Upload
others
View
1
Download
0
Embed Size (px)
Citation preview
Karnavale ĉiuj ŝatas sin maski, plenkreskuloj kaj
etuloj. Manteloj, koloraj perukoj, falsaj ungoj,
okultira ŝminko, ĉio licas ……….gravas amuziĝi.
Kolorigu ĉi tiujn maskojn….
Imagu, ke la originoj de ĉi tiu festo estas religiaj,
fakte la nomo devenas de la latina lingvo “carnem
levare”, kio signifas forigi la viandon el la manĝoj,
kiel ĝis hodiaŭ faras la katolikoj dum la karesmo.
Kunligu la punktetojn de 1 ĝis 25. Kio aperos?
Karnevale oni povas sin maski ĉiamaniere, la
fantazio ne devas havi limojn! Se vi ne konas la
maskojn, mi volas konigi al vi la plej famajn, kiuj
ekzistis antaŭ kelkaj jarcentoj
Divenu kiu el la du estas la ĝusta ombro de
Arlekeno
Arlekeno
Ĉiam li estas ĝoia kaj iomete naiva. Li faras ĉiajn friponaĵojn!
Rigardu la bildon reflektitan en la spegulo kaj trovu
la kvin mankantajn detalojn
Aklekeno havas fianĉinon, Kolombino-n, kiu senmanke dresas lin, ve al li se Arlekeno provas amindumi kun aliaj knabinoj!
Petola, ruza kaj vantema, ŝi tre multe ŝatas esti eleganta.
Ĉar Pulĉinelo ne kapablas silenti! Li estas ruza, spitema, ĉiam agitita, salteladas kaj kaĵolas, ĉiam malsata sed…. Li ne kapablas gardi sekreton!
Ĉu vi neniam aŭdis paroli pri la “sekretoj de
Pulĉinelo”? Ili estas sekretoj konataj de ĉiuj. Ĉu
vi scias la kialon?
Hodiaŭ li volas riveli sekreton ankaŭ al vi.
Anstataŭigu ĉiujn numerojn per la rilata alfabeta litero kaj vi malkovros ĝin
I =9 O =13 N =12
A =1 S =17 K =18
L =10 Ĝ =11 P =14
E =3 M =5
5 – 9
……….
12 – 1 – 17 - 18 – 9 -17
…………………………….
3 -12
………….
12 -3 – 1 – 14 – 13 – 10 – 13
…………………………………
.
Pantalono estas komercisto; riĉa, avara
babilema, li pensas nur pri mono . Ĉu vi volas
helpi lin nombri la moneretojn? Kompletigu per
la mankantaj numeroj
Stenterelo, malsame ol Pantalono, estas ekstreme malriĉa kaj ĉiam malsata. Pro tio, ke li estas ruza kaj imagriĉa, ĉiam li kapablas sin eltiri el embarasa situacio. Sed ĉifoje, li troviĝas en malfacilaĵoj.
Helpu lin atingi bulkon sekvante la irvojon indikitan
de la sagoj.
Balancone kredigas al ĉiuj esti grava saĝulo, sed
li ne kapablis trovi la du egalajn masketojn. Ĉu vi
volas provi?
Karnavale oni surmetas maskojn, sed …. ĉu vi scias,
ke jam en la malnovaj tempoj la teatraj aktoroj kovris
siajn vizaĝojn per maskoj?
Kolorigu ĉi tiun ridigan personon sekvante la indikojn
de la rondetoj.
Oni ne scias, kiam oni inventis la paper-konfetojn,
sed tio ne gravas! Ĉu vi volas lerni skribi ilian
nomon? Estas facile!
Kopiu la literojn en la malplenaj kvadratoj.
Oni festas karnevalon en la tuta mondo. In Italujo
la karnavaloj de Venezia kaj Viareggio estas tre
konataj pro la belegaj maskoj kaj pro la grandiozaj
alegoriaj ĉaroj, kiuj vic-iras laŭ la stratoj.
La urseto Bibì profitas de la ĥaoso por kaŝe
manĝi kelkan dolĉaĵon. Trovu kaj ĉirkaŭstreku
ĝin!
La originalo en la itala estas legebla ĉi tie http://www.graficapastorale.it
Esperantigo de Tiziana Fossati http://www.ueci.it/porinfanoj/
Ne reproduktu profitcele
Finfine, karnavalo estas ĝojo, kantoj, dancoj, ŝercoj. Rigardu, kion faris ĉi tiu fantometo: li dividis duone ĉiujn maskojn! Metu ilin ĝustaloke: kunigu la partojn duope
Finfine, karnavalo estas ĝojo, kantoj, dancoj, ŝercoj.
Rigardu, kion faris ĉi tiu fantometo: li dividis duone ĉiujn maskojn!
Metu ilin ĝustaloke: kunigu la partojn duope
http://www.graficapastorale.it/http://www.ueci.it/porinfanoj/