlingvismo;• Prof. Edmund Wittbrodt, Senatano de la pola parlamento, iama ministro pri edukado, Prezidanto de la Komitato pri EU-Aferoj kaj de la parlamenta grupo de subtenantoj de Esperanto kiel parto de la netuŝebla kultura heredaĵo de Pollando;• Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA, iama prezidanto de ILEI.Kunordiganto:• Seán Ó Riain, prezidanto de EEU.Komentisto:• Jozef Reinvart, ĉefkonsilisto, Ministerio pri Eksteraj kaj Eŭropaj Aferoj de Slovakio.

En 2016 Slovakio transprenos la prezidon de EU, kio donos grandajn eblojn vidigi la temon “multlingvismo”. Jan Figel’ diris, ke “necesas novaj aliroj, novaj iniciatoj, en kiuj oni konsideru plej diversajn eblojn, implicite, inkluzive de ebla rolo por Esperanto. Nepraĵo estas liveri sistemon, kiu kostas malpli da mono kun pli bonaj rezultoj”.

Ebla rolo por Esperanto

Maldestre desktren: Edmund Wittbrodt, Stefan MacGill, Seán Ó Riain, prezidanto de EEU, Jan Figel’, Jozef Reinvart

Petr

o B

alaż

- E

@I

2341285 (11) Novembro 2014

Page 19: Novembra14Reta

Kiam, kie, kio okazas? La “Internacia Kalendaro” listigas ĉiujn konatajn E-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝemajn esperantistojn kiel partoprenantojn. La Internacian Kalendaron funkciigas

Listo de Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj!

teamo de la Esperanto-Centro “Eventoj” en Budapeŝto. La Kalendaro funkcias ekde 1996.

Avantaĝoj • Individuaj esperantistoj povas trovi en nur unu loko la ĉefajn informojn pri ĉiuj E-aranĝoj, kun iliaj retejoj kaj la kontakt-adresoj de la organizantoj. Krome, oni povas vidi la date najbarajn aranĝojn kaj efike plani sian vojaĝon.• La organizantoj de eventoj povas reklami sian aranĝon kaj informiĝi pri datoj kaj lokoj de konkurantaj renkontiĝoj en la sama kalendar-periodo, kaj tio povas eviti koliziojn. • Facile registru vian renkontiĝon senpage, pere de formularo en la komenco de la kalendara listo. Ne gravas, ĉu

via evento estas nur malgranda loka renkontiĝo. Ja tio donas ŝancon por eventualaj eksterlandaj esperantistoj, ĝuste tiutempe turismantaj en la proksimeco, trovi kontakton kaj partopreni vian aranĝon.

Kiel vi povas helpi?• Per registrado de aranĝoj: informu pri mankantaj aranĝoj, aŭ sendu korektojn/aktualigojn pri ili;• Helpu diskonigi la Kalendaron! Aperigu ĝian emblemon kaj faru ligilon al ĝi en via retejo;• Ŝatu aŭ diskonigu la kalendaran retejon en sociaj retoj kiel Facebook;• Se vi ŝatus esti regula kunlaboranto en nia teamo kun redaktora rajto, bv. kontakti nin: László Szilvási ([email protected]).

Januaro(2 – 11) Kongreso kaj Somerlernejo – en Melburno, Aŭstralio. Aŭstraliaj kaj Nov-Zelandaj Esperanto-Asocioj, Australian Esperanto Assoc. C/- GPO Box 2122, Melbourne 3001. [email protected]; http://aea.esperanto.org.au/kongreso/?lang=eo

(3 – 6) POLUDNICA 2015 – en Malaltaj Tatroj, Slovakio. Ján Vajs, LEK, kolská 4, Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: [email protected]; http://www.poludnica.esperanto.sk

(16 – 19) 10-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado – en Iksan. Koreio. Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Sinjong-dong, Iksan, Koreio (Suda) [email protected]; http://www.won.or.kr

(23 – 27) Jubilea, 50-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 35-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. AERĴ (lkk), BEL kaj BEJO. Rua Teófilo Otoni, 135, sala 302, centro, Rio de Janeiro - Brasil. [email protected]; http://www.esperanto.org.br/kongreso

Februaro(14 – 21) 22-a Korusa Semajno ĉe Pireneo – en La Bastide/Hers, Arjeĝio, Francio. Jorgos

& C.E.E.A. por Tut-Pirenea Esperanto-Koruso. Tutpeko ĉe Monik’ Garrigues, Muelejo, FR-09 600 Limbrassac, Francio. [email protected][email protected]; http://esperanto.ariege.free.fr/index.php

(20 – 22) 2-a Srilanka Esperanto-Kongreso - Zeiter Perera, [email protected]

(20 – 22) Somera Esperanto-Tendumado - en Callejones, Graneros, Ĉilio. Hector Campos Grez, Casilla 231, Curico, Ĉilio. [email protected]; http://bit.ly/1wkAGoN

(20 – 23) APERO-9 - Moskva Esperanto-Asocio VKontakte-grupo “APERO” vk.com/apero_ek_masi aŭ ĉe Moskva Esperanto-Asocio “MASI”, Ir ina Gonĉarova, [email protected] hejma tel. +7-495-5930575; http://ek-masi.weebly.com

(26 februaro – 8 Marto) 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo - en Pun Hill, Nepalo. Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518, Kathmandu, Nepalo. [email protected]; http://www.esperanto.org.np

Marto(8 – 15) Mediteranea Esperanto-Semajno, MES-2015 – Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, [email protected], tel. +33

(0)4 94 83 06 88 – aŭ Christine Graissaguel, [email protected]

(28 marto - 2 Aprilo) 8-a Mezorienta Kunveno - en Hammamet, Tunizio. Tunizio. [email protected]; http://bit.ly/1vOTCgF

Aprilo(3 – 10) Printempa Semajno Internacia – en Winterberg, Germanio. Germana Esperanto-Asocio. [email protected], tel: +49 (0)151 / 14 43 80 74; http://www.esperanto.de/psi

(15 – 19) Ekumenaj Bibliaj Tagoj (kun Adoru) – en Wrocław, Pollando. Stefan Lepping, Mellinstr 5, DE-59457 Werl, Germanio. [email protected]

(17 – 25) 4-a PRINTEMPaS – en Baugé, Francio. Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d’Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. [email protected]; http://gresillon.org/printempas

(20 – 26) Jindři ka Drahotová - en Skokovy Ĉeha respubliko. Jindři ka Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav CZ-293 01, ČR. [email protected], tel.: +00-420 720 652 320; http://www.mlboleslav.cz/esperanto

Kalendaro

Ne eblas garatii la fidindecon de ĉiuj informoj en la kalendaro, pri kiuj respondecas nur la organizantoj. La venonta kalendaro aperos en la marta numero, depende de la rezulto de la enketo.

2351285 (11) Novembro 2014

Page 20: Novembra14Reta

Ĉi tiu romano en 1991 signis forturniĝon de la aŭtoro for de fantazio, kiu karakterizis lian rakonto-kolekton Obabakoak (La loĝantoj de Obaba), pro kiu li ricevis la Nacian Literaturpremion de la hispana Kulturministerio en 1989, kaj kiu donis al li internacian famon. Ekde ĉi tiuj Memoraĵoj li iel komencis atenti sociajn aspektojn, kiujn li intence neglektis pli frue en ia reago kontraŭ la socie engaĝita poezio de la noveŭska poeto Gabriel Aresti. Eble la plej fama nuntempa verkisto en Eŭskio, li estas membro de la Akademio de la Eŭska Lingvo kaj de la Eŭska Akademio de Sciencoj, Artoj kaj Beletro. La romanon esperantigis alia, dek du jarojn pli juna verkisto: Aitor Arana, kiu ne nur verkas kaj tradukas, sed ankaŭ faras filologiajn esplorojn, ekzemple pri dialektoj de la eŭska lingvo. La literatura kadro, en kiu aperis la verko, estas kvazaŭ ia projekto de rekreado de tiaj

Jud-devenaj poetoj sub siaj propraj nomoj aŭ sub pseŭdonimoj kreis multajn senmortajn verkojn en la rusa poezio. Mikaelo Bronŝtejn jam konigis al la Esperanto-mondo verkojn de la Nobel-premiito Iosif Brodskij per aparta libro. Nun li elektis, tradukis kaj konigas en Esperanto-traduko verkojn de Dmitrij Cenzor, Osip Mandelŝtam, Saŝa Ĉornij, Eduard Bagrickij, Samuil Marŝak, Boris Pasternak, Pavel Antokolskij kaj David Samojlov. Mikaelo Bronŝtejn ne bezonas prezenton. Li estas vaste konata en la Esperanto-mondo per siaj originalaj kaj tradukitaj libroj. Li

havas bonan guston kaj elektis por la Esperanto-legantoj perlojn el la verkaro de tiuj ok poetoj. Li majstras la lingvon kaj aparte la poezian lingvaĵon de Esperanto. Tial liaj tradukoj estas fidelaj kaj bonstilaj.Ne estas ĉio! Mikaelo Bronŝtejn verkis por ĉiuj ok poetoj sufiĉe ampleksajn antaŭparolojn,

kiuj eĉ aparte prezentas grandan konigan valoron. Krome la leganto havas la ŝancon vidi fotojn de la aŭtoroj. Ĉu citi iun versaĵon? Prefere akiru tiun malmultekostan kaj bonguste eldonitan libreton kaj ĝuu pli ol unu versaĵon!

Recenzoj

verkoj, kiuj ekzistus, se ankaŭ en antaŭaj epokoj oni ĝenerale uzus la eŭskan por literaturo. La pli ampleksa socilingvistika kadro estas tiu de epoko post la diktatoro Franco, kiu regis Hispanion de sia puĉo en 1936 ĝis li mortis en 1975. Nur ekde tiam kelkaj el la diversaj hispaniaj lingvoj ricevis malpli detruan pritrakton en parto de la leĝaro kaj de iliaj aplikoj, interalie en la lerneja sistemo (baza por produkti legantojn) kaj en aliaj publikaj servoj. La verko estas ia taglibro de malsprita bovino (kaj ŝia sprita konscienco), kiu travivas epokon de la ĵus finita interna milito de Hispanio (1936-39) en eŭska bieno. Ŝi observas la vivon kaj pripensas ĝin el ĝenerala kaj bovina vidpunktoj, kiuj ricevas adasisme tradukitajn, proverbajn formojn (mezume pro tri proverboj) en sep el la naŭ ĉapitroj. Al tio aldoniĝas diversaj kantoj, kiujn la bovino aŭskultas, en la oka ĉapitro. La rezulto estas rakonto pri la vivo en la eŭska kamparo tuj post 1939, inkluzive de malvenko de la kontraŭdiktatura rezistmovado, kun diversaj pripensoj pri la vivo kaj la socio el la vidpunkto de alispeca, ne tiel ekstera eksterulo. La traduko provas redoni lingvajn trajtojn de la francaj dialektoj de la eŭska lingvo en parto de la verko. Oni rajtas demandi sin, ĉu eble la originalo celis integri ne nur tion, sed la tutan diversecon de la eŭska lingvo. Tamen, granda verkisto kiel Atxaga (prononcu Aĉaga) ne estas facile

reduktebla al malmultaj, simplaj principoj. La traduka lingvaĵo ne estas virtuoza, nur proze afereca sen speciala estetika valoro, malkiel oni atendus de tiel fama verkisto en literaturo, kiu baraktas por sia rekono, eĉ pluekzisto (pro manko de – precipe fluaj – legantoj). Resume, la libro estas bonvena fenestro al juna literaturo, multaj el kies aliaj produktoj bele sidus kun freŝa voĉo apud jam pli kutimaj en nia literatura merkato, ĉu rakonte, ĉu poezie, ĉu esee.

Ricardo Felipe Albert Reyna

Boris Kolker

Bonvena fenestro al kritika bovino

Perloj de jud-devenaj rusaj poetoj nun en Esperanto

Memoraĵoj de eŭska bovino Bernardo Atxaga (plumnomo de Joseba Irazu Garmendia). Trad. Aitor Arana. Asun Irazu, 1999. 184p. 19cm. ISBN 8488916515. Prezo € 9,00

Min trafis feliĉ’ esti rusa poeto Poetoj juddevenaj en la rusa poezio de la 20-a jarcento. Trad. M. Bronŝtejn. Moskvo: Impeto, 2012. 77p. 20cm. ISBN 9785716102439. Prezo: € 6,00

1285 (11) Novembro 2014236

Page 21: Novembra14Reta

Okaze de la 80-a naskiĝ-datreveno de Wera Blanke (WB), ŝia edzo kompilis libroforme kolekton de kelkaj el ŝiaj publikaĵoj pri la terminologia agado en Esperantujo. La aŭtorino, ĉefa motoro por zorgema okupiĝo pri la fakaj lingvaĵoj de Esperanto kaj granda animo ebliginta la kreadon de Terminologia Esperanto-Centro (TEC) fine de la 1980-aj jaroj, celas havigi al la pli junaj generacioj bazon kaj memoraĵon pri la tiukampaj klopodoj de ĝia ekesto ĝis la nuno. La libro aperis komence de 2013, t.e. kvin jarojn post similtema verko de la sama aŭtorino en la germana kaj angla lingvoj (titolita Esperanto – Terminologie und Terminologiearbeit). Ĝi estas enhave unika kaj kondense prezentas jarcenton de aktivaj klopodoj favoraj al la fakaj lingvoj de Esperanto. Pri terminologia laboro en Esperanto estas riĉa, okĉapitra, multflanka verko. La ĉapitrojn oni libere povas legi sinsekve aŭ unuope, laŭ la propra intereso. La unuaj tri ĉapitroj temas kerne pri la terminologio – fako, kiun naskis ĉefe agado de esperantistoj.

Kio entute estas terminologio? Terminologio estas aro da teorioj kaj praktikoj ĉirkaŭ nocioj kaj terminoj, t.e. pri fakaj esprimoj uzataj en specifaj scio-kampoj por paroli pri ideoj aŭ aĵoj, kiuj ne apartenas al ĉiutagaj konversacioj. Do la fako samkiel la unua parto de la libro de WB pritraktas multaspekte la komunikadon inter fakuloj (sciencistoj, laboristoj k.t.p.). Terminologio ekzistas kiel memstara fako ekde la 1930-aj jaroj. La libro detale pasas laŭ la spuroj de pioniraj fakuloj (esperantistaj), kiuj en la unua parto de la pasinta jarcento formulis teoriojn el praktikaj problemoj kaj impulsis

la disvolvon de la fako sur tutmonda nivelo, el Esperantujo eksteren. Tiel oni povas legi pri nekutima sed vera historia okazaĵo, ĉe kiu ĉefe esperantistoj firmigis kaj disvastigis novan fakon, poste adoptitan de ceteruloj kaj nuntempe vaste instruatan en ŝtataj universitatoj. La verko satigas la scivolemon de tiuj, kiuj interesiĝas pri la historio de la fako, sed ne nur. Ĝi ankaŭ disponigas tujpretajn helpilojn por fakuloj, kiuj volas verki en Esperanto. Kion fari, se vortaroj ne enhavas esprimon, kiun oni bezonas por verki sian faktekston? La libro konkrete kaj perekzemple respondas tiun kaj aliajn rilatajn demandojn. Interalie histori-ŝatantoj atentu ankaŭ la kvaran kaj kvinan ĉapitrojn, kiuj pritraktas la historion de la Terminologia Esperanto-Centro (TEC). La aŭtorino rakontas la oran epokon de la nun nur duonaktiva centro, sed ankaŭ skizas la erarojn de la pasintecaj aktivuloj, por ke la centro povu sukcese reviviĝi evitante tiujn mispaŝojn. La sesa ĉapitro estas praktika ilustro de la teorioj skizitaj en la ĉapitro pri termino-kreado (tria ĉapitro). Ĝi kritike prezentas kelkajn jam entreprenitajn provojn por krei terminojn (fakajn vortojn) sur diversaj terenoj. La sepa ĉapitro temas ne pri terminologio, sed pri la arto publike paroli. La oka ĉapitro arigas recenzojn verkitajn de Wera Blanke, pluraj el kiuj temas pri terminaroj eldonitaj en Esperantujo. Krome, kiu ne ĝissate lernas per la riĉa enhavo de la libro povas pluinformiĝi konsultante la Esperanto-rilatan bibliografion de WB fine de la verko. La aŭtorino kaj la redaktinto brile trafas sian celon: nunuloj povas komforte “star[i] sur la ŝultroj de aliaj por (eventuale)

En nia kunplektita mondo, diversaj kulturoj konstante intertuŝiĝas kaj kunpuŝiĝas. Kvankam tio povas naski miskomprenojn kaj konfliktojn, ĝi povas ankaŭ frukti en reciproka riĉiĝo. Tiaj kulturaj dialogoj, foje malfacilaj, foje ĝojigaj, estas konstanta aspekto de la vivo de la Esperanto-

komunumo; tion ĉi spegulas niaj belartaj tradicioj, niaj valoroj kaj idearoj, kaj eĉ la lingvo mem. La kongresa temo de Lillo donos okazon profunde ekzameni tiujn spertojn kaj kompari ilin kun aliaj, en la kadro de la Monda Jardeko de la Proksimiĝo inter Kulturoj sub aŭspicio de Unesko.

povi rigardi pli foren”. La libro ne estas tutampleksa prezento de la fako terminologio, sed elstara enkonduko en la fakajn, ĉefe terminologiajn, aspektojn de la lingvo Esperanto. Pri plej freŝdataj informoj rilate al teorioj de terminologio ĝenerale kaj teknologi-komputilaj aspektoj de la fako speciale, interesatoj devos tamen legi en aliaj verkoj, ĉefe neesperantlingvaj. Resume: la libro de Wera Blanke estas facile legebla sintezo pri multjaraj spertoj rilate al la terminologia laboro en Esperantujo. Ĝi estas libro por ĉiu ajn profesiulo, ĉu lingvisto, histori-ŝatanto, praktikulo... do por pli-mapli ĉiu esperantisto. Ĝi utilas ankaŭ al tiuj, kiuj jam konas artikolojn de la aŭtorino. Aldoniĝis nome redaktaj komentoj, kiuj helpas al la leganto kompreni la kuntekston, en kiu ĉiu unuopa kontribuaĵo naskiĝis. Se oni serĉas fakan kaj perfektan enkondukan libron pri terminologio en Esperantujo, oni ne plu serĉu. Ĝi nun ekzistas. La recenzinto de la libro, persone entuziasmigita de Wera Blanke pri la Esperantaj aspektoj de la temaro, sincere esperas ke la verko sukcesos infekti pliajn esperantistojn.

Recenzoj

Mélanie Maradan

Mark Fettes

Fake kaj perfakte pri la terminologia agado en Esperantujo

“Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”

Pri terminologia laboro en Esperanto. Elektitaj publikaĵoj Wera Blanke. Red. Detlev Blanke. Novjorko: Mondial, 2013. 318p. 22cm. ISBN 9781595692573. Prezo: € 19,80

Kongresa TemoLillo

1285 (11) Novembro 2014237

Page 22: Novembra14Reta

Fondaĵo CanutoNederlando: R. Moerbeek 50,00; Anonima 40,00.Usono: H. Tonkin 200,00.Sumo ĉi-jara: 3778,95.

Ĝenerala kasoFarncio: C. Martins 50,00.Sumo ĉi-jara: 768,49.

DONACOJĜis la 10-a de oktobro

Konto AfrikoNederlando: R. Bossong 20,00.Svedio: J. Hammarberg 21,76.Sumo ĉi-jara: 1510,78.

Fondaĵo AzioJapanio: M. Isaki 36,08; Y. Sawaya 14,44.Sumo ĉi-jara: 1951,75.

OficialaInformilo

Forpasoj

Stefano Bagnoli (1930-2014), fakdelegito pri turismo, mortis en Ravenna (Italio).Marcello Caselli (1927-2014), em. inĝeniero, forpasis en Romo, kie li estis vicdelegito 1988-2003. Li estis dumviva membro de UEA kaj ofta partoprenanto de UK-oj.

Mack Dougherty (1923-2013), dumviva membro de UEA, mortis en San Diego (Usono).

Audrey Duerden (1929-2014) forpasis en Bradford (Britio). Ŝi estis membro de UEA ekde 1958, sekretario de LKK de la 46-a UK en Harrogate (1961 kaj longe fakdelegito pri SOS-aŭtoservo.

Per Engen (1924-2014), em. fervoja distriktestro, forpasis la 25-an de majo en Hamar (Norvegio). Li estis membro de UEA ekde 1952, delegito kaj fakdelegito pri fervojoj kaj turismo 1957-2012. Li aktivis en Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj, i.a. kiel prezidanto 1990-1998, kaj estis peranto de SAT. Kun P.J. Krogstie li kompilis Fervoja terminaro norvega-Eo-norvega (1968).

Zdenĕk Hršel (1928-2014), filologo kaj bibliotekisto, mortis la 3-an de junio en Brno (Ĉeĥio). Fakdelegito pri bibliotekoj, lingvoj kaj E-movado, kaj iam ankaŭ loka delegito.

Helge Knudsen (1946-2014), membro de Societo Zamenhof, mortis la 18-an de septembro en Breistein (Norvegio).

Simon de Korte (1914-2014) forpasis la 14-an de aŭgusto en Roterdamo, du monatojn post sia 100-jariĝo. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj li estis ofta kliento de la Libroservo de UEA.

Oleg Krasnikov (1937-2014) , em. elektroinĝeniero, mortis la 16-an de junio en Kirov (Rusio). Li gvidis E-klubon en Kirov 1980-1983 kaj instruis en la klubo “Antaŭen”. En 1985 li fariĝis dumviva membro de UEA. Krom artikoli pri E-o en regionaj gazetoj, li kontribuis al la libro Esperanto-movado: fragmentoj de la

historio (2008; kun D. Blanke; en la rusa) la parton Historio de Sovetrespublikara Esperantista Unio kaj kunaŭtoris Esperanto-movado en norda-okcidenta eŭropa parto de Ruslando (2014; en la rusa). Li verkis ankaŭ pri la movada historio en Kirov (eksa Vjatka) k.a. urboj.

Helmut Krone, LKK-ano de la 84-a UK en Berlino (1999) mortis la 18-an de februaro 2014 en Berlino.

Boĵidar Leonov (1941-2014) mortis la 24-an de julio en Karlovo (Bulgario). Maŝininĝeniero, li specialistis pri patentoj kaj internacia juro, pri kiuj li estis universitata profesoro ekde 1990. De 1968 ĝis 1971 li estis prezidanto de Studenta Tutmonda E-ista Ligo. Komitatano de UEA li estis 1970-1977. Ekde la fondo en 2000 li estis prezidanto de Tutmonda Ortodoksa Ligo E-ista. Prezidanto de Bulgara E-Asocio li estis de 2010 ĝis 2013, kiam li fariĝis ĝia honora prezidanto. Dum multaj jaroj li organizis Simpoziojn pri Apliko de E-o en Profesia Agado (AEPA) kaj lige kun ili la seminariojn “Religio kaj Esperanto”. En 1999 li fondis Internacian E-Universitaton de Karlovo, kiu iĝis filio de AIS, kaj estis ĝia rektoro ĝis sia forpaso.

Jannes Markus Mabesoone (1931-2014) forpasis la 1-an de aŭgusto en Recife (Brazilo). Li naskiĝis en Nederlando kaj doktoriĝis pri geologio en la Universitato de Leiden en 1959. Poste li transloĝiĝis al Brazilo, kie li en 1963 fariĝis profesoro de la Federacia Universitato de Pernambuco. Li estis esplorsciencisto de la Brazila Konsilantaro pri Esploroj kaj Teknologio kaj en 1976 ricevis oran medalon de la Brazila Geologia Asocio. Ekde 1964 li estis dumviva membro de UEA kaj fakdelegito pri geologio. Krome li estis loka delegito en Recife 1966-1995 kaj ĝenerala sekretario kaj motoro de Pernambuka E-Asocio. Li prelegis en Internacia Kongresa Universitato de la UK-oj en Braziljo (1981) kaj Pekino (1986).

Andrew Ntiruvahirya mortis la 29-an de aŭĝusto 2014 en Kampala (Ugando). Li lernis E-on en sia naskiĝlando Burundo en 2000. Transloĝiĝinte al Ugando en 2008 li instruis E-on kaj fondis klubon en Kampala.

Gulli Olsson (1925-2014), dumviva membro de UEA, mortis en Markaryd (Svedio).

Antonio Ribas Gil (1934-2013) mortis en Nový Bor (Ĉeĥio) la 31-an de oktobro. Li estis oficisto de UEA 1966-1967.

Kurt Schweizer (1920-2014), dumviva membro de UEA kaj iama delegito, mortis en Therwil (Svislando).

Tani Hiroyuki (1955-2014) forpasis la 25-an de aŭgusto en Toyonaka (Japanio). Li estis docento de la Fremdlingva Fakultato de la Universitato de Osaka, instruante ankaŭ E-on. Li estis fakdelegito pri la japana kaj mongola ekde 1987 kaj peranto de SAT 1988-2013. De li aperis Ekzercu vin en bazaj vortoj! (2002; en la japana), Esperanto kaj tutmondiĝo (2003; en la japana), Konciza vortaro Esperanto-japana (2012) kaj Konciza vortaro japana-Esperanta (2014). Li ankaŭ reviziis Nova kurso de Esperanta interparolo de Takeuti Yosikazu (2007).

Al ĉiuj UEA kore dankas!

Boĵidar Leonov

2381285 (11) Novembro 2014

Page 23: Novembra14Reta

Internacia Kongresa Universitato 2014

— 67-a Sesio —Bonaero, Argentino, 26 julio – 2 augusto 2014

Redaktis José Antonio Vergara

Diverstemaj prelegoj de Jorge Monatanri, Veronika Poór, Sara Spanò, Markos Cramer, Francesco Maurelli, Orlando Raola, Michele

Gazzola, Trezoro Huang Yinbao.

Rotterdam: UEA, 2014. 104p. 30cm.Prezo: € 15,00. Triona rabato ekde 3 ekz.

NOVAĴO

Page 24: Novembra14Reta

Brita EsperantistoDia Regno (kristana) aerpoŝta aldonoEsperantisto Slovaka aerpoŝta aldonoEsperanto (revuo de UEA)Esperanto, L’ (itala)Espero, La (sveda)Internacia Pedagogia RevuoIsraela EsperantistoJaro, La (agendo) aerpoŝta aldonoJuna Amiko (por lernejanoj)Kancerkliniko, La (ajnista)Kontakto (revuo de TEJO)Lang. Problems & Lang. Planning instituciojMonato (novaĵmagazino) aerpoŝta aldono (elektronika versio)Monde de l’espéranto, Le (franca)Ondo de Esperanto, La aerpoŝta aldono (elektronika versio)Starto (ĉeĥa) aerpoŝta aldono ekster Eŭropo Tempo (kroata)

* La abonprezoj de UEA/TEJO-revuoj varias laŭlande. Konsultu la kotiztabelon de UEA.Por ĉiuj gazetoj la abonantoj en Eŭropa Unio aldone pagas aldonvaloran imposton de 6%.Aboni eblas ĉe http://katalogo.uea.org/index.php?st=abonoj.

26

4

1166421

44+1

63

11

411

4

4

14,0018,003,00

10,001,00

41,00*28,0022,0024,0010,005,703,00

18,0027,50

25,00*70,00

234,0054,005,00

30,0018,0042,005,00

15,0011,003,00

13,0010,00

ABONTARIFOJ 2015 DE LA LIBROSERVO DE UEA(prezoj en eŭroj)

Informoj validaj je 2014.10.12.

Titolon-rojjare

jara abono